II Chronicles 35

ויעש יאשיהו בירושלם פסח ליהוה וישחטו הפסח בארבעה עשר לחדש הראשון׃
Joŝija faris en Jerusalem Paskon al la Eternulo, kaj oni buĉis la Paskon en la dek-kvara tago de la unua monato.
ויעמד הכהנים על משמרותם ויחזקם לעבודת בית יהוה׃
Li starigis la pastrojn sur iliaj postenoj kaj vigligis ilin por la servado en la domo de la Eternulo.
ויאמר ללוים המבונים לכל ישראל הקדושים ליהוה תנו את ארון הקדש בבית אשר בנה שלמה בן דויד מלך ישראל אין לכם משא בכתף עתה עבדו את יהוה אלהיכם ואת עמו ישראל׃
Kaj li diris al la Levidoj, la instruantoj de la tuta Izrael, konsekritaj al la Eternulo: Metu la sanktan keston en la domon, kiun konstruis Salomono, filo de David, reĝo de Izrael; vi ne bezonas porti ĝin sur la ŝultroj; servu nun al la Eternulo, via Dio, kaj al Lia popolo Izrael.
והכונו לבית אבותיכם כמחלקותיכם בכתב דויד מלך ישראל ובמכתב שלמה בנו׃
Aranĝu vin laŭ viaj patrodomoj, laŭ viaj grupoj, laŭ la preskribo de David, reĝo de Izrael, kaj laŭ la preskribo de lia filo Salomono.
ועמדו בקדש לפלגות בית האבות לאחיכם בני העם וחלקת בית אב ללוים׃
Kaj staru en la sanktejo laŭ klasoj, laŭ la patrodomoj de viaj fratoj, filoj de la popolo, kaj laŭ la patrodomaj grupoj de la Levidoj.
ושחטו הפסח והתקדשו והכינו לאחיכם לעשות כדבר יהוה ביד משה׃
Kaj buĉu la Paskon, kaj sanktigu vin, kaj pretigu por viaj fratoj, agante laŭ la vorto de la Eternulo per Moseo.
וירם יאשיהו לבני העם צאן כבשים ובני עזים הכל לפסחים לכל הנמצא למספר שלשים אלף ובקר שלשת אלפים אלה מרכוש המלך׃
Kaj Joŝija donis donace al la filoj de la popolo ŝafojn, ŝafidojn, kapridojn, ĉion por la Paskoj, por ĉiuj, kiuj tie troviĝis, en la nombro de tridek mil, kaj tri mil bovojn. Tio estis el la havaĵo de la reĝo.
ושריו לנדבה לעם לכהנים וללוים הרימו חלקיה וזכריהו ויחיאל נגידי בית האלהים לכהנים נתנו לפסחים אלפים ושש מאות ובקר שלש מאות׃
Kaj liaj eminentuloj donis memvolan donacon al la popolo, al la pastroj, kaj al la Levidoj. Ĥilkija, Zeĥarja, kaj Jeĥiel, la estroj en la domo de Dio, donis al la pastroj por la Paskoj du mil sescent ŝafidojn kaj tricent bovojn;
וכונניהו ושמעיהו ונתנאל אחיו וחשביהו ויעיאל ויוזבד שרי הלוים הרימו ללוים לפסחים חמשת אלפים ובקר חמש מאות׃
Konanja, Ŝemaja, kaj Netanel, liaj fratoj, kaj Ĥaŝabja, Jeiel, kaj Jozabad, la estroj de la Levidoj, donacis al la Levidoj por la Paskoj kvin mil ŝafidojn kaj kvincent bovojn.
ותכון העבודה ויעמדו הכהנים על עמדם והלוים על מחלקותם כמצות המלך׃
Tiamaniere la servado estis aranĝita. Kaj la pastroj stariĝis sur siaj postenoj kaj la Levidoj laŭ iliaj grupoj, laŭ la ordono de la reĝo.
וישחטו הפסח ויזרקו הכהנים מידם והלוים מפשיטים׃
Kaj ili buĉis la Paskon. Kaj la pastroj aspergis el siaj manoj, kaj la Levidoj senhaŭtigis.
ויסירו העלה לתתם למפלגות לבית אבות לבני העם להקריב ליהוה ככתוב בספר משה וכן לבקר׃
Kaj ili apartigis la bruloferojn, por doni ilin laŭklase, laŭ la patrodomoj, al la filoj de la popolo, por alportado al la Eternulo, kiel estas skribite en la libro de Moseo. Tiel same ili agis kun la bovoj.
ויבשלו הפסח באש כמשפט והקדשים בשלו בסירות ובדודים ובצלחות ויריצו לכל בני העם׃
Kaj ili kuiris la Paskon sur fajro, laŭ la preskribo; kaj la sanktajn oferojn ili kuiris en kaldronoj, en potoj, kaj en kaseroloj, kaj faris tion rapide por la tuta popolo.
ואחר הכינו להם ולכהנים כי הכהנים בני אהרן בהעלות העולה והחלבים עד לילה והלוים הכינו להם ולכהנים בני אהרן׃
Kaj poste ili pretigis por si kaj por la pastroj; ĉar la pastroj, la Aaronidoj, estis okupitaj je la alportado de la bruloferoj kaj seboj ĝis la nokto; tial la Levidoj pretigis por si kaj por la pastroj, la Aaronidoj.
והמשררים בני אסף על מעמדם כמצות דויד ואסף והימן וידתון חוזה המלך והשערים לשער ושער אין להם לסור מעל עבדתם כי אחיהם הלוים הכינו להם׃
La kantistoj, idoj de Asaf, estis sur siaj postenoj laŭ la preskribo de David, Asaf, Heman, kaj Jedutun, la viziisto de la reĝo, kaj la pordegistoj estis ĉe ĉiu pordego; ili ne bezonis forlasi sian servadon, ĉar iliaj fratoj, la Levidoj, preparis por ili.
ותכון כל עבודת יהוה ביום ההוא לעשות הפסח והעלות עלות על מזבח יהוה כמצות המלך יאשיהו׃
Tiamaniere estis aranĝita en tiu tago la servado al la Eternulo, por farado de la Pasko kaj alportado de bruloferoj sur la altaro de la Eternulo, laŭ la ordono de la reĝo Joŝija.
ויעשו בני ישראל הנמצאים את הפסח בעת ההיא ואת חג המצות שבעת ימים׃
Kaj la Izraelidoj, kiuj tie troviĝis, faris la Paskon en tiu tempo kaj la feston de macoj dum sep tagoj.
ולא נעשה פסח כמהו בישראל מימי שמואל הנביא וכל מלכי ישראל לא עשו כפסח אשר עשה יאשיהו והכהנים והלוים וכל יהודה וישראל הנמצא ויושבי ירושלם׃
Tia Pasko ne estis farita en Izrael de post la tempo de la profeto Samuel; kaj el ĉiuj reĝoj de Izrael neniu faris tian Paskon, kian faris Joŝija, kaj la pastroj, kaj la Levidoj, kaj ĉiuj Judoj kaj Izraelidoj, kiuj tie troviĝis, kaj la loĝantoj de Jerusalem.
בשמונה עשרה שנה למלכות יאשיהו נעשה הפסח הזה׃
En la dek-oka jaro de la reĝado de Joŝija estis farita tiu Pasko.
אחרי כל זאת אשר הכין יאשיהו את הבית עלה נכו מלך מצרים להלחם בכרכמיש על פרת ויצא לקראתו יאשיהו׃
Post ĉio ĉi tio, kion Joŝija aranĝis en la domo, Neĥo, reĝo de Egiptujo, eliris milite kontraŭ Karkemiŝon ĉe Eŭfrato. Kaj eliris kontraŭ lin Joŝija.
וישלח אליו מלאכים לאמר מה לי ולך מלך יהודה לא עליך אתה היום כי אל בית מלחמתי ואלהים אמר לבהלני חדל לך מאלהים אשר עמי ואל ישחיתך׃
Kaj tiu sendis al li senditojn, por diri: Kio estas inter mi kaj vi, ho reĝo de Judujo? ne kontraŭ vin mi nun iras, sed tien, kie mi havas militon. Kaj Dio diris, ke mi rapidu; ne kontraŭstaru al Dio, kiu estas kun mi, por ke Li vin ne pereigu.
ולא הסב יאשיהו פניו ממנו כי להלחם בו התחפש ולא שמע אל דברי נכו מפי אלהים ויבא להלחם בבקעת מגדו׃
Sed Joŝija ne forturnis sin de li, sed alivestis sin por batali kontraŭ li; li ne obeis la vortojn de Neĥo el la buŝo de Dio, sed li iris en la valon Megido, por batali.
וירו הירים למלך יאשיהו ויאמר המלך לעבדיו העבירוני כי החליתי מאד׃
La pafistoj pafis sur la reĝon Joŝija; kaj la reĝo diris al siaj servantoj: Forkonduku min, ĉar mi estas grave vundita.
ויעבירהו עבדיו מן המרכבה וירכיבהו על רכב המשנה אשר לו ויוליכהו ירושלם וימת ויקבר בקברות אבתיו וכל יהודה וירושלם מתאבלים על יאשיהו׃
Liaj servantoj deprenis lin de la ĉaro, kaj sidigis lin sur alia veturilo, kiun li havis, kaj venigis lin en Jerusalemon. Kaj li mortis, kaj oni enterigis lin en la tomboj de liaj patroj. Kaj la tuta Judujo kaj Jerusalem funebris pri Joŝija.
ויקונן ירמיהו על יאשיהו ויאמרו כל השרים והשרות בקינותיהם על יאשיהו עד היום ויתנום לחק על ישראל והנם כתובים על הקינות׃
Ankaŭ Jeremia plorkantis pri Joŝija; kaj ĉiuj kantistoj kaj kantistinoj parolis en siaj plorkantoj pri Joŝija ĝis la nuna tago kaj faris ilin tradiciaj ĉe Izrael; ili estas enskribitaj en la libro de la plorkantoj.
ויתר דברי יאשיהו וחסדיו ככתוב בתורת יהוה׃
La cetera historio de Joŝija kaj liaj virtoj, konformaj al la preskriboj de la instruo de la Eternulo,
ודבריו הראשנים והאחרנים הנם כתובים על ספר מלכי ישראל ויהודה׃
kaj liaj agoj, la unuaj kaj la lastaj, estas priskribitaj en la libro de la reĝoj de Izrael kaj Judujo.