Judges 14

یک روز سامسون به تمنه رفت و در آنجا یک دختر فلسطینی را دید.
Ŝimŝon iris en Timnan, kaj ekvidis en Timna virinon el la filinoj de la Filiŝtoj.
وقتی به خانه برگشت به پدر و مادر خود گفت: «من یک دختر فلسطینی را، در تمنه دیده‌ام و می‌خواهم با او ازدواج کنم.»
Kaj li iris kaj sciigis tion al sia patro kaj al sia patrino, kaj diris: Mi vidis en Timna virinon el la filinoj de la Filiŝtoj; nun prenu ŝin al mi kiel edzinon.
امّا پدر و مادرش گفتند: «آیا در بین تمام خویشاوندان و اقوام ما، دختر پیدا نمی‌شود که تو می‌خواهی از بین فلسطینیان کافر زن بگیری؟» سامسون در جواب پدرش گفت: «او را برای من بگیرید، چون از او خیلی خوشم آمده است.»
Kaj lia patro kaj lia patrino diris al li: Ĉu ne troviĝas virino inter la filinoj de viaj fratoj kaj en nia tuta popolo, ke vi iras preni edzinon el la necirkumciditaj Filiŝtoj? Sed Ŝimŝon diris al sia patro: Ŝin prenu por mi, ĉar ŝi plaĉas al mi.
پدر و مادرش نمی‌دانستند که این امر ارادهٔ خداوند است؛ زیرا خداوند می‌خواست، به وسیلهٔ سامسون فلسطینیان را که در آن زمان بر اسرائیل حکومت می‌کردند، سرکوب نماید.
Kaj lia patro kaj lia patrino ne sciis, ke tio estas de la Eternulo, ĉar Li serĉis pretekston kontraŭ la Filiŝtoj; en tiu tempo la Filiŝtoj regis super Izrael.
پس سامسون با والدین خود به تمنه رفت. وقتی به تاکستانهای تمنه رسیدند، ناگهان شیر جوانی به سامسون حمله کرد.
Kaj Ŝimŝon kun sia patro kaj kun sia patrino iris en Timnan; kiam ili venis al la vinberĝardenoj de Timna, juna leono blekegante venis renkonte al li.
در همین زمان، روح خداوند به سامسون قدرت بخشید و او بدون اسلحه، شیر را مانند بُزغاله‌ای از هم درید. امّا از کاری که کرده بود، به پدر و مادر خود چیزی نگفت.
Kaj venis sur lin la spirito de la Eternulo, kaj li disŝiris lin, kiel oni disŝiras kapridon, kvankam li nenion havis en sia mano. Kaj li ne diris al siaj gepatroj, kion li faris.
سپس رفت و با آن دختر گفت‌وگو نمود و او را پسندید.
Kaj li venis kaj parolis kun la virino, kaj ŝi plaĉis al Ŝimŝon.
پس از مدّتی، وقتی برای ازدواج با او می‌رفت، از جاده خارج شد و رفت تا لاشهٔ شیری را که کشته بود ببیند، در آنجا یک گروه زنبور را با عسل در لاشهٔ شیر دید.
Post kelka tempo li iris denove, por preni ŝin, kaj li devojiĝis, por vidi la kadavron de la leono; kaj jen svarmamaso da abeloj estas en la kadavro de la leono, kaj ankaŭ mielo.
قدری از عسل را برداشت تا در بین راه بخورد. وقتی به نزد پدر و مادر خود رسید به آنها هم کمی از آن عسل داد و آنها خوردند. امّا سامسون به آنها نگفت که عسل را از لاشهٔ شیر گرفته بود.
Kaj li prenis ĝin en siajn manojn kaj iris, manĝante dum la irado; kaj li iris al siaj gepatroj, kaj donis al ili, kaj ili manĝis; sed li ne diris al ili, ke el la kadavro de la leono li prenis la mielon.
وقتی پدرش پیش آن دختر رفت، سامسون مطابق رسم جوانان، جشنی ترتیب داد و سی نفر از جوانان روستا را دعوت کرد.
Kaj lia patro venis al la virino, kaj Ŝimŝon faris tie festenon, kiel ordinare faras la junuloj.
وقتی پدرش پیش آن دختر رفت، سامسون مطابق رسم جوانان، جشنی ترتیب داد و سی نفر از جوانان روستا را دعوت کرد.
Kiam ili ekvidis lin, ili donis al li tridek kompanianojn, ke ili estu kun li.
سامسون به مهمانان گفت: «من یک چیستان برایتان می‌گویم. اگر شما در مدّت هفت روز جشن جواب آن را پیدا کردید، من سی دست لباس ساده و سی دست لباس نفیس به شما می‌دهم.
Kaj Ŝimŝon diris al ili: Mi proponos al vi enigmon; se vi divenos ĝin al mi dum la sep tagoj de la festeno kaj trafos, tiam mi donos al vi tridek ĉemizojn kaj tridek kompletojn da vestoj;
و اگر نتوانستید، شما باید سی دست لباس ساده و سی دست لباس نفیس به من بدهید.» آنها گفتند: «بسیار خوب، چیستانت را به ما بگو.»
sed se vi ne povas diveni al mi, tiam vi donos al mi tridek ĉemizojn kaj tridek kompletojn da vestoj. Kaj ili diris al li: Proponu vian enigmon, kaj ni aŭskultos.
سامسون گفت: «از خورنده خوردنی به دست آمد، و از زورآور، شیرینی.» پس از سه روز آنها هنوز نتوانسته بودند، جواب چیستان را پیدا کنند.
Kaj li diris al ili: El manĝantaĵo devenis manĝataĵo, Kaj el fortaĵo devenis dolĉaĵo. Kaj ili ne povis solvi la enigmon dum tri tagoj.
در روز چهارم، همگی پیش زن سامسون آمدند و گفتند: «از شوهرت معنی چیستان را بپرس وگرنه تو و خانهٔ پدرت را آتش می‌زنیم. آیا شما ما را دعوت کردید که غارتمان کنید؟»
En la sepa tago ili diris al la edzino de Ŝimŝon: Admonu vian edzon, ke li solvu al ni la enigmon; alie ni forbruligos per fajro vin kaj la domon de via patro. Ĉu por senhavigi nin vi invitis nin ĉi tien?
پس زن سامسون پیش شوهر خود گریه کرد و گفت: «تو از من بدت می‌آید و مرا اصلاً دوست نداری. تو به هموطنانم یک چیستان گفتی، امّا معنی آن را بیان نکردی.» سامسون به او گفت: «ببین، من به پدر و مادرم هم، آن را نگفته‌ام. چرا به تو بگویم؟»
Tiam la edzino de Ŝimŝon ekploris antaŭ li, kaj diris: Vi nur malamas min, sed ne amas; vi proponis enigmon al la filoj de mia popolo, kaj al mi vi ne diris ĝian solvon. Kaj li diris al ŝi: Jen al miaj gepatroj mi ne diris la solvon, kaj ĉu al vi mi ĝin diru?
امّا آن زن هر روز نزد او گریه می‌کرد تا اینکه سرانجام در روز هفتم معنی آن را برایش گفت. آن زن نیز آن را برای جوانان فلسطینی بیان کرد.
Kaj ŝi ploris antaŭ li dum la sep tagoj, kiujn daŭris ĉe ili la festeno; en la sepa tago li diris al ŝi la solvon, ĉar ŝi tre insistis. Kaj ŝi diris la solvon de la enigmo al la filoj de ŝia popolo.
آنها در روز هفتم پیش از غروب آفتاب پیش سامسون آمده به او گفتند: «چیست شیرینتر از عسل؟ کیست قویتر از شیر؟» سامسون به آنها گفت: «اگر با گاو من شخم نمی‌کردید، نمی‌توانستید چیستان مرا حل کنید.»
Kaj la urbanoj diris al li en la sepa tago, antaŭ la subiro de la suno: Kio estas pli dolĉa ol mielo? kaj kio estas pli forta ol leono? Kaj li diris al ili: Se vi ne plugus per mia bovidino, Vi ne trovus la solvon de mia enigmo.
آنگاه روح خداوند بر سامسون قرار گرفته، به او قدرت بخشید. پس سامسون به شهر اشقلون رفت و سی نفر از ساکنان آنجا را کشت. دارایی‌شان را گرفت و لباسهایشان را به کسانی‌که چیستان را حل کرده بودند، داد. سپس خشمگین به خانهٔ پدر خود بازگشت.
Kaj venis sur lin la spirito de la Eternulo, kaj li iris en Aŝkelonon kaj mortigis tie tridek homojn kaj prenis iliajn vestojn kaj donis la kompletojn de iliaj vestoj al la solvintoj de la enigmo. Sed ekflamis lia kolero, kaj li foriris en la domon de sia patro.
زن سامسون نیز با دوست بسیار نزدیک او، که در شب عروسی با او بود، ازدواج کرد.
Kaj la edzino de Ŝimŝon fariĝis edzino de lia festena kompaniulo, kiu kompaniis al li.