Psalms 79

Ho Dio! venis idolanoj en Vian heredon, Malpurigis Vian sanktan templon, Faris el Jerusalem ruinojn.
מזמור לאסף אלהים באו גוים בנחלתך טמאו את היכל קדשך שמו את ירושלם לעיים׃
La kadavrojn de Viaj sklavoj ili donis kiel manĝon al la birdoj de la ĉielo, La karnon de Viaj fideluloj al la bestoj de la tero;
נתנו את נבלת עבדיך מאכל לעוף השמים בשר חסידיך לחיתו ארץ׃
Ili verŝis ilian sangon kiel akvon, ĉirkaŭ Jerusalem, Kaj estis neniu, kiu ilin enterigus.
שפכו דמם כמים סביבות ירושלם ואין קובר׃
Ni fariĝis hontindaĵo por niaj najbaroj, Mokataĵo kaj insultataĵo por niaj ĉirkaŭantoj.
היינו חרפה לשכנינו לעג וקלס לסביבותינו׃
Ĝis kiam, ho Eternulo, Vi koleros senĉese? Kaj Via indigno brulos, kiel fajro?
עד מה יהוה תאנף לנצח תבער כמו אש קנאתך׃
Elverŝu Vian koleron sur tiujn naciojn, kiuj Vin ne konas, Kaj sur la regnojn, kiuj ne vokas Vian nomon;
שפך חמתך אל הגוים אשר לא ידעוך ועל ממלכות אשר בשמך לא קראו׃
Ĉar ili formanĝis Jakobon Kaj dezertigis lian loĝejon.
כי אכל את יעקב ואת נוהו השמו׃
Ne memoru niajn antaŭajn krimojn, Rapide atingu nin Via favorkoreco; Ĉar ni tre konsumiĝis.
אל תזכר לנו עונת ראשנים מהר יקדמונו רחמיך כי דלונו מאד׃
Helpu nin, ho Dio de nia savo, pro la gloro de Via nomo; Kaj savu nin kaj pardonu al ni niajn pekojn pro Via nomo.
עזרנו אלהי ישענו על דבר כבוד שמך והצילנו וכפר על חטאתינו למען שמך׃
Kial devas diri la popoloj: Kie estas ilia Dio? Fariĝu konata inter la popoloj antaŭ niaj okuloj La venĝo por la verŝita sango de Viaj sklavoj.
למה יאמרו הגוים איה אלהיהם יודע בגיים לעינינו נקמת דם עבדיך השפוך׃
Venu al Vi la ĝemoj de la malliberuloj; Per la grandeco de Via brako liberigu tiujn, kiuj estas kondamnitaj al morto;
תבוא לפניך אנקת אסיר כגדל זרועך הותר בני תמותה׃
Kaj redonu al niaj najbaroj sepoble en ilian sinon la malhonoron, Per kiu ili malhonoris Vin, ho mia Sinjoro!
והשב לשכנינו שבעתים אל חיקם חרפתם אשר חרפוך אדני׃
Kaj ni, Via popolo kaj la ŝafoj de Via paŝtataro, Eterne Vin dankos, De generacio al generacio ni rakontos Vian gloron.
ואנחנו עמך וצאן מרעיתך נודה לך לעולם לדר ודר נספר תהלתך׃