Psalms 122

Mi ekĝojis, kiam oni diris al mi: Ni iru en la domon de la Eternulo.
שיר המעלות לדוד שמחתי באמרים לי בית יהוה נלך׃
Niaj piedoj staris en viaj pordegoj, Ho Jerusalem,
עמדות היו רגלינו בשעריך ירושלם׃
Vi Jerusalem, konstruita kiel urbo, En kiu ĉio kuniĝis.
ירושלם הבנויה כעיר שחברה לה יחדו׃
Tien supreniris la triboj, la triboj de la Eternulo, Laŭ la moro de Izrael, Por glori la nomon de la Eternulo.
ששם עלו שבטים שבטי יה עדות לישראל להדות לשם יהוה׃
Ĉar tie staris tronoj de juĝo, Tronoj de la domo de David.
כי שמה ישבו כסאות למשפט כסאות לבית דויד׃
Deziru pacon al Jerusalem; Bonan staton havu viaj amantoj.
שאלו שלום ירושלם ישליו אהביך׃
Paco estu inter viaj muroj, Bonstato en viaj palacoj.
יהי שלום בחילך שלוה בארמנותיך׃
Pro miaj fratoj kaj amikoj mi do diru: Paco estu al vi.
למען אחי ורעי אדברה נא שלום בך׃
Pro la domo de la Eternulo, nia Dio, Mi deziras al vi bonon.
למען בית יהוה אלהינו אבקשה טוב לך׃