Mark 16

Kaj kiam la sabato jam pasis, Maria Magdalena, kaj Maria, la patrino de Jakobo, kaj Salome aĉetis aromaĵojn, por ke ili iru kaj ŝmiru lin.
ויהי כאשר עבר יום השבת ותקנינה מרים המגגדלית ומרים אם יעקב ושלמית סמים לבוא ולסוך אתו בהם׃
Kaj tre frue en la unua tago de la semajno ili venis al la tombo, kiam la suno ĵus leviĝis.
ובאחד בשבת בבקר השכם באו אל הקבר כזרוח השמש׃
Kaj ili diris inter si: Kiu derulos por ni la ŝtonon de la enirejo de la tombo?
ותאמרנה אשה אל אחותה מי יגל לנו את האבן מעל פתח הקבר׃
kaj suprenrigardante, ili vidis, ke la ŝtono estas derulita; ĉar ĝi estis tre granda.
ובהביטן ראו והנה נגללה האבן כי היתה גדלה מאד׃
Kaj enirinte en la tombon, ili vidis junulon sidantan ĉe la dekstra flanko, vestitan per blanka robo; kaj ili miregis.
ותבאנה אל תוך הקבר ותראינה בחור אחד ישב מימין והוא עטה שמלה לבנה ותשתוממנה׃
Sed li diris al ili: Ne miregu; vi serĉas Jesuon, la Nazaretanon, la krucumitan: li leviĝis; li ne estas ĉi tie; jen la loko, kien oni metis lin!
ויאמר אליהן אל תשתוממנה את ישוע הנצרי אתן מבקשות את הנצלב הוא קם איננו פה הנה זה המקום אשר השכיבהו בו׃
Sed iru, diru al liaj disĉiploj kaj al Petro: Li iras antaŭ vi en Galileon; tie vi vidos lin, kiel li diris al vi.
אך לכנה ואמרתן אל תלמידיו ואל פטרוס כי הולך הוא לפניכם הגלילה ושם תראהו כאשר אמר לכם׃
Kaj elirinte, ili forkuris de la tombo, ĉar tremado kaj konfuziĝo posedis ilin; kaj ili diris nenion al iu, ĉar ili timis.
ותמהרנה לצאת ותברחנה מן הקבר כי אחזתן רעדה ותמהון ולא הגידו דבר לאיש כי יראו׃
Sed leviĝinte frue en la unua tago de la semajno, li aperis unue al Maria Magdalena, el kiu li elpelis sep demonojn.
והוא כאשר קם מן המתים באחד בשבת נראה בראשונה אל מרים המגדלית אשר גרש ממנה שבעה שדים׃
Ŝi iris, kaj sciigis ĝin al la homoj, kiuj estis kun li, dum ili malĝojis kaj ploris.
ותלך ותגד לאנשים אשר היו עמו והם מתאבלים ובכים׃
Kaj aŭdinte, ke li vivas kaj estas vidita de ŝi, ili ne kredis.
וכאשר שמעו כי חי ונראה אליה לא האמינו לה׃
Kaj post tio li aperis sub alia formo al du el ili, dum ili piediris en la kamparon.
ואחרי כן נראה בדמות אחרת לשנים מהם בהיתם מתהלכים בצאתם השדה׃
Kaj foririnte, ili sciigis al la aliaj, kaj ankaŭ ili ne kredis.
והם הלכו ויגידו לאחרים וגם להם לא האמינו׃
Poste li aperis al la dek unu, dum ili sidis ĉe manĝo, kaj riproĉis ilian nekredemon kaj korobstinon, ĉar ili ne kredis tiujn, kiuj vidis lin leviĝintan.
ובאחרנה נראה לעשתי העשר בהיותם מסבים ויחרף חסרון אמונתם וקשי לבבם אשר לא האמינו לראים אתו נעור מן המתים׃
Kaj li diris al ili: Iru en la tutan mondon, kaj prediku la evangelion al ĉiu kreitaĵo.
ויאמר אליהם לכו אל כל העולם וקראו את הבשורה לכל הבריאה׃
Kiu kredos kaj estos baptita, tiu estos savita; sed kiu ne kredos, tiu estos kondamnita.
המאמין ונטבל הוא יושע ואשר לא יאמין יאשם׃
Kaj jenaj signoj sekvos la kredantojn: en mia nomo ili elpelos demonojn; ili parolos per lingvoj;
ואלה האתות אשר ילוו אל המאמינים יגרשו שדים בשמי ובלשנות חדשות ידברו׃
ili prenos en manojn serpentojn, kaj se ili trinkos ion mortigan, ĝi neniel difektos ilin; sur malsanulojn ili metos la manojn, kaj ili saniĝos.
נחשים ישאו בידיהם ואם ישתו סם המות לא יזיקם על חולים ישימו את ידיהם וייטב להם׃
Tiam la Sinjoro Jesuo, post kiam li parolis al ili, estis ricevita supren en la ĉielon, kaj sidiĝis dekstre de Dio.
ויהי אחרי אשר דבר אתם האדון וינשא השמימה וישב לימין האלהים׃
Kaj elirinte, ili predikis ĉie, kaj la Sinjoro laboris kun ili kaj fortikigis la vorton per la signoj, kiuj sekvis. Amen.
והמה יצאו ויקראו בכל המקמות והאדון עזרם ויחזק את הדבר באתות הבאות אחרי דברם אמן׃