Joshua 12

Kaj jen estas la reĝoj de la lando, kiujn venkobatis la Izraelidoj, kaj kies landon ili ekposedis transe de Jordan oriente, de la torento Arnon ĝis la monto Ĥermon, kaj la tutan stepon en la oriento:
ואלה מלכי הארץ אשר הכו בני ישראל וירשו את ארצם בעבר הירדן מזרחה השמש מנחל ארנון עד הר חרמון וכל הערבה מזרחה׃
Siĥon, reĝo de la Amoridoj, kiu loĝis en Ĥeŝbon, kaj regis de Aroer, kiu troviĝas sur la bordo de la torento Arnon, la mezon de la valo, kaj duonon de Gilead, ĝis la torento Jabok, limo de la Amonidoj;
סיחון מלך האמרי היושב בחשבון משל מערוער אשר על שפת נחל ארנון ותוך הנחל וחצי הגלעד ועד יבק הנחל גבול בני עמון׃
kaj la stepon ĝis la maro Kinerot, oriente, kaj ĝis la maro de la stepo, la Sala Maro, oriente en la direkto al Bet-Jeŝimot, kaj sude la bazon de la deklivo de Pisga;
והערבה עד ים כנרות מזרחה ועד ים הערבה ים המלח מזרחה דרך בית הישמות ומתימן תחת אשדות הפסגה׃
kaj la regiono de Og, reĝo de Baŝan, restinto el la Rafaidoj, kiu loĝis en Aŝtarot kaj Edrei,
וגבול עוג מלך הבשן מיתר הרפאים היושב בעשתרות ובאדרעי׃
kaj regis la monton Ĥermon kaj Salĥan kaj la tutan Baŝanon ĝis la limo de la Geŝuridoj kaj Maaĥatidoj, kaj duonon de Gilead ĝis la limo de Siĥon, reĝo de Ĥeŝbon.
ומשל בהר חרמון ובסלכה ובכל הבשן עד גבול הגשורי והמעכתי וחצי הגלעד גבול סיחון מלך חשבון׃
Moseo, servanto de la Eternulo, kaj la Izraelidoj venkobatis ilin; kaj Moseo, servanto de la Eternulo, donis la landon kiel posedaĵon al la Rubenidoj kaj al la Gadidoj kaj al la duontribo de Manase.
משה עבד יהוה ובני ישראל הכום ויתנה משה עבד יהוה ירשה לראובני ולגדי ולחצי שבט המנשה׃
Kaj jen estas la reĝoj de la lando, kiujn venkobatis Josuo kaj la Izraelidoj transe de Jordan, okcidente, de Baal-Gad en la valo de Lebanon, ĝis la monto Ĥalak, kiu leviĝas en la direkto al Seir; kaj Josuo donis ĝin al la triboj de Izrael kiel posedaĵon laŭ iliaj partoj;
ואלה מלכי הארץ אשר הכה יהושע ובני ישראל בעבר הירדן ימה מבעל גד בבקעת הלבנון ועד ההר החלק העלה שעירה ויתנה יהושע לשבטי ישראל ירשה כמחלקתם׃
sur la monto kaj sur la malaltaĵo kaj en la stepo kaj sur la deklivoj kaj en la dezerto kaj sude, la Ĥetidoj, la Amoridoj, kaj la Kanaanidoj, la Perizidoj, la Ĥividoj, kaj la Jebusidoj:
בהר ובשפלה ובערבה ובאשדות ובמדבר ובנגב החתי האמרי והכנעני הפרזי החוי והיבוסי׃
la reĝo de Jeriĥo, unu; la reĝo de Aj, kiu estas flanke de Bet-El, unu;
מלך יריחו אחד מלך העי אשר מצד בית אל אחד׃
la reĝo de Jerusalem, unu; la reĝo de Ĥebron, unu;
מלך ירושלם אחד מלך חברון אחד׃
la reĝo de Jarmut, unu; la reĝo de Laĥiŝ, unu;
מלך ירמות אחד מלך לכיש אחד׃
la reĝo de Eglon, unu; la reĝo de Gezer, unu;
מלך עגלון אחד מלך גזר אחד׃
la reĝo de Debir, unu; la reĝo de Geder, unu;
מלך דבר אחד מלך גדר אחד׃
la reĝo de Ĥorma, unu; la reĝo de Arad, unu;
מלך חרמה אחד מלך ערד אחד׃
la reĝo de Libna, unu; la reĝo de Adulam, unu;
מלך לבנה אחד מלך עדלם אחד׃
la reĝo de Makeda, unu; la reĝo de Bet-El, unu;
מלך מקדה אחד מלך בית אל אחד׃
la reĝo de Tapuaĥ, unu; la reĝo de Ĥefer, unu;
מלך תפוח אחד מלך חפר אחד׃
la reĝo de Afek, unu; la reĝo de Laŝaron, unu;
מלך אפק אחד מלך לשרון אחד׃
la reĝo de Madon, unu; la reĝo de Ĥacor, unu;
מלך מדון אחד מלך חצור אחד׃
la reĝo de Ŝimron-Meron, unu; la reĝo de Aĥŝaf, unu;
מלך שמרון מראון אחד מלך אכשף אחד׃
la reĝo de Taanaĥ, unu; la reĝo de Megido, unu;
מלך תענך אחד מלך מגדו אחד׃
la reĝo de Kedeŝ, unu; la reĝo de Jokneam ĉe Karmel, unu;
מלך קדש אחד מלך יקנעם לכרמל אחד׃
la reĝo de Dor en Nafot-Dor, unu; la reĝo de la popoloj en Gilgal, unu;
מלך דור לנפת דור אחד מלך גוים לגלגל אחד׃
la reĝo de Tirca, unu. La nombro de ĉiuj reĝoj estis tridek unu.
מלך תרצה אחד כל מלכים שלשים ואחד׃