Psalms 150

Haleluja! Gloru Dion en Lia sanktejo, Gloru Lin en la firmaĵo de Lia forto.
Halleluja! Pris Gud i hans Helligdom, pris ham i hans stærke Hvælving,
Gloru Lin por Liaj potencaj faroj, Gloru Lin laŭ Lia granda majesto.
pris ham for hans vældige Gerninger, pris ham for hans mægtige Storhed;
Gloru Lin per sonado de trumpeto, Gloru Lin per psaltero kaj harpo.
pris ham med Hornets Klang, pris ham med Harpe og Citer,
Gloru Lin per tamburino kaj danco, Gloru Lin per kordinstrumentoj kaj fluto.
pris ham med Pauke og Dans, pris ham med Strengeleg og Fløjte,
Gloru Lin per laŭtaj cimbaloj, Gloru Lin per tintantaj cimbaloj.
pris ham med klingre Cymbler, pris ham med gjaldende Cymbler;
Ĉio spiranta gloru la Eternulon. Haleluja!
alt hvad der ånder, pris HERREN! Halleluja!