Psalms 98

Kantu al la Eternulo novan kanton, Ĉar miraklojn Li faris; Helpis Lin Lia dekstra mano kaj Lia sankta brako.
(一篇诗。)你们要向耶和华唱新歌!因为他行过奇妙的事;他的右手和圣臂施行救恩。
La Eternulo aperigis Sian savon; Antaŭ la okuloj de la popoloj Li malkaŝis Sian justecon.
耶和华发明了他的救恩,在列邦人眼前显出公义;
Li memoras Sian bonecon kaj Sian fidelecon al la domo de Izrael. Vidis ĉiuj finoj de la tero la helpon de nia Dio.
记念他向以色列家所发的慈爱,所凭的信实。地的四极都看见我们 神的救恩。
Ĝoje kriu al la Eternulo la tuta tero; Kantu, gloru, kaj muziku.
全地都要向耶和华欢乐;要发起大声,欢呼歌颂!
Muziku al la Eternulo per harpo, Per harpo kaj per sonoj de psalmo.
要用琴歌颂耶和华,用琴和诗歌的声音歌颂他!
Per trumpetoj kaj per sono de korno Ĝoje kriu antaŭ la Reĝo, la Eternulo.
用号和角声,在大君王耶和华面前欢呼!
Bruu la maro, kaj ĉio, kio ĝin plenigas, La mondo kaj ĝiaj loĝantoj.
愿海和其中所充满的澎湃;世界和住在其间的也要发声。
La riveroj plaŭdu per la manoj, La montoj kune kantu ĝoje,
愿大水拍手;愿诸山在耶和华面前一同欢呼;
Antaŭ la Eternulo, ĉar Li venas, por juĝi la teron; Li juĝos la mondon kun justeco kaj la popolojn kun vereco.
因为他来要审判遍地。他要按公义审判世界,按公正审判万民。