II Samuel 11

Post unu jaro, en la tempo, kiam la reĝoj eliras milite, David sendis Joabon kune kun siaj servantoj kaj kun ĉiuj Izraelidoj; kaj ili faris ruinigadon inter la Amonidoj, kaj sieĝis Raban. Sed David restis en Jerusalem.
过了一年,到列王出战的时候,大卫又差派约押,率领臣仆和以色列众人出战。他们就打败亚扪人,围攻拉巴。大卫仍住在耶路撒冷。
Okazis, ke vespere David leviĝis de sia kuŝejo kaj ekpromenis sur la tegmento de la reĝa domo; kaj li ekvidis de la tegmento virinon, kiu sin lavis; kaj la virino estis tre belaspekta.
一日,太阳平西,大卫从床上起来,在王宫的平顶上游行,看见一个妇人沐浴,容貌甚美,
Kaj David sendis, por demandi pri la virino; kaj oni diris al li, ke ŝi estas Bat-Ŝeba, filino de Eliam, kaj edzino de Urija, la Ĥetido.
大卫就差人打听那妇人是谁。有人说:「她是以连的女儿,赫人乌利亚的妻拔示巴。」
Tiam David sendis senditojn, por preni ŝin; kaj ŝi venis al li, kaj li kuŝis kun ŝi; kiam ŝi repuriĝis de sia malpureco, ŝi revenis en sian domon.
大卫差人去,将妇人接来;那时她的月经才得洁净。她来了,大卫与她同房,她就回家去了。
Kaj la virino gravediĝis, kaj ŝi sendis, por sciigi Davidon, dirante: Mi gravediĝis.
于是她怀了孕,打发人去告诉大卫说:「我怀了孕。」
Tiam David sendis al Joab, por diri: Sendu al mi Urijan, la Ĥetidon. Kaj Joab sendis Urijan al David.
大卫差人到约押那里,说:「你打发赫人乌利亚到我这里来。」约押就打发乌利亚去见大卫。
Kiam Urija venis al li, David demandis pri la farto de Joab kaj pri la farto de la popolo kaj pri la sukceso de la milito.
乌利亚来了,大卫问约押好,也问兵好,又问争战的事怎样。
Kaj David diris al Urija: Iru en vian domon, kaj lavu viajn piedojn. Kaj Urija eliris el la domo de la reĝo, kaj lin sekvis donacoj de la reĝo.
大卫对乌利亚说:「你回家去,洗洗脚吧!」乌利亚出了王宫,随后王送他一分食物。
Sed Urija dormis ĉe la enirejo de la domo de la reĝo, kune kun ĉiuj servantoj de lia sinjoro, kaj li ne iris en sian domon.
乌利亚却和他主人的仆人一同睡在宫门外,没有回家去。
Kaj oni raportis al David, dirante: Urija ne iris en sian domon. Tiam David diris al Urija: Vi venis ja de la vojo; kial do vi ne iris en vian domon?
有人告诉大卫说:「乌利亚没有回家去。」大卫就问乌利亚说:「你从远路上来,为什么不回家去呢?」
Kaj Urija respondis al David: La kesto kaj Izrael kaj Jehuda troviĝas en tendoj, kaj mia sinjoro Joab kaj la servantoj de mia sinjoro bivakas sur la kampo; kaj ĉu mi irus en mian domon, por manĝi kaj trinki, kaj kuŝi kun mia edzino? mi ĵuras per via vivo kaj per la vivo de via animo, ke mi ne faros tion.
乌利亚对大卫说:「约柜和以色列与犹大兵都住在棚里,我主约押和我主(或译:王)的仆人都在田野安营,我岂可回家吃喝、与妻子同寝呢?我敢在王面前起誓(原文是我指著王和王的性命起誓):我决不行这事!」
Tiam David diris al Urija: Restu ĉi tie ankoraŭ hodiaŭ, kaj morgaŭ mi forliberigos vin. Kaj Urija restis en Jerusalem tiun tagon kaj la sekvantan.
大卫吩咐乌利亚说:「你今日仍住在这里,明日我打发你去。」于是乌利亚那日和次日住在耶路撒冷。
Kaj David invitis lin, ke li manĝu kaj trinku ĉe li, kaj ebriigis lin. Vespere li eliris, por dormi sur sia kuŝejo kun la servantoj de sia sinjoro, sed en sian domon li ne iris.
大卫召了乌利亚来,叫他在自己面前吃喝,使他喝醉。到了晚上,乌利亚出去与他主的仆人一同住宿,还没有回到家里去。
Matene David skribis leteron al Joab, kaj sendis ĝin per Urija.
次日早晨,大卫写信与约押,交乌利亚随手带去。
Kaj en la letero li skribis jenon: Metu Urijan en la fronton de la plej forta batalo, kaj deturniĝu de li, ke li estu frapita kaj mortu.
信内写著说:「要派乌利亚前进,到阵势极险之处,你们便退后,使他被杀。」
Tial, kiam Joab sieĝis la urbon, li metis Urijan sur la lokon, pri kiu li sciis, ke tie estas la plej fortaj viroj.
约押围城的时候,知道敌人那里有勇士,便将乌利亚派在那里。
Kiam la loĝantoj de la urbo eliris kaj ekbatalis kontraŭ Joab, falis kelka nombro el la servantoj de David; kaj mortis ankaŭ Urija, la Ĥetido.
城里的人出来和约押打仗;大卫的仆人中有几个被杀的,赫人乌利亚也死了。
Joab sendis kaj raportigis al David ĉiujn cirkonstancojn de la batalo.
于是,约押差人去将争战的一切事告诉大卫,
Kaj al la sendito li donis jenan ordonon: Kiam vi finos raporti al la reĝo ĉiujn cirkonstancojn de la batalo,
又嘱咐使者说:「你把争战的一切事对王说完了,
kaj la reĝo ekkoleros, kaj diros: Kial vi alproksimiĝis al la urbo, por batali? ĉu vi ne sciis, ke oni pafos de la muro?
王若发怒,问你说:『你们打仗为什么挨近城墙呢?岂不知敌人必从城上射箭么?
kiu mortigis Abimeleĥon, filon de Jerubeŝet? ĉu ne virino ĵetis sur lin de la muro muelŝtonon, ke li mortis en Tebec? kial vi alproksimiĝis al la muro? tiam diru: Ankaŭ via servanto Urija, la Ĥetido, mortis.
从前打死耶路比设(就是耶路巴力,见士师记九章一节)儿子亚比米勒的是谁呢?岂不是一个妇人从城上抛下一块上磨石来,打在他身上,他就死在提备斯么?你们为什么挨近城墙呢?』你就说:『王的仆人─赫人乌利亚也死了。』」
La sendito iris, kaj venis kaj raportis al David ĉion, por kio sendis lin Joab.
使者起身,来见大卫,照著约押所吩咐他的话奏告大卫。
Kaj la sendito diris al David: Kiam tiuj homoj montriĝis pli fortaj ol ni kaj eliris kontraŭ nin sur la kampon, ni komencis premi ilin al la enirejo en la pordegon;
使者对大卫说:「敌人强过我们,出到郊野与我们打仗,我们追杀他们,直到城门口。
tiam la pafistoj pafis sur viajn servantojn de sur la muro, kaj pereis kelkaj el la servantoj de la reĝo, kaj ankaŭ via servanto Urija, la Ĥetido, mortis.
射箭的从城上射王的仆人,射死几个,赫人乌利亚也死了。」
Tiam David diris al la sendito: Tiel diru al Joab: Ne afliktiĝu pro tio, ke la glavo formanĝas jen tiun, jen alian; plifortigu vian militon kontraŭ la urbo kaj detruu ĝin, kaj estu kuraĝa.
王向使者说:「你告诉约押说:『不要因这事愁闷,刀剑或吞灭这人或吞灭那人,没有一定的;你只管竭力攻城,将城倾覆。』可以用这话勉励约押。」
Kiam la edzino de Urija aŭdis, ke mortis ŝia edzo Urija, ŝi funebris pro sia edzo.
乌利亚的妻听见丈夫乌利亚死了,就为他哀哭。
Kiam pasis la funebro, David sendis, kaj prenis ŝin en sian domon; kaj ŝi fariĝis lia edzino, kaj ŝi naskis al li filon. Sed la faro, kiun faris David, malplaĉis al la Eternulo.
哀哭的日子过了,大卫差人将她接到宫里,她就作了大卫的妻,给大卫生了一个儿子。但大卫所行的这事,耶和华甚不喜悦。