Nahum 3

祸哉!这流人血的城,充满谎诈和强暴,抢夺的事总不止息。
Ve al la urbo sangavida, kiu estas plena de trompoj kaj raboj, kaj ne volas ĉesigi la rabadon!
鞭声响亮,车轮轰轰,马匹踢跳,车辆奔腾,
Oni aŭdas la sonadon de vipoj, la sonadon de bruantaj radoj; blekas ĉevalo, saltas ĉaro;
马兵争先,刀剑发光,枪矛闪烁,被杀的甚多,尸首成了大堆,尸骸无数,人碰著而跌倒,
moviĝas rajdantoj, brilas glavoj, fulmas lancoj; estas multe da mortigitoj kaj amasoj da kadavroj; sennombraj estas la kadavroj, oni falpuŝiĝas sur ili.
都因那美貌的妓女多有淫行,惯行邪术,借淫行诱惑列国,用邪术诱惑(原文是卖)多族。
Tio estas pro la granda malĉastado de la malĉastistino, kiu ĉarmas per sia beleco, estas lerta sorĉistino, kaj vendas naciojn per sia malĉastado kaj gentojn per sia sorĉado.
万军之耶和华说:我与你为敌;我必揭起你的衣襟,蒙在你脸上,使列国看见你的赤体,使列邦观看你的丑陋。
Jen Mi iras kontraŭ vin, diras la Eternulo Cebaot, kaj Mi levos ĝis via vizaĝo la randojn de via vesto, kaj Mi montros al la nacioj vian nudecon kaj al la regnoj vian malhonoron.
我必将可憎污秽之物抛在你身上,辱没你,为众目所观。
Mi ĵetos sur vin abomenindaĵojn, Mi malhonoros vin kaj faros vin mokataĵo.
凡看见你的,都必逃跑离开你,说:尼尼微荒凉了!有谁为你悲伤呢?我何处寻得安慰你的人呢?
Ĉiu, kiu vidos vin, forkuros de vi, kaj diros: Ruinigita estas Nineve; kiu bedaŭros ĝin? kie mi povas serĉi por vi konsolantojn?
你岂比挪亚们(或)强呢?挪亚们坐落在众河之间,周围有水;海(指尼罗河)作她的濠沟,又作她的城墙。
Ĉu vi estas pli bona ol No-Amon, kiu troviĝas inter riveroj, estas ĉirkaŭata de akvo, kaj kies forto kaj murego estis la maro?
古实和埃及是她无穷的力量;弗人和路比族是她的帮手。
Etiopujo kaj la senfina Egiptujo estis ĝia forto, la Putidoj kaj Luboj donadis al vi helpon;
但她被迁移,被掳去;她的婴孩在各市口上也被摔死。人为她的尊贵人拈阄;她所有的大人都被鍊子锁著。
tamen ĝi ankaŭ estas elpatrujigita kaj forkaptita; eĉ ĝiaj malgrandaj infanoj estas frakasitaj en la komenco de ĉiuj stratoj; pri ĝiaj eminentuloj oni lotis, kaj ĉiujn ĝiajn altrangulojn oni katenis.
你也必喝醉,必被埋藏,并因仇敌的缘故寻求避难所。
Tiel ankaŭ vi ebriiĝos kaj kaŝos vin kaj serĉos defendon kontraŭ la malamikoj.
你一切保障必像无花果树上初熟的无花果,若一摇撼就落在想吃之人的口中。
Ĉiuj viaj fortikaĵoj estas kiel figarboj kun maturaj fruktoj; se oni ekskuas ilin, ili falas en la buŝon de manĝonto.
你地上的人民如同妇女;你国中的关口向仇敌敞开;你的门闩被火焚烧。
Jen via popolo estas ĉe vi kiel virinoj; al viaj malamikoj larĝe malfermiĝos la pordegoj de via lando; fajro ekstermos viajn riglilojn.
你要打水预备受困;要坚固你的保障,踹土和泥,修补砖窑。
Provizu al vi akvon por la tempo de sieĝo; fortigu viajn fortikaĵojn; iru en kalkon, knedu argilon, faru fortajn brikojn.
在那里,火必烧灭你;刀必杀戮你,吞灭你如同蝻子。任你加增人数多如蝻子,多如蝗虫吧!
Tamen tie la fajro vin konsumos, glavo vin ekstermos, formanĝos vin kiel skarabo, se vi eĉ estus grandnombra kiel skaraboj, grandnombra kiel akridoj.
你增添商贾,多过天上的星;蝻子吃尽而去。
Vi havas pli da komercistoj, ol la steloj de la ĉielo; sed ili diskuros kiel akridoj kaj forflugos.
你的首领多如蝗虫;你的军长彷彿成群的蚂蚱,天凉的时候齐落在篱笆上,日头一出便都飞去,人不知道落在何处。
Viaj taĉmentoj estas kiel akridoj, kaj viaj taĉmentestroj estas kiel lokustoj, kiuj dum la malvarmo kaŝas sin en fendoj, kaj kiam la suno ekbrilas, ili disflugas tiel, ke oni ne scias, kie ili estas.
亚述王啊,你的牧人睡觉;你的贵冑安歇;你的人民散在山间,无人招聚。
Dormas viaj paŝtistoj, ho reĝo de Asirio, kuŝas viaj fortuloj; via popolo estas disĵetita sur la montoj, kaj troviĝas neniu, kiu ĝin kolektus.
你的损伤无法医治;你的伤痕极其重大。凡听你信息的必都因此向你拍掌。你所行的恶谁没有时常遭遇呢?
Ne resaniĝas via vundo, doloriga estas via ulcero; ĉiu, kiu aŭdas la sciigon pri vi, aplaŭdas pri vi; ĉar kiun ne trafis senĉese via malboneco?