Ezekiel 7

耶和华的话又临到我说:
Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
「人子啊,主耶和华对以色列地如此说:结局到了,结局到了地的四境!
Ho filo de homo, tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, pri la tero de Izrael: Fino venis, la fino por ĉiuj kvar randoj de la lando.
现在你的结局已经临到,我必使我的怒气归与你,也必按你的行为审判你,照你一切可憎的事刑罚你。
Nun venos al vi la fino; kaj Mi sendos sur vin Mian koleron, kaj Mi juĝos vin laŭ via konduto, kaj Mi metos sur vin ĉiujn viajn abomenindaĵojn.
我眼必不顾惜你,也不可怜你,却要按你所行的报应你,照你中间可憎的事刑罚你。你就知道我是耶和华。
Ne indulgos vin Mia okulo, kaj Mi ne kompatos; ĉar vian konduton Mi rekompencos sur vi, kaj viaj abomenindaĵoj estos meze de vi; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
「主耶和华如此说:有一灾,独有一灾;看哪,临近了!
Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Malbono, unu malbono nun venas;
结局来了,结局来了,向你兴起。看哪,来到了!
fino venas, venas la fino, ĝi vekiĝas kontraŭ vin, jen ĝi venas.
境内的居民哪,所定的灾临到你,时候到了,日子近了,乃是鬨嚷并非在山上欢呼的日子。
Venas matenruĝo kontraŭ vi, ho loĝanto de la lando; venas la tempo, proksima estas la tago de tumulto, kiam oni ne plu kantos sur la montoj.
我快要将我的忿怒倾在你身上,向你成就我怒中所定的,按你的行为审判你,照你一切可憎的事刑罚你。
Nun Mi baldaŭ elverŝos Mian indignon sur vin, Mi plene kontentigos Mian koleron sur vi, Mi juĝos vin laŭ via konduto, kaj Mi metos sur vin ĉiujn viajn abomenindaĵojn.
我眼必不顾惜你,也不可怜你,必按你所行的报应你,照你中间可憎的事刑罚你。你就知道击打你的是我耶和华。
Ne indulgos Mia okulo, kaj Mi ne kompatos; laŭ via konduto Mi redonos al vi, kaj viaj abomenindaĵoj estos meze de vi; kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, estas la batanto.
「看哪,看哪,日子快到了,所定的灾已经发出。杖已经开花,骄傲已经发芽。
Jen estas la tago, jen ĝi venas, leviĝis la matenruĝo, la vergo elkreskis, la fiero ekfloris.
强暴兴起,成了罚恶的杖。以色列人,或是他们的群众,或是他们的财宝,无一存留,他们中间也没有得尊荣的。
La perforteco leviĝis kiel vergo kontraŭ la malpiecon; nenio restos de ili, nek de ilia amaso, nek de ilia popola bruo, neniu ĝemos ĉe ili.
时候到了,日子近了,买主不可欢喜,卖主不可愁烦,因为烈怒已经临到他们众人身上。
Venas la tempo, alproksimiĝas la tago; la aĉetanto ne ĝoju, kaj la vendanto ne malĝoju; ĉar la kolero trafis ilian tutan amason.
卖主虽然存活,却不能归回再得所卖的,因为这异象关乎他们众人。谁都不得归回,也没有人在他的罪孽中坚立自己。」
Ĉar la vendanto ne plu revenos al la venditaĵo, eĉ se ili ankoraŭ estus vivantaj; ĉar la vizio pri ilia tuta amaso ne retiriĝos, kaj neniu fortikigos sian vivon per sia malpieco.
「他们已经吹角,预备齐全,却无一人出战,因为我的烈怒临到他们众人身上。
Eksonigu la trumpeton, kaj ĉiu armiĝu; neniu tamen iros en la militon, ĉar Mia kolero estas super ilia tuta amaso.
在外有刀剑,在内有瘟疫、饥荒;在田野的,必遭刀剑而死;在城中的,必有饥荒、瘟疫吞灭他。
La glavo estas ekstere, la pesto kaj la malsato interne; kiu estas sur la kampo, tiu mortos de la glavo, kaj kiu estas en la urbo, tiun ekstermos malsato kaj pesto.
其中所逃脱的就必逃脱,各人因自己的罪孽在山上发出悲声,好像谷中的鸽子哀鸣。
Kaj tiuj el ili, kiuj forsaviĝos, estos sur la montoj, kiel kolomboj el la valoj, ĉiuj ili ĝemos, ĉiu pro siaj malbonagoj.
手都发软,膝弱如水。
Ĉiuj manoj malleviĝos senforte, kaj ĉiuj genuoj moviĝos kiel akvo.
要用麻布束腰,被战兢所盖;各人脸上羞愧,头上光秃。
Ili zonos sin per sakaĵo; teruro ilin kovros; sur ĉiu vizaĝo estos honto, kaj ĉiuj kapoj estos senharaj.
他们要将银子抛在街上,金子看如污秽之物。当耶和华发怒的日子,他们的金银不能救他们,不能使心里知足,也不能使肚腹饱满,因为这金银作了他们罪孽的绊脚石。
Sian arĝenton ili ĵetos sur la stratojn, kaj ilia oro fariĝos malpuraĵo; ilia arĝento kaj ilia oro ne povos savi ilin en la tago de la kolero de la Eternulo, ne satigos ilian animon, kaj ne plenigos ilian internaĵon; ĉar tio estis instigilo por iliaj malbonagoj.
论到耶和华妆饰华美的殿,他建立得威严,他们却在其中制造可憎可厌的偶像,所以这殿我使他们看如污秽之物。
Sian plej belan ornamon ili faris objekto de fiereco, siajn abomenindajn statuojn kaj idolojn ili starigis en ĝi; tial Mi faros ĝin malpuraĵo por ili.
我必将这殿交付外邦人为掠物,交付地上的恶人为掳物;他们也必亵渎这殿。
Kaj Mi transdonos ĝin en la manojn de fremduloj por disrabi, kaj al la malpiuloj de la tero kiel militakiron, kaj ili malsanktigos ĝin.
我必转脸不顾以色列人,他们亵渎我隐密之所,强盗也必进去亵渎。
Mi deturnos Mian vizaĝon de ili, por ke ili malsanktigu Mian misterejon; kaj rabistoj tien venos kaj malsanktigos ĝin.
「要制造锁鍊;因为这地遍满流血的罪,城邑充满强暴的事,
Faru ĉenon; ĉar la lando estas plena de sangaj krimoj kaj la urbo estas plena de perforteco.
所以我必使列国中最恶的人来占据他们的房屋;我必使强暴人的骄傲止息,他们的圣所都要被亵渎。
Mi venigos la plej malbonajn el la nacioj, kaj ili ekposedos iliajn domojn; Mi neniigos la fierecon de la fortuloj, kaj iliaj sanktaĵoj estos malsanktigitaj.
毁灭临近了,他们要求平安,却无平安可得。
Pereo venas; oni serĉos pacon, sed ne trovos ĝin.
灾害加上灾害,风声接连风声;他们必向先知求异象,但祭司讲的律法、长老设的谋略都必断绝。
Malfeliĉo post malfeliĉo venos, sciigo post sciigo; oni serĉos vizion ĉe profeto; malaperos la instruo ĉe la pastro, kaj konsilo ĉe la maljunuloj.
君要悲哀,王要披凄凉为衣,国民的手都发颤。我必照他们的行为待他们,按他们应得的审判他们,他们就知道我是耶和华。」
La reĝo malĝojos, la princo estos kovrita de teruro, kaj la manoj de la simpla popolo malkuraĝiĝos. Laŭ ilia konduto Mi agos kun ili, laŭ iliaj meritoj Mi juĝos ilin; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo.