Vi estas bela, mia amatino, vi estas bela;
Viaj okuloj estas kolombaj, malantaŭ via vualo.
Viaj haroj estas kiel aro da kaprinoj,
Deirantaj sur la deklivo de la monto Gilead.
Kun mi el Lebanon venu, ho mia fianĉino,
Kun mi el Lebanon;
Rigardu malsupren de la pinto de Amana,
De la pinto de Senir kaj Ĥermon,
El la kavernoj de la leonoj,
De la montoj de la leopardoj.
Kiel bela estas via amo, mia fratino, mia fianĉino!
Ho, kiom pli bona estas via amo, ol vino!
Kaj la bonodoro de viaj parfumaĵoj estas pli bona, ol ĉiaj aromaĵoj!
Vekiĝu, ho norda vento, venu, ho suda vento;
Trablovu mian ĝardenon, ke ĝiaj aromaĵoj elfluu.
Venu mia amato en sian ĝardenon
Kaj manĝu ĝiajn multevalorajn fruktojn.