Kiam mi nur ekforiris de ili,
Mi renkontis tiun, kiun mia animo amas;
Mi tenis lin, kaj ne delasis lin,
Ĝis mi enkondukis lin en la domon de mia patrino,
Kaj en la ĉambron de ŝi, kiu naskis min.
Iru tien, ho filinoj de Cion, kaj vidu la reĝon Salomono,
Vestitan per la krono, per kiu lia patrino kronis lin en la tago de lia edziĝofesto,
En la tago de la ĝojo de lia koro.