Ĉar ni ekkredintoj venas en la ripozejon, kiel Li diris:
Tial Mi ĵuris en Mia kolero,
Ke ili ne venos en Mian ripozejon;
kvankam la faritaĵoj estis finitaj jam de post la fondo de la mondo.
denove Li difinis iun tagon, dirante en David: Hodiaŭ, post tiom da tempo; kiel estas dirite:
Hodiaŭ, se vi aŭskultas Lian voĉon,
Ne obstinigu vian koron.
Ĉar la vorto de Dio estas viva kaj energia, kaj pli akra ol ĉia glavo dutranĉa, kaj penetranta ĝis divido de la animo kaj spirito, kaj de artikoj kaj medolo, kaj kritikanta la pensojn kaj celojn de la koro.