Tiam Moseo kaj la Izraelidoj kantis ĉi tiun kanton al la Eternulo, kaj parolis jene:
Mi kantos al la Eternulo, ĉar Li alte leviĝis;
Ĉevalon kaj ĝian rajdanton Li ĵetis en la maron.
Falas sur ilin timo kaj teruro pro la grandeco de Via brako;
Ili mutiĝas kiel ŝtono, ĝis pasas Via popolo, ho Eternulo,
Ĝis pasas la popolo, kiun Vi akiris.
Vi venigos ilin, kaj plantos ilin
Sur la monto de Via heredo,
Sur la loko, ho Eternulo, kiun Vi faris Via sidejo,
En la sanktejo, ho Sinjoro, kiun pretigis Viaj manoj.
Ĉar la ĉevaloj de Faraono kun liaj ĉaroj kaj rajdantoj eniĝis en la maron, kaj la Eternulo turnis sur ilin la akvon de la maro; sed la Izraelidoj iris sur seka tero tra la mezo de la maro.
Tiam li kriis al la Eternulo, kaj la Eternulo montris al li arbon, kaj li ĵetis ĝin en la akvon, kaj la akvo fariĝis dolĉa. Tie Li donis al ili leĝon kaj juĝon, kaj tie Li ilin elprovis.
Kaj Li diris: Se vi aŭskultados la voĉon de la Eternulo, via Dio, kaj farados tion, kio plaĉas al Li, kaj vi atentados Liajn ordonojn kaj observados ĉiujn Liajn leĝojn, tiam Mi venigos sur vin neniun el tiuj malsanoj, kiujn Mi venigis sur la Egiptojn; ĉar Mi estas la Eternulo, via saniganto.