Li diris:
La Eternulo venis de Sinaj
Kaj eklumis al ili de Seir;
Li ekbrilis de la monto Paran
Kaj venis el milmiloj da sanktuloj;
Ĉe Lia dekstra flanko estas fajro de leĝo por ili.
Kaj ĉi tion pri Jehuda li diris:
Aŭdu, ho Eternulo, la voĉon de Jehuda,
Kaj alkonduku lin al lia popolo;
Per siaj manoj li sin defendos,
Kaj Vi estu helpanto kontraŭ liaj malamikoj.
Kiu diras pri sia patro kaj pri sia patrino:
Mi ne vidis ilin;
Kiu ne rekonis siajn fratojn
Kaj ne konis siajn filojn:
Ĉar ili observis Viajn dirojn
Kaj gardis Vian interligon;
Benu, ho Eternulo, lian forton,
Kaj favoru la faron de liaj manoj;
Frapu la lumbon de tiuj, kiuj leviĝas kontraŭ lin,
Kaj de liaj malamantoj, ke ili ne povu releviĝi.
Kaj per la donoj de la tero kaj de ĝia abundeco.
Kaj la favoro de Tiu, kiu aperis en la arbetaĵo,
Venu sur la kapon de Jozef
Kaj sur la verton de la elektito inter liaj fratoj.
Lia unuenaskita bovido estas belega,
Kaj liaj kornoj estas kiel kornoj de bubalo;
Per ili li kornobatos ĉiujn popolojn kune ĝis la randoj de la tero.
Tio estas la dekmiloj de Efraim,
Tio estas la miloj de Manase.
La popolojn ili vokas sur la monton;
Tie ili oferbuĉas oferojn de justeco;
Ĉar ili nutras sin per la riĉaĵo de la maro,
Kaj per trezoroj, kaŝitaj en la sablo.
Li elrigardis al si komencaĵon,
Ĉar tie la leĝdonanto destinis por li parton;
Kaj li venis kun la ĉefoj de la popolo,
Plenumis la justecon de la Eternulo
Kaj Liajn decidojn pri Izrael.
Feliĉa vi estas, ho Izrael!
Kiu estas simila al vi, popolo helpata de la Eternulo,
La ŝildo de via helpo kaj la glavo de via gloro?
Flatos vin viaj malamikoj,
Kaj vi paŝados sur iliaj altaĵoj.