מי זאת עלה מן המדבר מתרפקת על דודה תחת התפוח עוררתיך שמה חבלתך אמך שמה חבלה ילדתך׃
Kiu estas ŝi, kiu venas el la dezerto,
Sin apogante sur sia amato?
Sub la pomarbo mi vekis vin;
Tie, kie via patrino vin naskis,
Kie vin naskis via naskintino.
שימני כחותם על לבך כחותם על זרועך כי עזה כמות אהבה קשה כשאול קנאה רשפיה רשפי אש שלהבתיה׃
Konservu min kiel sigelon en via koro, kiel sigelon sur via brako;
Ĉar la amo estas forta kiel la morto;
La ĵaluzo estas nefleksebla kiel Ŝeol;
Ĝiaj brulaĵoj estas brulaĵoj de fajro,
La flamo de la Eternulo.
מים רבים לא יוכלו לכבות את האהבה ונהרות לא ישטפוה אם יתן איש את כל הון ביתו באהבה בוז יבוזו לו׃
Granda akvo ne povas estingi la amon,
Kaj riveroj ne povas superakvi ĝin;
Se homo proponus doni la tutan havaĵon de sia domo por la amo,
Oni malestime lin forpuŝus.