Psalms 129

שיר המעלות רבת צררוני מנעורי יאמר נא ישראל׃
Multe oni afliktis min de post mia juneco, Diras Izrael,
רבת צררוני מנעורי גם לא יכלו לי׃
Multe oni afliktis min de post mia juneco, Sed oni min ne pereigis.
על גבי חרשו חרשים האריכו למענותם׃
Sur mia dorso plugis plugistoj, Faris siajn sulkojn longaj.
יהוה צדיק קצץ עבות רשעים׃
La Eternulo estas justa; Li dishakis la ŝnurojn de la malvirtuloj.
יבשו ויסגו אחור כל שנאי ציון׃
Hontiĝu kaj turniĝu malantaŭen Ĉiuj malamantoj de Cion.
יהיו כחציר גגות שקדמת שלף יבש׃
Ili estu kiel tegmenta herbo, Kiu forvelkas, antaŭ ol oni ĝin elŝiris;
שלא מלא כפו קוצר וחצנו מעמר׃
Per kiu ne plenigas rikoltanto sian manon Nek garbiganto sian baskon.
ולא אמרו העברים ברכת יהוה אליכם ברכנו אתכם בשם יהוה׃
Kaj la preterirantoj ne diros: Beno de la Eternulo estu al vi, Ni benas vin per la nomo de la Eternulo.