Leviticus 10

ויקחו בני אהרן נדב ואביהוא איש מחתתו ויתנו בהן אש וישימו עליה קטרת ויקרבו לפני יהוה אש זרה אשר לא צוה אתם׃
Kaj Nadab kaj Abihu, la filoj de Aaron, prenis ĉiu sian incensujon kaj metis en ĝin fajron kaj metis sur ĝin incenson kaj alportis antaŭ la Eternulon fajron fremdan, pri kiu Li ne ordonis al ili.
ותצא אש מלפני יהוה ותאכל אותם וימתו לפני יהוה׃
Tiam eliris fajro el antaŭ la Eternulo kaj forbruligis ilin, kaj ili mortis antaŭ la Eternulo.
ויאמר משה אל אהרן הוא אשר דבר יהוה לאמר בקרבי אקדש ועל פני כל העם אכבד וידם אהרן׃
Kaj Moseo diris al Aaron: Jen pri ĉi tio parolis la Eternulo, kiam Li diris: Per Miaj proksimuloj Mi sanktiĝos kaj antaŭ la tuta popolo Mi majestiĝos. Kaj Aaron silentis.
ויקרא משה אל מישאל ואל אלצפן בני עזיאל דד אהרן ויאמר אלהם קרבו שאו את אחיכם מאת פני הקדש אל מחוץ למחנה׃
Kaj Moseo alvokis Miŝaelon kaj Elcafanon, filojn de Uziel, onklo de Aaron, kaj li diris al ili: Aliru, elportu viajn fratojn el la sanktejo ekster la tendaron.
ויקרבו וישאם בכתנתם אל מחוץ למחנה כאשר דבר משה׃
Kaj ili aliris kaj elportis ilin en iliaj ĥitonoj ekster la tendaron, kiel diris Moseo.
ויאמר משה אל אהרן ולאלעזר ולאיתמר בניו ראשיכם אל תפרעו ובגדיכם לא תפרמו ולא תמתו ועל כל העדה יקצף ואחיכם כל בית ישראל יבכו את השרפה אשר שרף יהוה׃
Kaj Moseo diris al Aaron kaj al liaj filoj Eleazar kaj Itamar: Viajn kapojn ne nudigu kaj viajn vestojn ne disŝiru, por ke vi ne mortu kaj por ke Li ne koleru la tutan komunumon; sed viaj fratoj, la tuta domo de Izrael, priploru la brulon, kiun la Eternulo ekbruligis.
ומפתח אהל מועד לא תצאו פן תמתו כי שמן משחת יהוה עליכם ויעשו כדבר משה׃
Kaj el la pordo de la tabernaklo de kunveno ne eliru, por ke vi ne mortu; ĉar la sankta oleo de la Eternulo estas sur vi. Kaj ili agis laŭ la vortoj de Moseo.
וידבר יהוה אל אהרן לאמר׃
Kaj la Eternulo ekparolis al Aaron, dirante:
יין ושכר אל תשת אתה ובניך אתך בבאכם אל אהל מועד ולא תמתו חקת עולם לדרתיכם׃
Vinon kaj ebriigaĵon ne trinku, nek vi, nek viaj filoj kun vi, kiam vi iras en la tabernaklon de kunveno, por ke vi ne mortu. Tio estu eterna leĝo en viaj generacioj.
ולהבדיל בין הקדש ובין החל ובין הטמא ובין הטהור׃
Por ke vi diferencigu inter sanktaĵo kaj ordinaraĵo kaj inter malpuraĵo kaj puraĵo;
ולהורת את בני ישראל את כל החקים אשר דבר יהוה אליהם ביד משה׃
kaj por ke vi instruu al la Izraelidoj ĉiujn leĝojn, kiujn eldiris al ili la Eternulo per Moseo.
וידבר משה אל אהרן ואל אלעזר ואל איתמר בניו הנותרים קחו את המנחה הנותרת מאשי יהוה ואכלוה מצות אצל המזבח כי קדש קדשים הוא׃
Kaj Moseo diris al Aaron, kaj al Eleazar kaj al Itamar, liaj restintaj filoj: Prenu la farunoferon, kiu restis el la fajroferoj de la Eternulo, kaj manĝu ĝin senfermente apud la altaro; ĉar ĝi estas plejsanktaĵo.
ואכלתם אתה במקום קדש כי חקך וחק בניך הוא מאשי יהוה כי כן צויתי׃
Kaj manĝu ĝin sur sankta loko; ĉar ĝi estas via destinitaĵo kaj la destinitaĵo de viaj filoj el la fajroferoj de la Eternulo; ĉar tiel estas ordonite al mi.
ואת חזה התנופה ואת שוק התרומה תאכלו במקום טהור אתה ובניך ובנתיך אתך כי חקך וחק בניך נתנו מזבחי שלמי בני ישראל׃
Kaj la brustaĵon de skuado kaj la femuron de levado manĝu sur loko pura, vi kaj viaj filoj kaj viaj filinoj kune kun vi; ĉar ili estas donitaj kiel via destinitaĵo kaj destinitaĵo de viaj filoj el la pacoferoj de la Izraelidoj.
שוק התרומה וחזה התנופה על אשי החלבים יביאו להניף תנופה לפני יהוה והיה לך ולבניך אתך לחק עולם כאשר צוה יהוה׃
La femuron de levado kaj la brustaĵon de skuado ili alportu kun la fajroferoj el la sebo, por skui tion kiel skuoferon antaŭ la Eternulo; kaj tio estu por vi kaj por viaj filoj eterna destinitaĵo, kiel ordonis la Eternulo.
ואת שעיר החטאת דרש דרש משה והנה שרף ויקצף על אלעזר ועל איתמר בני אהרן הנותרם לאמר׃
Kaj la kapron propekan Moseo serĉis, sed montriĝis, ke ĝi estas forbruligita. Tiam li ekkoleris kontraŭ Eleazar kaj kontraŭ Itamar, la restintaj filoj de Aaron, kaj li diris:
מדוע לא אכלתם את החטאת במקום הקדש כי קדש קדשים הוא ואתה נתן לכם לשאת את עון העדה לכפר עליהם לפני יהוה׃
Kial vi ne manĝis la pekoferon sur loko sankta? ĝi estas ja plejsanktaĵo, kaj ĝi estas donita al vi, por forporti la pekon de la komunumo, por pekliberigi ilin antaŭ la Eternulo.
הן לא הובא את דמה אל הקדש פנימה אכול תאכלו אתה בקדש כאשר צויתי׃
Jen ĝia sango ne estas enportita en la internon de la sanktejo; vi devis manĝi ĝin en la sanktejo, kiel estas ordonite al mi.
וידבר אהרן אל משה הן היום הקריבו את חטאתם ואת עלתם לפני יהוה ותקראנה אתי כאלה ואכלתי חטאת היום הייטב בעיני יהוה׃
Kaj Aaron diris al Moseo: Jen hodiaŭ ili alportis sian pekoferon kaj sian bruloferon antaŭ la Eternulon, kaj okazis al mi tia afero; se mi manĝus hodiaŭ pekoferon, ĉu tio plaĉus al la Eternulo?
וישמע משה וייטב בעיניו׃
Kaj Moseo tion aŭdis, kaj tio plaĉis al li.