James 4

מאין המלחמות והמדנים אשר ביניכם הלא מתוך התאות המתגרות באבריכם׃
De kie militoj kaj de kie bataloj inter vi? ĉu ne de viaj voluptoj, militantaj en viaj membroj?
אתם מתאוים ואין לכם תרצחו ותקנאו והשג לא תשיגו תריבו ותלחמו ואין לכם יען אשר לא התפללתם׃
Vi deziras, kaj ne havas; vi mortigas kaj konkuras, kaj ne povas akiri; vi batalas kaj militas; vi ne havas, ĉar vi ne petas.
הן אתם מבקשים ואינכם מקבלים על אשר תתפללו ברעה למען תבלו בתאותיכם׃
Vi petas kaj ne ricevas, tial, ke vi petas malprave, por ke vi elspezu por viaj voluptoj.
הנאפים והמנאפות הלא ידעתם כי אהבת העולם איבת אלהים היא ועתה החפץ להיות אהב העולם יהיה איב לאלהים׃
Vi adultulinoj, ĉu vi ne scias, ke la amikeco al la mondo estas malamikeco al Dio? Ĉiu do, kiu volas esti amiko de la mondo, fariĝas malamiko de Dio.
או התדמו בנפשכם כי לריק אמר הכתוב בקנאה יתאוה לרוח השכן בקרבנו׃
Aŭ ĉu vi opinias, ke la Skribo vane parolas? Ĉu la spirito, kiun Li loĝigis en ni, deziregas envieme?
וגם יגדיל לתת חן על כן אומר אלהים ללצים יליץ ולענוים יתן חן׃
Sed Li donas pli grandan gracon. Tial estas dirite: Dio kontraŭstaras al la fieruloj, sed al la humiluloj Li donas gracon.
לכן הכנעו לאלהים התיצבו נגד השטן ויברח מפניכם׃
Submetiĝu do al Dio; sed rezistu la diablon, kaj li forkuros de vi.
קרבו לאלהים ויקרב אליכם רחצו ידיכם החטאים טהרו לבבכם חלוקי הלבב׃
Alproksimiĝu al Dio, kaj Li alproksimiĝos al vi. Purigu la manojn, vi pekuloj, kaj ĉastigu la korojn, vi duoblanimuloj.
התענו והתאבלו ובכו שחקכם יהפך לאבל ושמחתכם ליגון׃
Mizeru kaj malĝoju kaj ploru; via ridado turniĝu en ploron, kaj via ĝojo en malĝojon.
הכנעו לפני יהוה והוא ירים אתכם׃
Humiliĝu antaŭ la Sinjoro, kaj Li vin altigos.
אחי אל תחרפו איש את רעהו המחרף את רעהו ודן את אחיו הוא מחרף את התורה ודן את התורה ואם תדין את התורה אינך עשה התורה כי אם שפטה׃
Ne kalumniu unu la alian, fratoj. Kiu kalumnias fraton aŭ juĝas sian fraton, tiu kalumnias la leĝon kaj juĝas la leĝon; sed se vi juĝas la leĝon, vi jam estas ne plenumanto de la leĝo, sed juĝanto.
אחד הוא המחקק אשר יכול להושיע ולאבד ומי אתה כי תדין את עמיתך׃
Unu estas la leĝdonisto kaj juĝisto, Tiu, kiu povas savi aŭ pereigi; kiu vi estas, juĝanta vian proksimulon?
הוי האמרים נלכה היום ומחר לעיר פלונית אלמונית ונעשה שם שנה אחת לסחר בה ולהרבות רוח׃
Atentu nun vi, kiuj diras: Hodiaŭ aŭ morgaŭ ni iros al tiu urbo kaj restos tie unu jaron kaj negocados kaj profitos;
ולא תדעו מה ילד יום מחר כי מה חייכם עשן הם אשר נראה כמעט רגע ואחר כלה וילך׃
kvankam vi ne scias, kio morgaŭ okazos. Kio estas via vivo? Vi ja estas vaporo, kiu mallongan tempon montriĝas kaj poste malaperas.
תחת אשר תאמרו אם ירצה יהוה ונחיה נעשה כזה וכזה׃
Anstataŭ diri: Se la Sinjoro volos, ni vivados kaj faros ĉi tion aŭ tion.
עתה תתגאו בפחזותכם וכל גאוה אשר כזאת רעה היא׃
Sed nun vi fieras pri viaj memfidaĵoj; ĉiu tia singratulado estas malbona.
לכן היודע לעשות הטוב ולא יעשנו והיה בו חטא׃
Kiu do scias bonfari, kaj ne bonfaras, ĉe tiu estas peko.