Isaiah 19

משא מצרים הנה יהוה רכב על עב קל ובא מצרים ונעו אלילי מצרים מפניו ולבב מצרים ימס בקרבו׃
Profetaĵo pri Egiptujo: Jen la Eternulo veturos sur malpeza nubo kaj venos Egiptujon. Kaj ektremos antaŭ Li la idoloj de Egiptujo, kaj la koro de la Egiptoj senkuraĝiĝos interne de ili.
וסכסכתי מצרים במצרים ונלחמו איש באחיו ואיש ברעהו עיר בעיר ממלכה בממלכה׃
Kaj Mi tumultigos Egiptojn kontraŭ Egiptojn; kaj militos ĉiu kontraŭ sia frato kaj ĉiu kontraŭ sia amiko, urbo kontraŭ urbo, regno kontraŭ regno.
ונבקה רוח מצרים בקרבו ועצתו אבלע ודרשו אל האלילים ואל האטים ואל האבות ואל הידענים׃
Kaj malaperos la kuraĝo de la Egiptoj interne de ili, kaj Mi detruos iliajn intencojn; kaj ili demandos la idolojn kaj la sorĉistojn kaj la aŭguristojn kaj la antaŭdiristojn.
וסכרתי את מצרים ביד אדנים קשה ומלך עז ימשל בם נאם האדון יהוה צבאות׃
Kaj Mi transdonos la Egiptojn en la manon de kruela sinjoro, kaj senkompata reĝo regos super ili, diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot.
ונשתו מים מהים ונהר יחרב ויבש׃
Kaj sekforiĝos la akvo el la maro, kaj la rivero senakviĝos kaj sekiĝos.
והאזניחו נהרות דללו וחרבו יארי מצור קנה וסוף קמלו׃
Kaj senhaviĝos la riveroj, elĉerpiĝos kaj sekiĝos la kanaloj de Egiptujo, kano kaj junko velkos.
ערות על יאור על פי יאור וכל מזרע יאור ייבש נדף ואיננו׃
La herbejoj apudakvaj, super la akvo mem, kaj ĉio semita apud la akvo velkos, sekiĝos, kaj malaperos.
ואנו הדיגים ואבלו כל משליכי ביאור חכה ופרשי מכמרת על פני מים אמללו׃
Kaj malĝojos la fiŝkaptistoj, kaj ploros ĉiuj, kiuj ĵetas fiŝhokojn en la akvon, kaj la etendantoj de retoj surakvaj estos malfeliĉaj.
ובשו עבדי פשתים שריקות וארגים חורי׃
Kaj hontos la prilaboristoj de lino kombita kaj la teksistoj de blanka tolo.
והיו שתתיה מדכאים כל עשי שכר אגמי נפש׃
Kaj la pilastroj de la lando estos disbatitaj; ĉiuj dungatoj estos malgajaj.
אך אולים שרי צען חכמי יעצי פרעה עצה נבערה איך תאמרו אל פרעה בן חכמים אני בן מלכי קדם׃
Malsaĝaj estas la princoj de Coan; la saĝaj konsilistoj de Faraono fariĝis senkonsilaj. Kiel vi diros al Faraono: Mi estas filo de saĝuloj, ido de antikvaj reĝoj?
אים אפוא חכמיך ויגידו נא לך וידעו מה יעץ יהוה צבאות על מצרים׃
Kie do nun estas viaj saĝuloj? ili do diru al vi kaj sciigu, kion la Eternulo Cebaot decidis pri Egiptujo.
נואלו שרי צען נשאו שרי נף התעו את מצרים פנת שבטיה׃
Malsaĝiĝis la princoj de Coan, trompiĝis la princoj de Nof, erarigis Egiptujon, la fundamenton de siaj gentoj.
יהוה מסך בקרבה רוח עועים והתעו את מצרים בכל מעשהו כהתעות שכור בקיאו׃
La Eternulo verŝis en ilin spiriton de konfuzo; kaj ili erarigis Egiptujon en ĉiuj ĝiaj faroj, kiel ebriulo ŝanceliĝas vomante.
ולא יהיה למצרים מעשה אשר יעשה ראש וזנב כפה ואגמון׃
Kaj estos en Egiptujo nenia faro, kiun farus kapo aŭ vosto, branĉo aŭ kano.
ביום ההוא יהיה מצרים כנשים וחרד ופחד מפני תנופת יד יהוה צבאות אשר הוא מניף עליו׃
En tiu tempo Egiptujo estos kiel virinoj; ĝi tremos kaj timos antaŭ la moviĝo de la mano de la Eternulo Cebaot, kiun Li svingos super ĝi.
והיתה אדמת יהודה למצרים לחגא כל אשר יזכיר אתה אליו יפחד מפני עצת יהוה צבאות אשר הוא יועץ עליו׃
Kaj la lando de Jehuda fariĝos teruraĵo por la Egiptoj; ĉiu, kiu rememoros ĝin, ektimos, pro la decido de la Eternulo Cebaot, kiun Li decidis pri ili.
ביום ההוא יהיו חמש ערים בארץ מצרים מדברות שפת כנען ונשבעות ליהוה צבאות עיר ההרס יאמר לאחת׃
En tiu tempo estos en la lando Egipta kvin urboj, parolantaj la lingvon Kanaanan kaj ĵurantaj per la Eternulo Cebaot; unu havos la nomon Urbo de Detruo.
ביום ההוא יהיה מזבח ליהוה בתוך ארץ מצרים ומצבה אצל גבולה ליהוה׃
En tiu tempo estos altaro por la Eternulo meze de la lando Egipta, kaj monumento por la Eternulo apud ĝia limo;
והיה לאות ולעד ליהוה צבאות בארץ מצרים כי יצעקו אל יהוה מפני לחצים וישלח להם מושיע ורב והצילם׃
kaj ĝi estos signo kaj atesto pri la Eternulo Cebaot en la lando Egipta; ĉar ili krios al la Eternulo pro la premantoj, kaj Li sendos al ili savanton kaj potenculon, kiu savos ilin.
ונודע יהוה למצרים וידעו מצרים את יהוה ביום ההוא ועבדו זבח ומנחה ונדרו נדר ליהוה ושלמו׃
Kaj la Eternulo fariĝos konata al la Egiptoj; kaj la Egiptoj tiam ekkonos la Eternulon, kaj alportos buĉoferojn kaj farunoferojn, kaj faros sanktajn promesojn al la Eternulo kaj plenumos.
ונגף יהוה את מצרים נגף ורפוא ושבו עד יהוה ונעתר להם ורפאם׃
La Eternulo frapos la Egiptojn, frapos kaj resanigos; kaj ili returnos sin al la Eternulo, kaj Li aŭskultos ilian peton kaj resanigos ilin.
ביום ההוא תהיה מסלה ממצרים אשורה ובא אשור במצרים ומצרים באשור ועבדו מצרים את אשור׃
En tiu tempo estos vojo de Egiptujo al Asirio; kaj la Asirianoj venados en Egiptujon kaj la Egiptoj en Asirion, kaj la Egiptoj servados kune kun la Asirianoj.
ביום ההוא יהיה ישראל שלישיה למצרים ולאשור ברכה בקרב הארץ׃
En tiu tempo Izrael estos triope kun Egiptujo kaj Asirio; estos beno sur la tero.
אשר ברכו יהוה צבאות לאמר ברוך עמי מצרים ומעשה ידי אשור ונחלתי ישראל׃
La Eternulo Cebaot benos ilin, dirante: Benataj estu Mia popolo la Egiptoj, kaj Asirio, verko de Miaj manoj, kaj Mia heredaĵo Izrael.