Genesis 33

וישא יעקב עיניו וירא והנה עשו בא ועמו ארבע מאות איש ויחץ את הילדים על לאה ועל רחל ועל שתי השפחות׃
Jakob levis siajn okulojn, kaj vidis, ke jen venas Esav kaj kun li kvarcent homoj. Tiam li dividis la infanojn de Lea kaj de Raĥel kaj de la du sklavinoj.
וישם את השפחות ואת ילדיהן ראשנה ואת לאה וילדיה אחרנים ואת רחל ואת יוסף אחרנים׃
Kaj li starigis la sklavinojn kaj iliajn infanojn antaŭe, Lean kun ŝiaj infanoj poste, kaj Raĥelon kun Jozef en la fino.
והוא עבר לפניהם וישתחו ארצה שבע פעמים עד גשתו עד אחיו׃
Kaj li mem pasis preter ilin, kaj kliniĝis ĝis la tero sep fojojn, antaŭ ol li atingis sian fraton.
וירץ עשו לקראתו ויחבקהו ויפל על צוארו וישקהו ויבכו׃
Sed Esav kuris al li renkonte kaj ĉirkaŭprenis lin, kaj ĵetis sin sur lian kolon kaj kisis lin; kaj ili ploris.
וישא את עיניו וירא את הנשים ואת הילדים ויאמר מי אלה לך ויאמר הילדים אשר חנן אלהים את עבדך׃
Esav levis siajn okulojn kaj ekvidis la virinojn kaj la infanojn, kaj diris: Kiuj estas ĉe vi ĉi tiuj? Jakob respondis: La infanoj, kiujn Dio favore donis al via sklavo.
ותגשן השפחות הנה וילדיהן ותשתחוין׃
Tiam alproksimiĝis la sklavinoj, ili kaj iliaj infanoj, kaj profunde kliniĝis.
ותגש גם לאה וילדיה וישתחוו ואחר נגש יוסף ורחל וישתחוו׃
Poste alproksimiĝis ankaŭ Lea kaj ŝiaj infanoj kaj kliniĝis; fine alproksimiĝis Jozef kaj Raĥel kaj kliniĝis.
ויאמר מי לך כל המחנה הזה אשר פגשתי ויאמר למצא חן בעיני אדני׃
Tiam Esav diris: Kio estas tiu tuta taĉmento, kiun mi renkontis? Kaj Jakob respondis: Por akiri la favoron de mia sinjoro.
ויאמר עשו יש לי רב אחי יהי לך אשר לך׃
Sed Esav diris: Mi havas multe, mia frato; kio apartenas al vi, tio restu ĉe vi.
ויאמר יעקב אל נא אם נא מצאתי חן בעיניך ולקחת מנחתי מידי כי על כן ראיתי פניך כראת פני אלהים ותרצני׃
Kaj Jakob diris: Ho ne! se mi akiris vian favoron, prenu mian donacon el mia mano; ĉar mi vidis vian vizaĝon, kvazaŭ mi vidus la vizaĝon de Dio, kaj vi montriĝis favora al mi.
קח נא את ברכתי אשר הבאת לך כי חנני אלהים וכי יש לי כל ויפצר בו ויקח׃
Prenu mian benon, kiu estas alportita al vi; ĉar Dio favore donis al mi kaj mi havas ĉion. Kaj li insistis, kaj tiu prenis.
ויאמר נסעה ונלכה ואלכה לנגדך׃
Kaj Esav diris: Ni leviĝu kaj iru, kaj mi iros apud vi.
ויאמר אליו אדני ידע כי הילדים רכים והצאן והבקר עלות עלי ודפקום יום אחד ומתו כל הצאן׃
Sed Jakob diris al li: Mia sinjoro scias, ke la infanoj estas malfortaj, kaj la ŝafoj kaj bovoj ĉe mi estas tro junaj; se oni pelos ilin dum unu tago, la brutaro mortos.
יעבר נא אדני לפני עבדו ואני אתנהלה לאטי לרגל המלאכה אשר לפני ולרגל הילדים עד אשר אבא אל אדני שעירה׃
Mia sinjoro iru antaŭ sia sklavo, kaj mi kondukos malrapide, kiel iros la brutoj, kiuj estas antaŭ mi, kaj kiel iros la infanoj, ĝis mi venos al mia sinjoro en Seir.
ויאמר עשו אציגה נא עמך מן העם אשר אתי ויאמר למה זה אמצא חן בעיני אדני׃
Tiam Esav diris: Mi restigos ĉe vi iujn el la homoj, kiuj estas kun mi. Sed Jakob diris: Por kio? lasu min nur posedi la favoron de mia sinjoro.
וישב ביום ההוא עשו לדרכו שעירה׃
Kaj en tiu tago Esav returne foriris sian vojon al Seir.
ויעקב נסע סכתה ויבן לו בית ולמקנהו עשה סכת על כן קרא שם המקום סכות׃
Kaj Jakob ekiris al Sukot kaj konstruis al si domon, kaj por siaj brutoj li faris kabanojn; tial la loko ricevis la nomon Sukot.
ויבא יעקב שלם עיר שכם אשר בארץ כנען בבאו מפדן ארם ויחן את פני העיר׃
Veninte el Mezopotamio, Jakob alvenis bonstate en la urbo de Ŝeĥem, kiu estas en la lando Kanaana; kaj li starigis sian tendaron antaŭ la urbo.
ויקן את חלקת השדה אשר נטה שם אהלו מיד בני חמור אבי שכם במאה קשיטה׃
Kaj la kampoparton, sur kiu li starigis sian tendon, li aĉetis el la manoj de la filoj de Ĥamor, la patro de Ŝeĥem, por cent kesitoj.
ויצב שם מזבח ויקרא לו אל אלהי ישראל׃
Kaj li starigis tie altaron, kaj li nomis ĝin El, la Dio de Izrael.