Ezekiel 39

ואתה בן אדם הנבא על גוג ואמרת כה אמר אדני יהוה הנני אליך גוג נשיא ראש משך ותבל׃
Kaj vi, ho filo de homo, profetu pri Gog, kaj diru: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi iras kontraŭ vin, ho Gog, ĉefa princo de Meŝeĥ kaj Tubal.
ושבבתיך וששאתיך והעליתיך מירכתי צפון והבאותך על הרי ישראל׃
Kaj Mi vagigos vin, allogos vin, levos vin de la nordaj randoj, kaj venigos vin sur la montojn de Izrael.
והכיתי קשתך מיד שמאולך וחציך מיד ימינך אפיל׃
Kaj Mi elbatos vian pafarkon el via maldekstra mano, kaj Mi elfaligos viajn sagojn el via dekstra mano.
על הרי ישראל תפול אתה וכל אגפיך ועמים אשר אתך לעיט צפור כל כנף וחית השדה נתתיך לאכלה׃
Sur la montoj de Izrael vi falos, vi kaj ĉiuj viaj taĉmentoj, kaj la popoloj, kiuj estos kun vi; al ĉiaspecaj rabobirdoj kaj al la bestoj de la kampo Mi transdonos vin kiel manĝaĵon.
על פני השדה תפול כי אני דברתי נאם אדני יהוה׃
Sur la kampo vi falos; ĉar Mi tion decidis, diras la Sinjoro, la Eternulo.
ושלחתי אש במגוג ובישבי האיים לבטח וידעו כי אני יהוה׃
Kaj Mi sendos fajron sur Magogon kaj sur la eksterdanĝerajn loĝantojn de la insuloj; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
ואת שם קדשי אודיע בתוך עמי ישראל ולא אחל את שם קדשי עוד וידעו הגוים כי אני יהוה קדוש בישראל׃
Kaj Mian sanktan nomon Mi konatigos meze de Mia popolo Izrael, kaj Mi ne plu permesos malhonori Mian sanktan nomon; kaj la popoloj ekscios, ke Mi estas la Eternulo, la Sanktulo en Izrael.
הנה באה ונהיתה נאם אדני יהוה הוא היום אשר דברתי׃
Jen tio venos kaj plenumiĝos, diras la Sinjoro, la Eternulo; tio estos la tempo, pri kiu Mi parolis.
ויצאו ישבי ערי ישראל ובערו והשיקו בנשק ומגן וצנה בקשת ובחצים ובמקל יד וברמח ובערו בהם אש שבע שנים׃
Kaj eliros la loĝantoj de la urboj de Izrael, faros fajron, kaj bruligos la armilojn, la ŝildojn kaj kirasojn, la pafarkojn kaj sagojn, la ponardojn kaj lancojn; kaj ili bruligados per tio fajron en la daŭro de sep jaroj.
ולא ישאו עצים מן השדה ולא יחטבו מן היערים כי בנשק יבערו אש ושללו את שלליהם ובזזו את בזזיהם נאם אדני יהוה׃
Ili ne alportados lignon de la kampo, ne hakados el la arbaroj, sed per la armiloj ili farados fajron; ili prirabos siajn rabintojn, kaj prenos kaptaĵon de tiuj, kiuj prenis kaptaĵon de ili, diras la Sinjoro, la Eternulo.
והיה ביום ההוא אתן לגוג מקום שם קבר בישראל גי העברים קדמת הים וחסמת היא את העברים וקברו שם את גוג ואת כל המונה וקראו גיא המון גוג׃
En tiu tempo Mi donos al Gog tombolokon en Izrael, la valon, tra kiu oni iras orienten de la maro, kaj ĝi fortimigos la pasantojn, kaj tie oni enterigos Gogon kaj lian tutan homomulton, kaj oni nomos ĝin Valo de la Homomulto de Gog.
וקברום בית ישראל למען טהר את הארץ שבעה חדשים׃
Kaj la domo de Izrael enterigos ilin, por purigi la landon, en la daŭro de sep monatoj.
וקברו כל עם הארץ והיה להם לשם יום הכבדי נאם אדני יהוה׃
Kaj la enterigadon faros la tuta popolo de la lando; kaj glora estos por ili tiu tempo, kiam Mi montros Mian majeston, diras la Sinjoro, la Eternulo.
ואנשי תמיד יבדילו עברים בארץ מקברים את העברים את הנותרים על פני הארץ לטהרה מקצה שבעה חדשים יחקרו׃
Kaj ili destinos konstantajn homojn, kiuj irados tra la lando, kaj kune kun la trairantoj ili enterigados tiujn, kiuj restis sur la supraĵo de la tero, por purigi ĉi tiun; post paso de sep monatoj ili komencos la serĉadon.
ועברו העברים בארץ וראה עצם אדם ובנה אצלו ציון עד קברו אתו המקברים אל גיא המון גוג׃
Kaj kiam iu el la trairantoj de la lando vidos oston de homo, li starigos ĉe ĝi signon, ĝis la enterigantoj enterigos ĝin en la Valo de la Homomulto de Gog.
וגם שם עיר המונה וטהרו הארץ׃
Kaj eĉ la nomo de la urbo estos Homomulto. Kaj oni purigos la landon.
ואתה בן אדם כה אמר אדני יהוה אמר לצפור כל כנף ולכל חית השדה הקבצו ובאו האספו מסביב על זבחי אשר אני זבח לכם זבח גדול על הרי ישראל ואכלתם בשר ושתיתם דם׃
Kaj vi, ho filo de homo, tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Diru al la ĉiaspecaj birdoj kaj al ĉiuj bestoj de la kampo: Kolektiĝu kaj venu, kunvenu de ĉirkaŭe al la buĉado, kiun Mi faras por vi, al la granda buĉado sur la montoj de Izrael; kaj vi manĝos karnon kaj trinkos sangon.
בשר גבורים תאכלו ודם נשיאי הארץ תשתו אילים כרים ועתודים פרים מריאי בשן כלם׃
Karnon de fortuloj vi manĝos, kaj sangon de princoj de la tero vi trinkos, kiel de virŝafoj, ŝafidoj, kaproj, kaj bovoj, ĉiuj bone grasigitaj.
ואכלתם חלב לשבעה ושתיתם דם לשכרון מזבחי אשר זבחתי לכם׃
Kaj vi manĝos grasaĵon ĝissate, kaj vi trinkos sangon ĝisebrie de Mia buĉofero, kiun Mi buĉis por vi.
ושבעתם על שלחני סוס ורכב גבור וכל איש מלחמה נאם אדני יהוה׃
Kaj ĉe Mia tablo vi satiĝos de ĉevaloj kaj rajdantoj, de fortuloj kaj ĉiaspecaj militistoj, diras la Sinjoro, la Eternulo.
ונתתי את כבודי בגוים וראו כל הגוים את משפטי אשר עשיתי ואת ידי אשר שמתי בהם׃
Kaj Mi montros Mian majeston inter la nacioj, kaj ĉiuj nacioj vidos Mian juĝon, kiun Mi faris, kaj Mian manon, kiun Mi metis sur ilin.
וידעו בית ישראל כי אני יהוה אלהיהם מן היום ההוא והלאה׃
Kaj la domo de Izrael ekscios, ke Mi estas la Eternulo, ilia Dio, de tiu tempo kaj plue.
וידעו הגוים כי בעונם גלו בית ישראל על אשר מעלו בי ואסתר פני מהם ואתנם ביד צריהם ויפלו בחרב כלם׃
Kaj la nacioj ekscios, ke la domo de Izrael estis forkondukita en kaptitecon pro siaj malbonagoj; pro tio, ke ili perfidis Min, Mi kaŝis Mian vizaĝon antaŭ ili kaj transdonis ilin en la manojn de iliaj malamikoj, kaj ili ĉiuj falis de glavo.
כטמאתם וכפשעיהם עשיתי אתם ואסתר פני מהם׃
Konforme al ilia malpureco kaj al iliaj krimoj Mi agis kun ili, kaj Mi kaŝis antaŭ ili Mian vizaĝon.
לכן כה אמר אדני יהוה עתה אשיב את שבית יעקב ורחמתי כל בית ישראל וקנאתי לשם קדשי׃
Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Nun Mi revenigos la forkaptitojn de Jakob, Mi kompatos la tutan domon de Izrael, kaj Mi fervoros pri Mia sankta nomo.
ונשו את כלמתם ואת כל מעלם אשר מעלו בי בשבתם על אדמתם לבטח ואין מחריד׃
Kaj ili konscios sian malhonoron, kaj ĉiujn siajn perfidojn, kiujn ili faris kontraŭ Mi, kiam ili sidos sendanĝere sur sia tero kaj neniu ilin timigos;
בשובבי אותם מן העמים וקבצתי אתם מארצות איביהם ונקדשתי בם לעיני הגוים רבים׃
kiam Mi revenigos ilin el inter la popoloj kaj kolektos ilin el la landoj de iliaj malamikoj kaj montros sur ili Mian sanktecon antaŭ la okuloj de la multaj popoloj.
וידעו כי אני יהוה אלהיהם בהגלותי אתם אל הגוים וכנסתים על אדמתם ולא אותיר עוד מהם שם׃
Kaj ili ekscios, ke Mi, la Eternulo, estas ilia Dio, kiam, dispelinte ilin inter la naciojn, Mi rekolektos ilin en ilian landon kaj neniun plu restigos tie.
ולא אסתיר עוד פני מהם אשר שפכתי את רוחי על בית ישראל נאם אדני יהוה׃
Kaj Mi ne plu kaŝos Mian vizaĝon antaŭ ili, kiam Mi elverŝos Mian spiriton sur la domon de Izrael, diras la Sinjoro, la Eternulo.