Exodus 10

ויאמר יהוה אל משה בא אל פרעה כי אני הכבדתי את לבו ואת לב עבדיו למען שתי אתתי אלה בקרבו׃
Kaj la Eternulo diris al Moseo: Iru al Faraono, ĉar Mi obstinigis lian koron kaj la korojn de liaj servantoj, por ke Mi faru ĉi tiujn Miajn signojn inter ili;
ולמען תספר באזני בנך ובן בנך את אשר התעללתי במצרים ואת אתתי אשר שמתי בם וידעתם כי אני יהוה׃
kaj por ke vi rakontu al via filo kaj al via nepo, kion Mi plenumis sur la Egiptoj, kaj pri Miaj signoj, kiujn Mi faris inter ili; kaj por ke vi sciu, ke Mi estas la Eternulo.
ויבא משה ואהרן אל פרעה ויאמרו אליו כה אמר יהוה אלהי העברים עד מתי מאנת לענת מפני שלח עמי ויעבדני׃
Moseo kaj Aaron venis al Faraono, kaj diris al li: Tiel diris la Eternulo, Dio de la Hebreoj: Ĝis kiam vi rifuzos humiliĝi antaŭ Mi? forliberigu Mian popolon, ke ĝi faru al Mi servon.
כי אם מאן אתה לשלח את עמי הנני מביא מחר ארבה בגבלך׃
Ĉar se vi rifuzos forliberigi Mian popolon, jen Mi venigos morgaŭ akridojn en vian regionon;
וכסה את עין הארץ ולא יוכל לראת את הארץ ואכל את יתר הפלטה הנשארת לכם מן הברד ואכל את כל העץ הצמח לכם מן השדה׃
kaj ili kovros la supraĵon de la tero tiel, ke oni ne povos vidi la teron; kaj ili formanĝos ĉion, kio restis ĉe vi savita kontraŭ la hajlo, kaj ili ĉirkaŭmanĝos ĉiujn arbojn, kiuj kreskas ĉe vi sur la kampo;
ומלאו בתיך ובתי כל עבדיך ובתי כל מצרים אשר לא ראו אבתיך ואבות אבתיך מיום היותם על האדמה עד היום הזה ויפן ויצא מעם פרעה׃
kaj ili plenigos viajn domojn kaj la domojn de ĉiuj viaj servantoj kaj la domojn de ĉiuj Egiptoj tiel, kiel ne vidis viaj patroj kaj viaj prapatroj de post la tago, kiam ili aperis sur la tero ĝis la nuna tago. Kaj li turniĝis kaj eliris for de Faraono.
ויאמרו עבדי פרעה אליו עד מתי יהיה זה לנו למוקש שלח את האנשים ויעבדו את יהוה אלהיהם הטרם תדע כי אבדה מצרים׃
Tiam la servantoj de Faraono diris al li: Ĝis kiam tiu homo estos por ni suferilo? forliberigu tiujn homojn, por ke ili faru servon al la Eternulo, ilia Dio; ĉu vi ankoraŭ ne vidas, ke Egiptujo pereas?
ויושב את משה ואת אהרן אל פרעה ויאמר אלהם לכו עבדו את יהוה אלהיכם מי ומי ההלכים׃
Kaj oni revenigis denove Moseon kaj Aaronon al Faraono, kaj ĉi tiu diris al ili: Iru, faru servon al la Eternulo, via Dio; sed kiuj estas la irontoj?
ויאמר משה בנערינו ובזקנינו נלך בבנינו ובבנותנו בצאננו ובבקרנו נלך כי חג יהוה לנו׃
Tiam Moseo diris: Kun niaj junuloj kaj maljunuloj ni iros, kun niaj filoj kaj niaj filinoj, kun niaj ŝafoj kaj niaj bovoj ni iros, ĉar ni havas feston de la Eternulo.
ויאמר אלהם יהי כן יהוה עמכם כאשר אשלח אתכם ואת טפכם ראו כי רעה נגד פניכם׃
Kaj li diris al ili: Tiel la Eternulo estu kun vi, se mi forliberigos vin kaj viajn infanojn! ĉu vi ne havas ian malbonan intencon?
לא כן לכו נא הגברים ועבדו את יהוה כי אתה אתם מבקשים ויגרש אתם מאת פני פרעה׃
Ne; iru nur la viroj kaj faru servon al la Eternulo, ĉar tion vi petas. Kaj oni elpelis ilin for de Faraono.
ויאמר יהוה אל משה נטה ידך על ארץ מצרים בארבה ויעל על ארץ מצרים ויאכל את כל עשב הארץ את כל אשר השאיר הברד׃
Tiam la Eternulo diris al Moseo: Etendu vian manon super la landon Egiptan pro la akridoj, ke ili venu sur la landon Egiptan, kaj formanĝu ĉiujn herbojn de la tero, ĉion, kion restigis la hajlo.
ויט משה את מטהו על ארץ מצרים ויהוה נהג רוח קדים בארץ כל היום ההוא וכל הלילה הבקר היה ורוח הקדים נשא את הארבה׃
Kaj Moseo etendis sian bastonon super la landon Egiptan, kaj la Eternulo direktis orientan venton sur la landon dum tiu tuta tago kaj dum la tuta nokto. Kiam fariĝis mateno, la orienta vento alportis la akridojn.
ויעל הארבה על כל ארץ מצרים וינח בכל גבול מצרים כבד מאד לפניו לא היה כן ארבה כמהו ואחריו לא יהיה כן׃
Kaj la akridoj venis sur la tutan landon Egiptan kaj sidiĝis en la tuta Egipta regiono en tre granda amaso; antaŭ ili neniam estis akridaro simila al ili, kaj poste neniam estos tia.
ויכס את עין כל הארץ ותחשך הארץ ויאכל את כל עשב הארץ ואת כל פרי העץ אשר הותיר הברד ולא נותר כל ירק בעץ ובעשב השדה בכל ארץ מצרים׃
Kaj ili kovris la tutan supraĵon de la tero, kaj la tero fariĝis malluma; kaj ili formanĝis la tutan herbon de la kampo, kaj ĉiujn arbajn fruktojn, kiujn restigis la hajlo; kaj restis nenia verdaĵo sur la arboj aŭ inter la herboj de la kampo en la tuta lando Egipta.
וימהר פרעה לקרא למשה ולאהרן ויאמר חטאתי ליהוה אלהיכם ולכם׃
Tiam Faraono rapide alvokis Moseon kaj Aaronon, kaj diris: Mi pekis antaŭ la Eternulo, via Dio, kaj antaŭ vi.
ועתה שא נא חטאתי אך הפעם והעתירו ליהוה אלהיכם ויסר מעלי רק את המות הזה׃
Sed nun pardonu mian pekon nur ĉi tiun fojon, kaj preĝu al la Eternulo, via Dio, ke Li forigu de mi nur ĉi tiun morton.
ויצא מעם פרעה ויעתר אל יהוה׃
Kaj li eliris for de Faraono kaj preĝis al la Eternulo.
ויהפך יהוה רוח ים חזק מאד וישא את הארבה ויתקעהו ימה סוף לא נשאר ארבה אחד בכל גבול מצרים׃
Kaj la Eternulo venigis de la kontraŭa flanko venton okcidentan tre fortan, kaj ĝi levis la akridojn kaj ĵetis ilin en la Ruĝan Maron; ne restis eĉ unu akrido en la tuta Egipta regiono.
ויחזק יהוה את לב פרעה ולא שלח את בני ישראל׃
Sed la Eternulo obstinigis la koron de Faraono, kaj li ne forliberigis la Izraelidojn.
ויאמר יהוה אל משה נטה ידך על השמים ויהי חשך על ארץ מצרים וימש חשך׃
Tiam la Eternulo diris al Moseo: Etendu vian manon al la ĉielo, kaj fariĝos mallumo en la lando Egipta, palpebla mallumo.
ויט משה את ידו על השמים ויהי חשך אפלה בכל ארץ מצרים שלשת ימים׃
Kaj Moseo etendis sian manon al la ĉielo, kaj fariĝis densa mallumo en la tuta lando Egipta dum tri tagoj.
לא ראו איש את אחיו ולא קמו איש מתחתיו שלשת ימים ולכל בני ישראל היה אור במושבתם׃
Oni ne vidis unu alian, kaj neniu leviĝis de sia loko dum tri tagoj; sed ĉiuj Izraelidoj havis lumon en siaj loĝejoj.
ויקרא פרעה אל משה ויאמר לכו עבדו את יהוה רק צאנכם ובקרכם יצג גם טפכם ילך עמכם׃
Tiam Faraono alvokis Moseon, kaj diris: Iru, faru servon al la Eternulo; nur viaj ŝafoj kaj viaj bovoj restu; ankaŭ viaj infanoj iru kun vi.
ויאמר משה גם אתה תתן בידנו זבחים ועלות ועשינו ליהוה אלהינו׃
Sed Moseo diris: Vi devas ankaŭ doni en niajn manojn oferojn kaj bruloferojn, kiujn ni alportos al la Eternulo, nia Dio.
וגם מקננו ילך עמנו לא תשאר פרסה כי ממנו נקח לעבד את יהוה אלהינו ואנחנו לא נדע מה נעבד את יהוה עד באנו שמה׃
Ankaŭ niaj brutoj iros kun ni, ne restos eĉ unu hufo; ĉar el ili ni prenos, por fari servon al la Eternulo, nia Dio; kaj ni ne scias, per kio ni devas servi al la Eternulo, ĝis ni venos tien.
ויחזק יהוה את לב פרעה ולא אבה לשלחם׃
Kaj la Eternulo obstinigis la koron de Faraono, kaj li ne volis forliberigi ilin.
ויאמר לו פרעה לך מעלי השמר לך אל תסף ראות פני כי ביום ראתך פני תמות׃
Kaj Faraono diris al li: Iru for de mi! gardu vin, ke vi ne venu plu antaŭ mian vizaĝon; ĉar en la tago, en kiu vi venos antaŭ mian vizaĝon, vi mortos.
ויאמר משה כן דברת לא אסף עוד ראות פניך׃
Tiam Moseo diris: Tiel vi diris; mi ne venos do plu antaŭ vian vizaĝon.