ויתן להם אביהם מתנות רבות לכסף ולזהב ולמגדנות עם ערי מצרות ביהודה ואת הממלכה נתן ליהורם כי הוא הבכור׃
Ilia patro donis al ili multe da donacoj, arĝenton, oron, multekostaĵojn, kaj fortikigitajn urbojn en Judujo; sed la regnon li donis al Jehoram, ĉar li estis la unuenaskito.
ויקם יהורם על ממלכת אביו ויתחזק ויהרג את כל אחיו בחרב וגם משרי ישראל׃
Kiam Jehoram estriĝis super la regno de sia patro kaj fortiĝis, li mortigis per glavo ĉiujn siajn fratojn kaj ankaŭ kelkajn el la eminentuloj de Izrael.
וילך בדרך מלכי ישראל כאשר עשו בית אחאב כי בת אחאב היתה לו אשה ויעש הרע בעיני יהוה׃
Li iradis laŭ la vojo de la reĝoj de Izrael, kiel faris la domo de Aĥab, ĉar filino de Aĥab estis lia edzino, kaj li faradis malbonon antaŭ la Eternulo.
ולא אבה יהוה להשחית את בית דויד למען הברית אשר כרת לדויד וכאשר אמר לתת לו ניר ולבניו כל הימים׃
Tamen la Eternulo ne volis pereigi la domon de David, pro la interligo, kiun Li faris kun David, kaj ĉar Li promesis doni lumilon al li kaj al liaj filoj por ĉiam.
ויעבר יהורם עם שריו וכל הרכב עמו ויהי קם לילה ויך את אדום הסובב אליו ואת שרי הרכב׃
Tiam Jehoram kun siaj militestroj kaj kun ĉiuj siaj ĉaroj eliris; kaj li leviĝis nokte, kaj venkobatis la Edomidojn, kiuj estis ĉirkaŭ li, kaj la ĉarestrojn.
ויפשע אדום מתחת יד יהודה עד היום הזה אז תפשע לבנה בעת ההיא מתחת ידו כי עזב את יהוה אלהי אבתיו׃
Tamen la Edomidoj restis defalintaj de Judujo ĝis la nuna tago. En la sama tempo ankaŭ Libna defalis de li, ĉar li forlasis la Eternulon, Dion de liaj patroj.
ויבא אליו מכתב מאליהו הנביא לאמר כה אמר יהוה אלהי דויד אביך תחת אשר לא הלכת בדרכי יהושפט אביך ובדרכי אסא מלך יהודה׃
Kaj venis al li letero de la profeto Elija, en kiu estis skribite: Tiele diras la Eternulo, Dio de via patro David: Pro tio, ke vi ne iradis laŭ la vojoj de via patro Jehoŝafat, kaj laŭ la vojoj de Asa, reĝo de Judujo,
ותלך בדרך מלכי ישראל ותזנה את יהודה ואת ישבי ירושלם כהזנות בית אחאב וגם את אחיך בית אביך הטובים ממך הרגת׃
sed vi iradis laŭ la vojo de la reĝoj de Izrael, kaj malĉastigis Judujon kaj la loĝantojn de Jerusalem, kiel malĉastigis la domo de Aĥab, kaj eĉ viajn fratojn, la domon de via patro, kiuj estis pli bonaj ol vi, vi mortigis:
ויעלו ביהודה ויבקעוה וישבו את כל הרכוש הנמצא לבית המלך וגם בניו ונשיו ולא נשאר לו בן כי אם יהואחז קטן בניו׃
kaj ili iris kontraŭ Judujon kaj penetris en ĝin, kaj forprenis la tutan havaĵon, kiu troviĝis en la reĝa domo, ankaŭ liajn filojn kaj liajn edzinojn; kaj restis ĉe li neniu filo, krom lia plej juna filo Jehoaĥaz.
ויהי לימים מימים וכעת צאת הקץ לימים שנים יצאו מעיו עם חליו וימת בתחלאים רעים ולא עשו לו עמו שרפה כשרפת אבתיו׃
Kaj tio daŭris de tago al tago; kaj kiam finiĝis du jaroj, liaj internaĵoj eliris de li kune kun lia malsano, kaj li mortis en grandaj doloroj; kaj lia popolo ne faris al li brulon, kiel la bruloj por liaj patroj.
בן שלשים ושתים היה במלכו ושמונה שנים מלך בירושלם וילך בלא חמדה ויקברהו בעיר דויד ולא בקברות המלכים׃
La aĝon de tridek du jaroj li havis, kiam li fariĝis reĝo, kaj ok jarojn li reĝis en Jerusalem; li foriris ne estimata, kaj oni enterigis lin en la urbo de David, sed ne en la tomboj de la reĝoj.