Romans 13

Ĉiu animo submetiĝu al la superaj aŭtoritatoj, ĉar ne ekzistas aŭtoritato, krom de Dio; kaj tiuj, kiuj ekzistas, estas starigitaj de Dio.
כל נפש תכנע לגדלת הרשיות כי אין רשות כי אם מאת האלהים והרשיות הנמצאות על יד אלהים נתמנו׃
Tiu do, kiu kontraŭstaras al aŭtoritato, rezistas al la ordono de Dio; kaj tiuj, kiuj rezistas, ricevos juĝon.
לכן כל המתקומם לרשות מרד הוא בצווי האלהים והמרדים ישאו את דינם׃
Ĉar regantoj estas teruraĵo ne al la bona agado, sed al la malbona. Ĉu vi volas ne timi aŭtoritatulon? faru bonon, kaj vi havos de li laŭdon;
כי השליטים אינם לפחד למעשים הטובים כי אם להרעים ועל כן אם רצונך שלא תירא מן הרשות עשה הטוב והיה לך שבח ממנה׃
ĉar li estas servanto de Dio al vi por bono. Sed timu, se vi faras malbonon; ĉar ne vane li portas la glavon, ĉar li estas servanto de Dio, venĝanto por kolero kontraŭ tiu, kiu faras malbonon.
כי משמשת אלהים היא לטוב לך אך אם הרע תעשה ירא כי לא לחנם חגרת חרב היא כי משמשת אלהים היא נקמת בקצף מכל עשה הרע׃
Sekve estas necese submetiĝi, ne nur pro la kolero, sed ankaŭ pro konscienco.
על כן עלינו להכנע לא לבד בעבור הקצף כי גם בעבור דעת חובתנו׃
Ĉar pro tio vi ankaŭ pagas tributon, ĉar ili estas servantoj de Dio, klopodantaj por ĉi tio mem.
כי לזאת אף משלמים אתם את המס כי משרתי אלהים המה השקדים על זאת׃
Redonu ŝuldon al ĉiuj: tributon, al kiu tributo estas ŝuldata; imposton, al kiu imposto; timon, al kiu timo; honoron, al kiu honoro.
לכן תנו לכל איש כחובתכם המס לאשר לו המס המכס לאשר לו המכס והמורא לאשר לו המורא והכבוד לאשר לו הכבוד׃
Al neniu ŝuldu ion, krom la reciproka amo; ĉar amante sian proksimulon, oni plenumis la ceteran leĝon.
ואל תהיו חיבים לאיש דבר זולתי אהבת איש את רעהו כי האהב את חברו קים את התורה׃
Ĉar tio: Ne adultu, Ne mortigu, Ne ŝtelu, Ne deziru, kaj ĉiu alia ordono, estas resumitaj en la jena parolo: Amu vian proksimulon kiel vin mem.
כי מצות לא תנאף לא תרצח לא תגנב לא תענה עד שקר לא תחמד ועוד כאלה כלולות הנה במאמר הזה ואהבת לרעך כמוך׃
Amo ne faras malbonon al proksimulo; amo do estas la plenumado de la leĝo.
האהבה לא תרע לרע על כן האהבה קיום התורה כלה׃
Kaj tion faru, sciante la ĝustan tempon, ke nun estas la horo por leviĝo el dormo; ĉar nun nia savo estas pli proksima, ol kiam ni ekkredis.
וכזאת עשו מדעתכם את הזמן כי כבר הגיעה השעה להקיץ מן השנה כי ישועתנו קרובה עתה מהיום אשר באנו להאמין׃
La nokto jam finiĝas, kaj la tago alproksimiĝas; ni demetu do la farojn de mallumo kaj surmetu la armilojn de lumo.
הלילה חלף והיום קרב לכן נסירה נא את מעשי החשך ונלבשה את כלי נשק האור׃
Ni iradu dece, kiel en la tago, ne en diboĉado kaj drinkado, nek en volupto kaj senbrideco, nek en malpaco kaj ĵaluzo.
וכמו ביום נתהלכה בצניעות לא בזוללות ובשכרון ולא בבעילות ועשות זמה ולא במריבה וקנאה׃
Sed surmetu la Sinjoron Jesuo Kristo, kaj ne sekvu la intencojn de la karno al voluptoj.
כי אם לבשו את האדון ישוע המשיח ודאגו לבשרכם אך לא להגביר התאות׃