Psalms 11

Ĉe la Eternulo mi rifuĝas. Kial vi diras al mia animo: Flugu kiel birdo sur vian monton?
למנצח לדוד ביהוה חסיתי איך תאמרו לנפשי נודו הרכם צפור׃
Ĉar jen la malbonuloj streĉis pafarkon, Almetis sagon sian al la tendeno, Por pafi kaŝe kontraŭ la honestajn korojn.
כי הנה הרשעים ידרכון קשת כוננו חצם על יתר לירות במו אפל לישרי לב׃
Kiam la fundamentoj estas detruitaj, Kion povas fari la justulo?
כי השתות יהרסון צדיק מה פעל׃
La Eternulo estas en Sia sankta templo; La trono de la Eternulo estas en la ĉielo; Liaj okuloj vidas, Liaj palpebroj esploras la homidojn.
יהוה בהיכל קדשו יהוה בשמים כסאו עיניו יחזו עפעפיו יבחנו בני אדם׃
La Eternulo elprovas justulon; Sed malpiulon kaj perfortemulon Lia animo malamas.
יהוה צדיק יבחן ורשע ואהב חמס שנאה נפשו׃
Sur la malpiulojn Li pluvigos brulantajn karbojn, fajron kaj sulfuron; Brula vento estos kaliko, destinita por ili.
ימטר על רשעים פחים אש וגפרית ורוח זלעפות מנת כוסם׃
Ĉar la Eternulo estas justa, Li amas justecon; La piulo vidos Lian vizaĝon.
כי צדיק יהוה צדקות אהב ישר יחזו פנימו׃