Jeremiah 13

Tiele diris al mi la Eternulo: Iru, aĉetu al vi tolan zonon kaj metu ĝin sur viajn lumbojn, sed en akvon ĝin ne metu.
כה אמר יהוה אלי הלוך וקנית לך אזור פשתים ושמתו על מתניך ובמים לא תבאהו׃
Kaj mi aĉetis la zonon konforme al la vorto de la Eternulo kaj metis ĝin sur miajn lumbojn.
ואקנה את האזור כדבר יהוה ואשם על מתני׃
Kaj duafoje aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante:
ויהי דבר יהוה אלי שנית לאמר׃
Prenu la zonon, kiun vi aĉetis, kiu estas sur viaj lumboj, leviĝu kaj iru al Eŭfrato, kaj kaŝu ĝin tie en fendo de roko.
קח את האזור אשר קנית אשר על מתניך וקום לך פרתה וטמנהו שם בנקיק הסלע׃
Kaj mi iris kaj kaŝis ĝin apud Eŭfrato, kiel la Eternulo al mi ordonis.
ואלך ואטמנהו בפרת כאשר צוה יהוה אותי׃
Post longa tempo la Eternulo diris al mi: Leviĝu, iru al Eŭfrato, kaj prenu de tie la zonon, pri kiu Mi ordonis al vi, ke vi kaŝu ĝin tie.
ויהי מקץ ימים רבים ויאמר יהוה אלי קום לך פרתה וקח משם את האזור אשר צויתיך לטמנו שם׃
Kaj mi iris al Eŭfrato, elfosis kaj prenis la zonon el la loko, kie mi ĝin kaŝis; kaj jen montriĝis, ke la zono tute putriĝis kaj jam por nenio taŭgas.
ואלך פרתה ואחפר ואקח את האזור מן המקום אשר טמנתיו שמה והנה נשחת האזור לא יצלח לכל׃
Kaj aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante:
ויהי דבר יהוה אלי לאמר׃
Tiele diras la Eternulo: Tiele Mi putrigos la fieron de Jehuda kaj la grandan fieron de Jerusalem.
כה אמר יהוה ככה אשחית את גאון יהודה ואת גאון ירושלם הרב׃
Tiu malbona popolo, kiu ne volas obei Miajn vortojn, kiu sekvas la obstinecon de sia koro, kaj sekvas aliajn diojn, servante al ili kaj adorkliniĝante al ili, fariĝos kiel ĉi tiu zono, kiu jam taŭgas por nenio.
העם הזה הרע המאנים לשמוע את דברי ההלכים בשררות לבם וילכו אחרי אלהים אחרים לעבדם ולהשתחות להם ויהי כאזור הזה אשר לא יצלח לכל׃
Kiel zono estas alligata al la lumboj de homo, tiel Mi alligis al Mi la tutan domon de Izrael kaj la tutan domon de Jehuda, diras la Eternulo, por ke ili estu Mia popolo, Mia nomo, gloro, kaj ornamo; sed ili ne obeis.
כי כאשר ידבק האזור אל מתני איש כן הדבקתי אלי את כל בית ישראל ואת כל בית יהודה נאם יהוה להיות לי לעם ולשם ולתהלה ולתפארת ולא שמעו׃
Kaj diru al ili ĉi tion: Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael: Ĉiu vinkruĉo estos plenigata de vino. Ili diros al vi: Ĉu ni ne scias, ke ĉiu vinkruĉo estos plenigata de vino?
ואמרת אליהם את הדבר הזה כה אמר יהוה אלהי ישראל כל נבל ימלא יין ואמרו אליך הידע לא נדע כי כל נבל ימלא יין׃
Sed vi diru al ili: Tiele diras la Eternulo: Jen Mi plenigos ĝis ebrieco ĉiujn loĝantojn de ĉi tiu lando, la reĝojn, kiuj sidas sur la trono de David, la pastrojn, la profetojn, kaj ĉiujn loĝantojn de Jerusalem;
ואמרת אליהם כה אמר יהוה הנני ממלא את כל ישבי הארץ הזאת ואת המלכים הישבים לדוד על כסאו ואת הכהנים ואת הנביאים ואת כל ישבי ירושלם שכרון׃
kaj Mi interfrapigos ilin reciproke, la patrojn kaj la filojn kune, diras la Eternulo, Mi ne kompatos, ne preterlasos, ne indulgos, ekstermante ilin.
ונפצתים איש אל אחיו והאבות והבנים יחדו נאם יהוה לא אחמול ולא אחוס ולא ארחם מהשחיתם׃
Aŭskultu kaj atentu; ne tenu vin alte, ĉar la Eternulo parolas.
שמעו והאזינו אל תגבהו כי יהוה דבר׃
Donu honoron al la Eternulo, via Dio, antaŭ ol Li venigos mallumon, kaj antaŭ ol viaj piedoj falpuŝiĝos sur la mallumaj montoj; tiam vi atendos lumon, sed Li donos anstataŭ ĝi ombron de morto, densan nebulon.
תנו ליהוה אלהיכם כבוד בטרם יחשך ובטרם יתנגפו רגליכם על הרי נשף וקויתם לאור ושמה לצלמות ישית לערפל׃
Se vi ne aŭskultos, tiam mia animo kaŝe ploros pro via fiero, ĝi ploros maldolĉe, kaj el miaj okuloj fluegos larmoj, ĉar kaptita estos la paŝtataro de la Eternulo.
ואם לא תשמעוה במסתרים תבכה נפשי מפני גוה ודמע תדמע ותרד עיני דמעה כי נשבה עדר יהוה׃
Diru al la reĝo kaj al la reĝino: Sidiĝu pli malalte, ĉar la krono de via majesto defalis de via kapo.
אמר למלך ולגבירה השפילו שבו כי ירד מראשותיכם עטרת תפארתכם׃
La sudaj urboj estas fermitaj, kaj neniu ilin malfermos; la tuta Judujo estas forkondukita en kaptitecon, ĝi tuta estas forkondukita.
ערי הנגב סגרו ואין פתח הגלת יהודה כלה הגלת שלומים׃
Levu viajn okulojn, kaj rigardu tiujn, kiuj venas de nordo. Kie estas la paŝtataro, kiu estas komisiita al vi, via bela ŝafaro?
שאי עיניכם וראי הבאים מצפון איה העדר נתן לך צאן תפארתך׃
Kion vi diros, kiam Li punvizitos vin? vi lernigis ja ilin esti kontraŭ vi, esti ĉefoj kaj ordonantoj. Ĉu ne atakos vin doloroj kiel naskantan virinon?
מה תאמרי כי יפקד עליך ואת למדת אתם עליך אלפים לראש הלוא חבלים יאחזוך כמו אשת לדה׃
Eble vi diros en via koro: Pro kio trafis min ĉi tio? Pro la multo de viaj malbonagoj estas levitaj la randoj de viaj vestoj kaj malhonoritaj viaj kalkanoj.
וכי תאמרי בלבבך מדוע קראני אלה ברב עונך נגלו שוליך נחמסו עקביך׃
Ĉu negro povas ŝanĝi sian haŭton aŭ leopardo siajn makulojn? tiel ankaŭ vi, ĉu vi povas fari bonon, alkutimiĝinte al malbono?
היהפך כושי עורו ונמר חברברתיו גם אתם תוכלו להיטיב למדי הרע׃
Tial Mi disblovos ilin kiel pajlopecetojn, kiujn dispelas la vento el la dezerto.
ואפיצם כקש עובר לרוח מדבר׃
Tio estos via sorto, via parto, destinita de Mi, diras la Eternulo, pro tio, ke vi forgesis Min kaj fidis malveraĵon.
זה גורלך מנת מדיך מאתי נאם יהוה אשר שכחת אותי ותבטחי בשקר׃
Kaj Mi levos la randojn de viaj vestoj ĝis via vizaĝo, kaj montriĝos via hontindaĵo,
וגם אני חשפתי שוליך על פניך ונראה קלונך׃
via adulto, via voluptegeco, viaj malĉastaj pensoj. Sur la montetoj de la kampo Mi vidis viajn abomenindaĵojn. Ve al vi, ho Jerusalem! ĉu vi ne puriĝos? kiam do fine?
נאפיך ומצהלותיך זמת זנותך על גבעות בשדה ראיתי שקוציך אוי לך ירושלם לא תטהרי אחרי מתי עד׃