Ezekiel 24

Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo en la naŭa jaro, en la deka monato, en la deka tago de la monato, dirante:
第九年十月初十日,耶和华的话又临到我说:
Ho filo de homo! enskribu al vi la nomon de ĉi tiu tago, ĝuste de ĉi tiu tago; la reĝo de Babel atingis Jerusalemon ĝuste en ĉi tiu tago.
「人子啊,今日正是巴比伦王就近耶路撒冷的日子,你要将这日记下,
Kaj prezentu parabolon al la domo malobeema, kaj diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Starigu kaldronon, starigu, kaj verŝu en ĝin akvon.
要向这悖逆之家设比喻说,主耶和华如此说:将锅放在火上,放好了,就倒水在其中;
Enkolektu en ĝin ĝiajn pecojn, ĉiujn bonajn pecojn, la lumbojn kaj ŝultrojn; per plej bonaj ostoj plenigu ĝin.
将肉块,就是一切肥美的肉块、腿,和肩都聚在其中,拿美好的骨头把锅装满;
Prenu plej bonan ŝafaĵon, metu suben vicon da ostoj; boligu bone, ke ankaŭ la ostoj kuiriĝu en ĝi.
取羊群中最好的,将柴堆在锅下,使锅开滚,好把骨头煮在其中。
Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ve al la sangavida urbo, al la kaldrono, kies sedimento restas en ĝi kaj kies sedimento ne eliras el ĝi! pecon post peco elĵetu el ĝi, ne elektu lote.
「主耶和华如此说:祸哉!这流人血的城,就是长锈的锅。其中的锈未曾除掉,须要将肉块从其中一一取出来,不必为它拈阄。
Ĉar ĝia sango estas en ĝi; sur nudan rokon ĝi verŝis ĝin, ne verŝis ĝin sur la teron, kie polvo povus ĝin kovri.
城中所流的血倒在净光的磐石上,不倒在地上,用土掩盖。
Por venigi sur ĝin Mian koleron, por fari venĝon, Mi verŝos ĝian sangon sur nudan rokon, por ke ĝi ne estu kovrita.
这城中所流的血倒在净光的磐石上,不得掩盖,乃是出于我,为要发忿怒施行报应。
Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ve al la sangavida urbo! Mi ankaŭ aranĝos grandan brulolignaron.
所以主耶和华如此说:祸哉!这流人血的城,我也必大堆火柴,
Multigu la lignon, ekbruligu la fajron, plenkuiru la viandon, bone spicu, ke eĉ la ostoj brulu.
添上木柴,使火著旺,将肉煮烂,把汤熬浓,使骨头烤焦;
Kaj starigu la malplenan kaldronon sur ĝiaj karboj, por ke ĝi fariĝu varmega, por ke ĝia kupro brulruĝiĝu kaj ĝia malpuraĵo en ĝi fandiĝu kaj ĝia sedimento malaperu.
把锅倒空坐在炭火上,使锅烧热,使铜烧红,镕化其中的污秽,除净其上的锈。
Sed obstina estas la sedimento, ne eliras el ĝi; multe estas da sedimento, eĉ en la fajro restas ĝia sedimento.
这锅劳碌疲乏,所长的大锈仍未除掉;这锈就是用火也不能除掉。
En via malpuraĵo estas malvirtaĵo; kiel ajn Mi penis purigi vin, vi tamen ne puriĝis de via malpuraĵo; ankaŭ vi ne plu puriĝos, ĝis Mi kvietigos sur vi Mian koleron.
在你污秽中有淫行,我洁净你,你却不洁净。你的污秽再不能洁净,直等我向你发的忿怒止息。
Mi, la Eternulo, parolis, kaj tio venos, kaj Mi tion plenumos; Mi ne prokrastos, ne indulgos, ne kompatos; laŭ via konduto kaj laŭ viaj agoj Mi juĝos vin, diras la Sinjoro, la Eternulo.
我─耶和华说过的必定成就,必照话而行,必不返回,必不顾惜,也不后悔。人必照你的举动行为审判你。这是主耶和华说的。」
Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
耶和华的话又临到我说:
Ho filo de homo! jen per plago Mi forprenos de vi tion, kio estas plej kara por viaj okuloj; sed vi ne plendu, kaj ne ploru, kaj ne elfluigu larmojn.
「人子啊,我要将你眼目所喜爱的忽然取去,你却不可悲哀哭泣,也不可流泪,
Ĝemu mallaŭte; funebran ceremonion ne faru, sed vian kapornamon metu sur vin, kaj viajn ŝuojn metu sur viajn piedojn, ne kovru vian buŝon, kaj ne manĝu panon de funebrantoj.
只可叹息,不可出声,不可办理丧事;头上仍勒裹头巾,脚上仍穿鞋,不可蒙著嘴唇,也不可吃吊丧的食物。」
Mi parolis al la popolo matene, kaj vespere mortis mia edzino; kaj en la sekvanta tago mi agis tiel, kiel estis ordonite al mi.
于是我将这事早晨告诉百姓,晚上我的妻就死了。次日早晨我便遵命而行。
Kaj la popolo diris al mi: Ĉu vi ne diros al ni, kion signifas por ni tio, kion vi faras?
百姓问我说:「你这样行与我们有什么关系,你不告诉我们么﹖」
Kaj mi diris al ili: Aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
我回答他们:「耶和华的话临到我说:
Diru al la domo de Izrael: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi malsanktigos Mian sanktejon, la forton de via gloro, la ĝuon de viaj okuloj, kaj la ĉarmaĵon de via animo; kaj viaj filoj kaj viaj filinoj, kiujn vi forlasis, falos de glavo.
『你告诉以色列家,主耶和华如此说:我必使我的圣所,就是你们势力所夸耀、眼里所喜爱、心中所爱惜的被亵渎,并且你们所遗留的儿女必倒在刀下。
Kaj vi agos, kiel mi agis: vian buŝon vi ne kovros, kaj panon de funebrantoj vi ne manĝos.
那时,你们必行我仆人所行的,不蒙著嘴唇,也不吃吊丧的食物。
Kaj via kapornamo estos sur via kapo, kaj viaj ŝuoj estos sur viaj piedoj; vi ne funebros kaj ne ploros, sed vi konsumiĝados pro viaj malbonagoj kaj ĝemados unu al alia.
你们仍要头上勒裹头巾,脚上穿鞋;不可悲哀哭泣。你们必因自己的罪孽相对叹息,渐渐消灭。
Kaj Jeĥezkel estos por vi antaŭsigno: ĉion, kion li faris, vi ankaŭ faros; kiam tio venos, vi ekscios, ke Mi estas la Sinjoro, la Eternulo.
以西结必这样为你们作预兆;凡他所行的,你们也必照样行。那事来到,你们就知道我是主耶和华。
Kaj koncerne vin, ho filo de homo: en la tago, kiam Mi forprenos de ili ilian forton, la ĝojon de ilia beleco, la ĝuon de iliaj okuloj, la ĉarmaĵon de ilia animo, iliajn filojn kaj iliajn filinojn —
「人子啊,我除掉他们所倚靠、所欢喜的荣耀,并眼中所喜爱、心里所重看的儿女。
en tiu tago venos al vi forsaviĝinto, por transdoni sciigon al viaj oreloj;
那日逃脱的人岂不来到你这里,使你耳闻这事吗﹖
en tiu tago malfermiĝos via buŝo antaŭ la forsaviĝinto, kaj vi ekparolos, kaj vi ne plu silentos, kaj vi estos antaŭsigno por ili; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
你必向逃脱的人开口说话,不再哑口。你必这样为他们作预兆,他们就知道我是耶和华。」