II Corinthians 4

Pro tio, ke ni havas ĉi tiun administradon, kiel ni ricevis kompaton, ni ne senkuraĝiĝas;
我们既然蒙怜悯,受了这职分,就不丧胆,
sed ni formetis la kaŝitajn aferojn de honto, ne irante kun ruzeco kaj ne falsante la vorton de Dio, sed per elmontro de la vero rekomendante nin al ĉies konscienco antaŭ Dio.
乃将那些暗昧可耻的事弃绝了;不行诡诈,不谬讲 神的道理,只将真理表明出来,好在 神面前把自己荐与各人的良心。
Sed se nia evangelio eble estas vualita, ĝi estas vualita rilate al tiuj, kiuj pereas;
如果我们的福音蒙蔽,就是蒙蔽在灭亡的人身上。
en kiuj la dio de ĉi tiu mondo blindigis la animojn de la nekredantoj, por ke la lumo de la evangelio de la gloro de Kristo, kiu estas la bildo de Dio, ne brilu sur ilin.
此等不信之人被这世界的神弄瞎了心眼,不叫基督荣耀福音的光照著他们。基督本是 神的像。
Ĉar ni predikadas ne nin mem, sed Kriston Jesuon kiel Sinjoron, kaj nin mem kiel viajn servistojn pro Jesuo.
我们原不是传自己,乃是传基督耶稣为主,并且自己因耶稣作你们的仆人。
Ĉar Dio, kiu diris: El mallumo lumo brilos, Tiu brilis en niaj koroj, por doni lumon de la scio de la gloro de Dio en la vizaĝo de Jesuo Kristo.
那吩咐光从黑暗里照出来的 神,已经照在我们心里,叫我们得知 神荣耀的光显在耶稣基督的面上。
Sed ni havas ĉi tiun trezoron en argilaj vazoj, por ke la treega grandeco de la potenco estu de Dio, kaj ne de ni mem;
我们有这宝贝放在瓦器里,要显明这莫大的能力是出于 神,不是出于我们。
ni estas premegataj ĉe ĉiu flanko, tamen ne enanguligitaj; embarasataj, sed ne konsternataj;
我们四面受敌,却不被困住;心里作难,却不至失望;
persekutataj, sed ne forlasataj; faligataj, sed ne detruataj;
遭逼迫,却不被丢弃;打倒了,却不至死亡。
ĉiam portante en la korpo la mortiĝon de Jesuo, por ke la vivo ankaŭ de Jesuo elmontriĝu en nia korpo.
身上常带著耶稣的死,使耶稣的生也显明在我们身上。
Ĉar ni, la vivantoj, ĉiam estas submetataj al morto pro Jesuo, por ke la vivo ankaŭ de Jesuo elmontriĝu en nia morta karno.
因为我们这活著的人是常为耶稣被交于死地,使耶稣的生在我们这必死的身上显明出来。
La morto do energias en ni, sed la vivo en vi.
这样看来,死是在我们身上发动,生却在你们身上发动。
Sed havante la saman spiriton de fido laŭ la skribo: Mi kredis, kaj tial mi parolis; ni ankaŭ kredas, kaj tial ankaŭ ni parolas;
但我们既有信心,正如经上记著说:我因信,所以如此说话。我们也信,所以也说话。
sciante, ke Tiu, kiu levis la Sinjoron Jesuo, levos nin ankaŭ kun Jesuo kaj prezentos nin kun vi.
自己知道那叫主耶稣复活的,也必叫我们与耶稣一同复活,并且叫我们与你们一同站在他面前。
Ĉar ĉio estas pro vi, por ke la graco, multobligita per multaj, abundigu la dankon al la gloro de Dio.
凡事都是为你们,好叫恩惠因人多越发加增,感谢格外显多,以致荣耀归与 神。
Pro tio ni ne senkuraĝiĝas; sed kvankam nia ekstera homo kadukiĝas, tamen nia interna homo renoviĝas tagon post tago.
所以,我们不丧胆。外体虽然毁坏,内心却一天新似一天。
Ĉar nia malpeza kaj momenta sufero elfaras por ni, pli kaj pli ekster mezuro, eternan pezon da gloro;
我们这至暂至轻的苦楚,要为我们成就极重无比、永远的荣耀。
dum ni rigardas ne la vidataĵojn, sed la nevidataĵojn; ĉar la vidataĵoj estas tempaj, sed la nevidataĵoj estas eternaj.
原来我们不是顾念所见的,乃是顾念所不见的;因为所见的是暂时的,所不见的是永远的。