Zechariah 2

我又举目观看,见一人手拿准绳。
Mi denove levis miajn okulojn, kaj mi ekvidis: jen staras viro, kiu tenas en sia mano mezurŝnuron.
我说:「你往哪里去?」他对我说:「要去量耶路撒冷,看有多宽多长。」
Mi demandis: Kien vi iras? Kaj li respondis al mi: Mezuri Jerusalemon, por vidi, kiel larĝa kaj kiel longa ĝi estas.
与我说话的天使去的时候,又有一位天使迎著他来,
Kaj jen la anĝelo, kiu parolis kun mi, eliris, kaj alia anĝelo iris renkonte al li,
对他说:「你跑去告诉那少年人说,耶路撒冷必有人居住,好像无城墙的乡村,因为人民和牲畜甚多。
kaj diris al li: Kuru, kaj diru al ĉi tiu junulo: Sen murego estos Jerusalem, pro la multeco de la homoj kaj brutoj en ĝi.
耶和华说:我要作耶路撒冷四围的火城,并要作其中的荣耀。」
Sed Mi estos por ĝi fajra murego ĉirkaŭe, diras la Eternulo, kaj Mi estos glora meze de ĝi.
耶和华说:「我从前分散你们在天的四方(原文是犹如天的四风),现在你们要从北方之地逃回。这是耶和华说的。
He, he! kuru el la lando norda, diras la Eternulo; ĉar kiel la kvar ventojn de la ĉielo Mi dispelis vin, diras la Eternulo.
与巴比伦人同住的锡安民哪,应当逃脱。
He, Cion, kiu loĝas ĉe la filino de Babel, saviĝu!
万军之耶和华说,在显出荣耀之后,差遣我去惩罚那掳掠你们的列国,摸你们的就是摸他眼中的瞳人。
Ĉar tiele diras la Eternulo Cebaot: Post la gloriĝo Li sendos min al la nacioj, kiuj prirabis vin; ĉar kiu tuŝas vin, tiu tuŝas la pupilon de Lia okulo.
看哪,我(或译:他)要向他们抡手,他们就必作服事他们之人的掳物,你们便知道万军之耶和华差遣我了。
Kaj jen mi levos mian manon sur ilin, kaj ili fariĝos rabaĵo por tiuj, kiujn ili sklavigis; kaj tiam vi ekscios, ke la Eternulo Cebaot min sendis.
锡安城啊,应当欢乐歌唱,因为我来要住在你中间。这是耶和华说的。
Ĝoju kaj estu gaja, ho filino de Cion; ĉar jen Mi iras, por ekloĝi meze de vi, diras la Eternulo.
那时,必有许多国归附耶和华,作他(原文是我)的子民。他(原文是我)要住在你中间,你就知道万军之耶和华差遣我到你那里去了。
Kaj multaj popoloj aliĝos al la Eternulo en tiu tempo, kaj fariĝos Mia popolo, kaj Mi ekloĝos meze de vi; kaj vi ekscios, ke la Eternulo Cebaot sendis min al vi.
耶和华必收回犹大作他圣地的分,也必再拣选耶路撒冷。
Kaj la Eternulo posedos Judujon kiel Sian heredan parton sur la sankta tero, kaj Li denove favoros Jerusalemon.
凡有血气的都当在耶和华面前静默无声;因为他兴起,从圣所出来了。
Ĉiu karno silentu antaŭ la Eternulo, ĉar Li leviĝis el Sia sankta loĝejo.