Joshua 6

耶利哥的城门因以色列人就关得严紧,无人出入。
(Kaj Jeriĥo estis fermita kaj ŝlosita kontraŭ la Izraelidoj; neniu eliris, kaj neniu eniris.)
耶和华晓谕约书亚说:「看哪,我已经把耶利哥和耶利哥的王,并大能的勇士,都交在你手中。
Kaj la Eternulo diris al Josuo: Vidu, Mi transdonis en vian manon Jeriĥon kaj ĝian reĝon kaj ĝiajn fortajn militistojn.
你们的一切兵丁要围绕这城,一日围绕一次,六日都要这样行。
Ĉirkaŭiru la urbon ĉiuj militistoj, ĉirkaŭiru la urbon unu fojon; tiel faru dum ses tagoj.
七个祭司要拿七个羊角走在约柜前。到第七日,你们要绕城七次,祭司也要吹角。
Kaj sep pastroj portu sep trumpetojn jubileajn antaŭ la kesto; kaj en la sepa tago ĉirkaŭiru la urbon sep fojojn, kaj la pastroj sonigu per la trumpetoj.
他们吹的角声拖长,你们听见角声,众百姓要大声呼喊,城墙就必塌陷,各人都要往前直上。」
Kaj kiam oni ektrumpetos per la jubilea korno kaj vi ekaŭdos la sonadon de la trumpeto, tiam la tuta popolo ekkriu per laŭta voĉo; kaj la muro de la urbo falos malsupren, kaj la popolo eniru, ĉiu rekte antaŭen.
嫩的儿子约书亚召了祭司来,吩咐他们说:「你们抬起约柜来,要有七个祭司拿七个羊角走在耶和华的约柜前」;
Kaj Josuo, filo de Nun, alvokis la pastrojn, kaj diris al ili: Portu la keston de interligo, kaj sep pastroj portu sep jubileajn trumpetojn antaŭ la kesto de la Eternulo.
又对百姓说:「你们前去绕城,带兵器的要走在耶和华的约柜前。」
Kaj li diris al la popolo: Iru, kaj ĉirkaŭiru la urbon, kaj la armitoj preteriru antaŭ la kesto de la Eternulo.
约书亚对百姓说完了话,七个祭司拿七个羊角走在耶和华面前吹角;耶和华的约柜在他们后面跟随。
Kaj post kiam Josuo tion diris al la popolo, sep pastroj, portantaj sep jubileajn trumpetojn antaŭ la Eternulo, ekiris kaj ektrumpetis per la trumpetoj; kaj la kesto de interligo de la Eternulo iris post ili.
带兵器的走在吹角的祭司前面,后队随著约柜行。祭司一面走一面吹。
Kaj la armitoj iris antaŭ la pastroj, kiuj trumpetis per la trumpetoj, kaj la resto de la popolo iris post la kesto; oni iris kaj trumpetis per trumpetoj.
约书亚吩咐百姓说:「你们不可呼喊,不可出声,连一句话也不可出你们的口,等到我吩咐你们呼喊的日子,那时才可以呼喊。」
Kaj al la popolo Josuo ordonis, dirante: Ne kriu, kaj ne aŭdigu vian voĉon, kaj neniu vorto eliru el via buŝo, ĝis la tago, kiam mi diros al vi, ke vi kriu; tiam vi krios.
这样,他使耶和华的约柜绕城,把城绕了一次;众人回到营里,就在营里住宿。
Kaj la kesto de la Eternulo ekiris ĉirkaŭ la urbo, ĉirkaŭiris ĝin unu fojon; kaj ili venis en la tendaron kaj tranoktis en la tendaro.
约书亚清早起来,祭司又抬起耶和华的约柜。
Kaj Josuo leviĝis frue matene, kaj la pastroj ekportis la keston de la Eternulo.
七个祭司拿七个羊角在耶和华的约柜前,时常行走吹角;带兵器的在他们前面走,后队随著耶和华的约柜行。祭司一面走一面吹。
Kaj la sep pastroj, kiuj portis sep jubileajn trumpetojn antaŭ la kesto de la Eternulo, iris kaj senĉese trumpetis per la trumpetoj; kaj la armitoj iris antaŭ ili, kaj la resto de la popolo iris post la kesto de la Eternulo, kaj oni senĉese trumpetis per trumpetoj.
第二日,众人把城绕了一次,就回营里去。六日都是这样行。
Kaj ili ĉirkaŭiris la urbon en la dua tago unu fojon, kaj revenis en la tendaron. Tiel oni faris dum ses tagoj.
第七日清早,黎明的时候,他们起来,照样绕城七次;惟独这日把城绕了七次。
En la sepa tago ili leviĝis frue, kiam montriĝis la matena ĉielruĝo, kaj ili ĉirkaŭiris la urbon en la sama maniero sep fojojn; en tiu sola tago ili ĉirkaŭiris la urbon sep fojojn.
到了第七次,祭司吹角的时候,约书亚吩咐百姓说:「呼喊吧,因为耶和华已经把城交给你们了!
Kaj ĉe la sepa fojo, kiam la pastroj trumpetis per la trumpetoj, Josuo diris al la popolo: Ekkriu, ĉar la Eternulo transdonis al vi la urbon.
这城和其中所有的都要在耶和华面前毁灭;只有妓女喇合与她家中所有的可以存活,因为她隐藏了我们所打发的使者。
Kaj la urbo estu sub anatemo de la Eternulo, ĝi kaj ĉio, kio estas en ĝi; nur la malĉastistino Raĥab restu viva, ŝi kaj ĉiu, kiu estas kun ŝi en la domo; ĉar ŝi kaŝis la senditojn, kiujn ni sendis.
至于你们,务要谨慎,不可取那当灭的物,恐怕你们取了那当灭的物就连累以色列的全营,使全营受咒诅。
Sed vi gardu vin kontraŭ la anatemitaĵo, por ke vi ne anatemiĝu, se vi prenos ion el la anatemitaĵo, kaj por ke vi ne faligu anatemon sur la tendaron de Izrael kaj ne malfeliĉigu ĝin.
惟有金子、银子,和铜铁的器皿都要归耶和华为圣,必入耶和华的库中。」
Kaj la tuta arĝento kaj oro, kaj ĉiuj vazoj kupraj kaj feraj, estu sanktigitaj al la Eternulo; en la trezorejon de la Eternulo ili venos.
于是百姓呼喊,祭司也吹角。百姓听见角声,便大声呼喊,城墙就塌陷,百姓便上去进城,各人往前直上,将城夺取。
Kaj la popolo ekkriis, kaj oni ektrumpetis per trumpetoj. Kaj kiam la popolo ekaŭdis la sonadon de la trumpeto, la popolo ekkriis per laŭta voĉo; kaj la muro falis malsupren, kaj la popolo eniris en la urbon, ĉiu rekte antaŭen, kaj ili prenis la urbon.
又将城中所有的,不拘男女老少,牛羊和驴,都用刀杀尽。
Kaj ili ekstermis per glavo ĉion, kio estis en la urbo, la virojn kaj virinojn, junulojn kaj maljunulojn, bovojn kaj ŝafojn kaj azenojn.
约书亚吩咐窥探地的两个人说:「你们进那妓女的家,照著你们向她所起的誓,将那女人和她所有的都从那里带出来。」
Kaj al la du viroj, kiuj esplorrigardis la landon, Josuo diris: Iru en la domon de la malĉastistino, kaj elkonduku el tie la virinon, kaj ĉiujn, kiuj estas ĉe ŝi, kiel vi ĵuris al ŝi.
当探子的两个少年人就进去,将喇合与她的父母、弟兄,和她所有的,并她一切的亲眷,都带出来,安置在以色列的营外。
Kaj la junuloj esplorrigardintoj iris, kaj elkondukis Raĥabon kaj ŝian patron kaj ŝian patrinon kaj ŝiajn fratojn, kaj ĉiujn, kiuj estis ĉe ŝi, kaj ŝian tutan familion ili elkondukis, kaj starigis ilin ekster la tendaron de Izrael.
众人就用火将城和其中所有的焚烧了;惟有金子、银子,和铜铁的器皿都放在耶和华殿的库中。
Kaj la urbon oni forbruligis per fajro, kaj ĉion, kio estis en ĝi; nur la arĝenton kaj oron kaj la kuprajn kaj ferajn vazojn oni donis en la trezorejon de la domo de la Eternulo.
约书亚却把妓女喇合与她父家,并她所有的,都救活了;因为她隐藏了约书亚所打发窥探耶利哥的使者,她就住在以色列中,直到今日。
Kaj la malĉastistinon Raĥab, kaj la domon de ŝia patro, kaj ĉiujn, kiuj estis kun ŝi, Josuo lasis vivaj, kaj ŝi restis inter Izrael ĝis nun; ĉar ŝi kaŝis la senditojn, kiujn Josuo sendis por esplorrigardi Jeriĥon.
当时,约书亚叫众人起誓说:「有兴起重修这耶利哥城的人,当在耶和华面前受咒诅。他立根基的时候,必丧长子,安门的时候,必丧幼子。」
Kaj en tiu tempo Josuo faris ĵuron, dirante: Malbenita antaŭ la Eternulo estu tiu viro, kiu restarigos kaj konstruos ĉi tiun urbon Jeriĥo. Sur sia unuenaskito li ĝin fondos, kaj sur sia plej juna filo li starigos ĝiajn pordegojn.
耶和华与约书亚同在,约书亚的声名传扬遍地。
Kaj la Eternulo estis kun Josuo, kaj li estis fama sur la tuta tero.