Deuteronomy 30

「我所陈明在你面前的这一切咒诅都临到你身上;你在耶和华─你 神追赶你到的万国中必心里追念祝福的话;
Kaj kiam venos sur vin ĉiuj ĉi tiuj aferoj, la beno kaj la malbeno, kiujn mi prezentis al vi, kaj vi pentos per via koro inter ĉiuj popoloj, inter kiujn ĵetis vin la Eternulo, via Dio;
你和你的子孙若尽心尽性归向耶和华─你的 神,照著我今日一切所吩咐的听从他的话;
kaj kiam vi revenos al la Eternulo, via Dio, kaj aŭskultos Lian voĉon konforme al ĉio, kion mi ordonas al vi hodiaŭ, vi kaj viaj gefiloj, per via tuta koro kaj per via tuta animo:
那时,耶和华─你的 神必怜恤你,救回你这被掳的子民;耶和华─你的 神要回转过来,从分散你到的万民中将你招聚回来。
tiam la Eternulo, via Dio, revenigos viajn kaptitojn, kaj Li kompatos vin, kaj rekolektos vin el inter ĉiuj popoloj, inter kiujn disĵetis vin la Eternulo, via Dio.
你被赶散的人,就是在天涯的,耶和华─你的 神也必从那里将你招聚回来。
Eĉ se vi estus forĵetita ĝis la rando de la ĉielo, eĉ el tie rekolektos vin la Eternulo, via Dio, kaj el tio Li vin prenos.
耶和华─你的 神必领你进入你列祖所得的地,使你可以得著;又必善待你,使你的人数比你列祖众多。
Kaj la Eternulo, via Dio, venigos vin en la landon, kiun posedis viaj patroj, kaj vi ĝin ekposedos; kaj Li faros al vi bonon kaj multigos vin pli ol viajn patrojn.
耶和华─你 神必将你心里和你后裔心里的污秽除掉,好叫你尽心尽性爱耶和华─你的 神,使你可以存活。
Kaj la Eternulo, via Dio, cirkumcidos vian koron kaj la koron de via idaro, por ke vi amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo, por ke vi vivu.
耶和华─你的 神必将这一切咒诅加在你仇敌和恨恶你、逼迫你的人身上。
Kaj la Eternulo, via Dio, venigos ĉiujn ĉi tiujn malbenojn sur viajn malamikojn kaj sur viajn malamantojn, kiuj persekutis vin.
你必归回,听从耶和华的话,遵行他的一切诫命,就是我今日所吩咐你的。
Kaj vi konvertiĝos kaj aŭskultos la voĉon de la Eternulo, kaj plenumos ĉiujn Liajn ordonojn, kiujn mi transdonas al vi hodiaŭ.
你若听从耶和华─你 神的话,谨守这律法书上所写的诫命律例,又尽心尽性归向耶和华─你的 神,他必使你手里所办的一切事,并你身所生的,牲畜所下的,地土所产的,都绰绰有余;因为耶和华必再喜悦你,降福与你,像从前喜悦你列祖一样。
Kaj la Eternulo, via Dio, donos al vi abundon en ĉiu faro de viaj manoj, en la frukto de via ventro kaj en la frukto de via bruto kaj en la frukto de via tero, al via bono; ĉar denove la Eternulo ĝojos pri vi, farante al vi bonon, kiel Li ĝojis pri viaj patroj;
并入上一节
se vi aŭskultos la voĉon de la Eternulo, via Dio, observante Liajn ordonojn kaj Liajn leĝojn, kiuj estas skribitaj en ĉi tiu libro de instruo, se vi revenos al la Eternulo, via Dio, per via tuta koro kaj per via tuta animo.
「我今日所吩咐你的诫命不是你难行的,也不是离你远的;
Ĉar ĉi tiu ordono, kiun mi donas al vi hodiaŭ, ne estas neatingebla por vi, kaj ĝi ne estas malproksima.
不是在天上,使你说:『谁替我们上天取下来,使我们听见可以遵行呢?』
Ne en la ĉielo ĝi estas, por ke oni povu diri: Kiu suprenirus por ni en la ĉielon kaj prenus ĝin por ni kaj aŭdigus ĝin al ni, por ke ni ĝin plenumu?
也不是在海外,使你说:『谁替我们过海取了来,使我们听见可以遵行呢?』
Kaj ne trans la maro ĝi estas, por ke oni povu diri: Kiu irus por ni trans la maron kaj prenus ĝin por ni kaj aŭdigus ĝin al ni, por ke ni ĝin plenumu?
这话却离你甚近,就在你口中,在你心里,使你可以遵行。
Sed tre proksime de vi estas la afero: en via buŝo kaj en via koro, por plenumi ĝin.
「看哪,我今日将生与福,死与祸,陈明在你面前。
Rigardu, mi proponis al vi hodiaŭ la vivon kaj bonon, kaj la morton kaj malbonon;
吩咐你爱耶和华─你的 神,遵行他的道,谨守他的诫命、律例、典章,使你可以存活,人数增多,耶和华─你 神就必在你所要进去得为业的地上赐福与你。
ordonante al vi ami la Eternulon, vian Dion, iri laŭ Liaj vojoj, kaj observi Liajn ordonojn kaj Liajn leĝojn kaj Liajn decidojn, por ke vi vivu kaj multiĝu, kaj por ke vin benu la Eternulo, via Dio, en la lando, en kiun vi venas, por ekposedi ĝin.
倘若你心里偏离,不肯听从,却被勾引去敬拜事奉别神,
Sed se dekliniĝos via koro kaj vi ne aŭskultos kaj vi lasos forlogi vin kaj vi adorkliniĝos al aliaj dioj kaj servos al ili:
我今日明明告诉你们,你们必要灭亡;在你过约旦河、进去得为业的地上,你的日子必不长久。
en tia okazo mi sciigas al vi hodiaŭ, ke vi pereos, ke vi ne longe vivos sur la tero, sur kiun vi transiras trans Jordanon, por veni tien kaj ekposedi ĝin.
我今日呼天唤地向你作见证;我将生死祸福陈明在你面前,所以你要拣选生命,使你和你的后裔都得存活;
Mi atestigas pri vi hodiaŭ la ĉielon kaj la teron: la vivon kaj la morton mi proponis al vi, la benon kaj la malbenon; elektu la vivon, por ke vi vivu, vi kaj via idaro,
且爱耶和华─你的 神,听从他的话,专靠他;因为他是你的生命,你的日子长久也在乎他。这样,你就可以在耶和华向你列祖亚伯拉罕、以撒、雅各起誓应许所赐的地上居住。」
amante la Eternulon, vian Dion, aŭskultante Lian voĉon kaj alkroĉante vin al Li; ĉar Li estas via vivo kaj via longatempeco de loĝado sur la tero, pri kiu la Eternulo ĵuris al viaj patroj, al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, ke Li donos al ili.