Deuteronomy 31

摩西去告诉以色列众人
Kaj Moseo iris kaj parolis ĉi tiujn vortojn al la tuta Izrael.
说:「我现在一百二十岁了,不能照常出入;耶和华也曾对我说:『你必不得过这约旦河。』
Kaj li diris al ili: Mi havas hodiaŭ la aĝon de cent dudek jaroj, mi ne povas plu eliri nek eniri; kaj la Eternulo diris al mi: Vi ne transiros ĉi tiun Jordanon.
耶和华─你们的 神必引导你们过去,将这些国民在你们面前灭绝,你们就得他们的地。约书亚必引导你们过去,正如耶和华所说的。
La Eternulo, via Dio, mem iros antaŭ vi; Li ekstermos tiujn popolojn antaŭ vi, kaj vi heredos ilin; Josuo iros antaŭ vi, kiel la Eternulo diris.
耶和华必待他们,如同从前待他所灭绝的亚摩利二王西宏与噩以及他们的国一样。
Kaj la Eternulo faros al ili, kiel Li faris al Siĥon kaj al Og, reĝoj de la Amoridoj, kaj al ilia lando, kiujn Li ekstermis.
耶和华必将他们交给你们;你们要照我所吩咐的一切命令待他们。
Kaj la Eternulo transdonos ilin al vi, kaj vi agos kun ili laŭ ĉiuj ordonoj, kiujn mi donis al vi.
你们当刚强壮胆,不要害怕,也不要畏惧他们,因为耶和华─你的 神和你同去。他必不撇下你,也不丢弃你。」
Estu fortaj kaj kuraĝaj, ne timu kaj ne tremu antaŭ ili; ĉar la Eternulo, via Dio, mem iros kun vi; Li ne foriros de vi kaj ne forlasos vin.
摩西召了约书亚来,在以色列众人眼前对他说:「你当刚强壮胆!因为,你要和这百姓一同进入耶和华向他们列祖起誓应许所赐之地;你也要使他们承受那地为业。
Kaj Moseo alvokis Josuon, kaj diris al li antaŭ la okuloj de ĉiuj Izraelidoj: Estu forta kaj kuraĝa; ĉar vi venigos ĉi tiun popolon en la landon, pri kiu la Eternulo ĵuris al iliaj patroj, ke Li donos ĝin al ili, kaj vi ekposedigos ilin.
耶和华必在你前面行;他必与你同在,必不撇下你,也不丢弃你。不要惧怕,也不要惊惶。」
Kaj la Eternulo, kiu mem iros antaŭ vi, Li estos kun vi, Li ne foriros de vi kaj ne forlasos vin; ne timu, kaj ne perdu la kuraĝon.
摩西将这律法写出来,交给抬耶和华约柜的祭司利未子孙和以色列的众长老。
Kaj Moseo skribis ĉi tiun instruon, kaj donis ĝin al la pastroj, idoj de Levi, kiuj portis la keston de la interligo de la Eternulo, kaj al ĉiuj plejaĝuloj de Izrael.
摩西吩咐他们说:「每逢七年的末一年,就在豁免年的定期住棚节的时候,
Kaj Moseo ordonis al ili, dirante: Post paso de sep jaroj, en la tempo de la jaro de forlaso, en la festo de laŭboj,
以色列众人来到耶和华─你 神所选择的地方朝见他。那时,你要在以色列众人面前将这律法念给他们听。
kiam la tuta Izrael venos, por aperi antaŭ la Eternulo, via Dio, sur la loko, kiun Li elektos, tiam antaŭlegu ĉi tiun instruon antaŭ la tuta Izrael, antaŭ iliaj oreloj.
要招聚他们男、女、孩子,并城里寄居的,使他们听,使他们学习,好敬畏耶和华─你们的 神,谨守、遵行这律法的一切话,
Kunvenigu la popolon, la virojn kaj la virinojn kaj la infanojn, kaj viajn fremdulojn, kiuj estos en viaj urboj, por ke ili aŭdu kaj lernu, kaj timu la Eternulon, vian Dion, kaj penu plenumi ĉiujn vortojn de ĉi tiu instruo.
也使他们未曾晓得这律法的儿女得以听见,学习敬畏耶和华─你们的 神,在你们过约旦河要得为业之地,存活的日子,常常这样行。」
Kaj iliaj filoj, kiuj ankoraŭ ne sciis, aŭdos, kaj lernos timi la Eternulon, vian Dion, dum la tuta tempo, en kiu vi vivos sur la tero, al kiu vi iras trans Jordanon, por ekposedi ĝin.
耶和华对摩西说:「你的死期临近了;要召约书亚来,你们二人站在会幕里,我好嘱咐他。」于是摩西和约书亚去站在会幕里。
Kaj la Eternulo diris al Moseo: Jen alproksimiĝis viaj tagoj, por morti; alvoku Josuon, kaj stariĝu en la tabernaklo de kunveno, kaj Mi donos al li instrukciojn. Kaj Moseo kaj Josuo iris kaj stariĝis en la tabernaklo de kunveno.
耶和华在会幕里云柱中显现,云柱停在会幕门以上。
Kaj la Eternulo aperis en la tabernaklo en nuba kolono, kaj la nuba kolono stariĝis ĉe la pordo de la tabernaklo.
耶和华又对摩西说:「你必和你列祖同睡。这百姓要起来,在他们所要去的地上,在那地的人中,随从外邦 神行邪淫,离弃我,违背我与他们所立的约。
Kaj la Eternulo diris al Moseo: Jen vi iras dormi kun viaj patroj; kaj ĉi tiu popolo komencos malĉasti post fremdaj dioj de tiu lando, en kiun ĝi venas, kaj ĝi forlasos Min kaj rompos Mian interligon, kiun Mi faris kun ĝi.
那时,我的怒气必向他们发作;我也必离弃他们,掩面不顾他们,以致他们被吞灭,并有许多的祸患灾难临到他们。那日他们必说:『这些祸患临到我们,岂不是因我们的 神不在我们中间吗?』
Kaj ekflamos Mia kolero kontraŭ ĝi en tiu tago, kaj Mi forlasos ilin kaj kaŝos Mian vizaĝon for de ili, kaj ili estos konsumitaj, kaj trafos ilin multaj malfeliĉoj kaj mizeroj; kaj ili diros en tiu tago: Ĉu ne pro tio, ke nia Dio ne estas inter ni, trafis nin ĉi tiuj malfeliĉoj?
那时,因他们偏向别神所行的一切恶,我必定掩面不顾他们。
Sed Mi kaŝos Mian vizaĝon en tiu tago pro ĉiuj malbonagoj, kiujn ili faris, turninte sin al aliaj dioj.
现在你要写一篇歌,教导以色列人,传给他们,使这歌见证他们的不是;
Kaj nun skribu al vi ĉi tiun kanton, kaj instruu ĝin al la Izraelidoj; metu ĝin en ilian buŝon, por ke ĉi tiu kanto estu por Mi atesto inter la Izraelidoj.
因为我将他们领进我向他们列祖起誓应许那流奶与蜜之地,他们在那里吃得饱足,身体肥胖,就必偏向别神,事奉他们,藐视我,背弃我的约。
Kiam Mi venigos ilin en la landon, pri kiu Mi ĵuris al iliaj patroj kaj en kiu fluas lakto kaj mielo, kaj ili manĝos kaj satiĝos kaj grasiĝos: tiam ili sin turnos al aliaj dioj kaj servos al ili, kaj Min ili malestimos kaj rompos Mian interligon.
那时,有许多祸患灾难临到他们,这歌必在他们面前作见证,他们后裔的口中必念诵不忘。我未领他们到我所起誓应许之地以先,他们所怀的意念我都知道了。」
Sed kiam trafos ilin multaj malfeliĉoj kaj mizeroj, tiam ĉi tiu kanto sonos antaŭ ili kiel atesto, ĉar ĝi ne estos forgesita el la buŝo de ilia idaro. Ĉar Mi konas iliajn pensojn, kiujn ili havas hodiaŭ, antaŭ ol Mi venigis ilin en la landon, pri kiu Mi ĵuris.
当日摩西就写了一篇歌,教导以色列人。
Kaj Moseo skribis ĉi tiun kanton en tiu tago kaj lernigis ĝin al la Izraelidoj.
耶和华嘱咐嫩的儿子约书亚说:「你当刚强壮胆,因为你必领以色列人进我所起誓应许他们的地;我必与你同在。」
Kaj Li ordonis al Josuo, filo de Nun, kaj diris: Estu forta kaj kuraĝa, ĉar vi venigos la Izraelidojn en la landon, pri kiu Mi ĵuris al ili; kaj Mi estos kun vi.
摩西将这律法的话写在书上,及至写完了,
Kaj kiam Moseo tute finis la skribadon de la vortoj de ĉi tiu instruo en libron,
就吩咐抬耶和华约柜的利未人说:
tiam Moseo ordonis al la Levidoj, kiuj portis la keston de interligo de la Eternulo, dirante:
「将这律法书放在耶和华─你们 神的约柜旁,可以在那里见证以色列人的不是;
Prenu ĉi tiun libron de la instruo, kaj kuŝigu ĝin flanke de la kesto de interligo de la Eternulo, via Dio, por ke ĝi estu tie atesto kontraŭ vi;
因为我知道你们是悖逆的,是硬著颈项的。我今日还活著与你们同在,你们尚且悖逆耶和华,何况我死后呢?
ĉar mi konas vian malobeemecon kaj vian malmolan nukon; ja eĉ nun, kiam mi estas ankoraŭ vivanta inter vi, vi estis malobeemaj kontraŭ la Eternulo: kio do estos post mia morto?
你们要将你们支派的众长老和官长都招聚了来,我好将这些话说与他们听,并呼天唤地见证他们的不是。
Kunvenigu al mi ĉiujn plejaĝulojn de viaj triboj kaj viajn oficistojn, kaj mi parolos antaŭ iliaj oreloj tiujn vortojn, kaj mi atestigos kontraŭ ili la ĉielon kaj la teron.
我知道我死后,你们必全然败坏,偏离我所吩咐你们的道,行耶和华眼中看为恶的事,以手所做的惹他发怒;日后必有祸患临到你们。」
Ĉar mi scias, ke post mia morto vi malboniĝos kaj dekliniĝos de la vojo, pri kiu mi ordonis al vi; kaj trafos vin mizero en la estonta tempo pro tio, ke vi faros malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kolerigante Lin per la faroj de viaj manoj.
摩西将这一篇歌的话都说与以色列全会众听。
Kaj Moseo eldiris antaŭ la oreloj de la tuta komunumo de Izrael la vortojn de ĉi tiu kanto ĝis la fino: