II Kings 15

以色列王耶罗波安二十七年,犹大王亚玛谢的儿子亚撒利雅登基,
En la dudek-sepa jaro de Jerobeam, reĝo de Izrael, ekreĝis Azarja, filo de Amacja, reĝo de Judujo.
他登基的时候年十六岁,在耶路撒冷作王五十二年。他母亲名叫耶可利雅,是耶路撒冷人。
Li havis la aĝon de dek ses jaroj, kiam li fariĝis reĝo, kaj kvindek du jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jeĥolja, el Jerusalem.
亚撒利雅行耶和华眼中看为正的事,效法他父亲亚玛谢一切所行的;
Li agadis bone antaŭ la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro Amacja.
只是邱坛还没有废去,百姓仍在那里献祭烧香。
Nur la altaĵoj ne estis senfunkciigitaj; la popolo ĉiam ankoraŭ oferadis kaj incensadis sur la altaĵoj.
耶和华降灾与王,使他长大痲疯,直到死日,他就住在别的宫里。他的儿子约坦管理家事,治理国民。
La Eternulo frapis la reĝon, kaj li fariĝis lepra ĝis la tago de sia morto, kaj li loĝis en izolita domo. Kaj Jotam, filo de la reĝo, estis ĉefo de la domo kaj regis la popolon de la lando.
亚撒利雅其余的事,凡他所行的都写在犹大列王记上。
La cetera historio de Azarja, kaj ĉio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Judujo.
亚撒利雅与他列祖同睡,葬在大卫城他列祖的坟地里。他儿子约坦接续他作王。
Kaj Azarja ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Jotam.
犹大王亚撒利雅三十八年,耶罗波安的儿子撒迦利雅在撒马利亚作以色列王六个月。
En la tridek-oka jaro de Azarja, reĝo de Judujo, Zeĥarja, filo de Jerobeam, fariĝis reĝo super Izrael en Samario, kaj li reĝis ses monatojn.
他行耶和华眼中看为恶的事,效法他列祖所行的,不离开尼八的儿子耶罗波安使以色列人陷在罪里的那罪。
Li faradis malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kiel faradis liaj patroj; li ne deturnis sin de la pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon.
雅比的儿子沙龙背叛他,在百姓面前击杀他,篡了他的位。
Kontraŭ li faris konspiron Ŝalum, filo de Jabeŝ, kaj frapis lin antaŭ la popolo kaj mortigis lin kaj ekreĝis anstataŭ li.
撒迦利雅其余的事都写在以色列诸王记上。
La cetera historio de Zeĥarja estas priskribita en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael.
这是从前耶和华应许耶户说:「你的子孙必坐以色列的国位直到四代。」这话果然应验了。
Tio estas la vorto de la Eternulo, kiun Li diris al Jehu, nome: Viaj filoj sidos sur la trono de Izrael ĝis la kvara generacio. Tiel fariĝis.
犹大王乌西雅【就是亚撒利雅】三十九年,雅比的儿子沙龙登基在撒马利亚作王一个月。
Ŝalum, filo de Jabeŝ, fariĝis reĝo en la tridek-naŭa jaro de Uzija, reĝo de Judujo. Kaj li reĝis unu monaton en Samario.
迦底的儿子米拿现从得撒上撒马利亚,杀了雅比的儿子沙龙,篡了他的位。
Kaj iris Menaĥem, filo de Gadi, el Tirca, kaj venis en Samarion kaj frapis Ŝalumon, filon de Jabeŝ, en Samario, kaj mortigis lin kaj ekreĝis anstataŭ li.
沙龙其余的事和他背叛的情形都写在以色列诸王记上。
La cetera historio de Ŝalum, kaj lia konspiro, kiun li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael.
那时米拿现从得撒起攻打提斐萨和其四境,击杀城中一切的人,剖开其中所有的孕妇,都因他们没有给他开城。
Tiam Menaĥem frapis Tifsaĥon, kaj ĉion, kio estis en ĝi, kaj ĝian regionon, komencante de Tirca, pro tio, ke ĝi ne malfermis al li la pordegon. Kaj li mortigis ĉiujn ĝiajn gravedulinojn, disfendinte ilin.
犹大王亚撒利雅三十九年,迦底的儿子米拿现登基,在撒马利亚作以色列王十年。
En la tridek-naŭa jaro de Azarja, reĝo de Judujo, Menaĥem, filo de Gadi, fariĝis reĝo super Izrael, kaj li reĝis dek jarojn en Samario.
他行耶和华眼中看为恶的事,终身不离开尼八的儿子耶罗波安使以色列人陷在罪里的那罪。
Li faradis malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo; dum sia tuta vivo li ne deturnis sin de ĉiuj pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon.
亚述王普勒来攻击以色列国,米拿现给他一千他连得银子,请普勒帮助他坚定国位。
Pul, reĝo de Asirio, venis en la landon. Kaj Menaĥem donis al Pul mil kikarojn da arĝento, por ke li helpu lin, por fortikigi la reĝecon en lia mano.
米拿现向以色列一切大富户索要银子,使他们各出五十舍客勒,就给了亚述王。于是亚述王回去,不在国中停留。
Kaj Menaĥem impostigis la arĝenton sur Izrael, sur ĉiuj riĉuloj, sur ĉiu po kvindek sikloj da arĝento, por doni al la reĝo de Asirio. Kaj la reĝo de Asirio iris returne kaj ne restis tie en la lando.
米拿现其余的事,凡他所行的都写在以色列诸王记上。
La cetera historio de Menaĥem, kaj ĉio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael.
米拿现与他列祖同睡。他儿子比加辖接续他作王。
Menaĥem ekdormis kun siaj patroj; kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Pekaĥja.
犹大王亚撒利雅五十年,米拿现的儿子比加辖在撒马利亚登基作以色列王二年。
En la kvindeka jaro de Azarja, reĝo de Judujo, Pekaĥja, filo de Menaĥem, fariĝis reĝo super Izrael en Samario, kaj li reĝis du jarojn.
他行耶和华眼中看为恶的事,不离开尼八的儿子耶罗波安使以色列人陷在罪里的那罪。
Li faradis malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo; li ne deturnis sin de la pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon.
比加辖的将军、利玛利的儿子比加背叛他,在撒马利亚王宫里的卫所杀了他。亚珥歌伯和亚利耶并基列的五十人帮助比加;比加击杀他,篡了他的位。
Kaj faris kontraŭ li konspiron Pekaĥ, filo de Remalja, lia altrangulo, kaj frapis lin en Samario, en la salono de la reĝa domo, kune kun Argob kaj Arje, kaj kun li estis kvindek viroj el la Gileadanoj. Kaj li mortigis lin kaj ekreĝis anstataŭ li.
比加辖其余的事,凡他所行的都写在以色列诸王记上。
La cetera historio de Pekaĥja, kaj ĉio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael.
犹大王亚撒利雅五十二年,利玛利的儿子比加在撒马利亚登基作以色列王二十年。
En la kvindek-dua jaro de Azarja, reĝo de Judujo, Pekaĥ, filo de Remalja, fariĝis reĝo super Izrael en Samario, kaj li reĝis dudek jarojn.
他行耶和华眼中看为恶的事,不离开尼八的儿子耶罗波安使以色列人陷在罪里的那罪。
Li faradis malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo; li ne deturnis sin de la pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon.
以色列王比加年间,亚述王提革拉毗列色来夺了以云、亚伯‧伯‧玛迦、亚挪、基低斯、夏琐、基列、加利利,和拿弗他利全地,将这些地方的居民都掳到亚述去了。
En la tempo de Pekaĥ, reĝo de Izrael, venis Tiglat-Pileser, reĝo de Asirio, kaj prenis Ijonon, Abel-Bet-Maaĥan, Janoaĥon, Kedeŝon, Ĥacoron, Gileadon, Galileon, la tutan landon de Naftali; kaj forkondukis ilin en Asirion.
乌西雅的儿子约坦二十年,以拉的儿子何细亚背叛利玛利的儿子比加,击杀他,篡了他的位。
Hoŝea, filo de Ela, faris konspiron kontraŭ Pekaĥ, filo de Remalja, kaj frapis lin kaj mortigis lin, kaj ekreĝis anstataŭ li en la dudeka jaro de Jotam, filo de Uzija.
比加其余的事,凡他所行的都写在以色列诸王记上。
La cetera historio de Pekaĥ, kaj ĉio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael.
以色列王利玛利的儿子比加第二年,犹大王乌西雅的儿子约坦登基。
En la dua jaro de Pekaĥ, filo de Remalja, reĝo de Izrael, ekreĝis Jotam, filo de Uzija, reĝo de Judujo.
他登基的时候年二十五岁,在耶路撒冷作王十六年。他母亲名叫耶路沙,是撒督的女儿。
Li havis la aĝon de dudek kvin jaroj, kiam li fariĝis reĝo, kaj dek ses jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jeruŝa, filino de Cadok.
约坦行耶和华眼中看为正的事,效法他父亲乌西雅一切所行的;
Li agadis bone antaŭ la Eternulo; li agadis tiel same, kiel agadis lia patro Uzija.
只是邱坛还没有废去,百姓仍在那里献祭烧香。约坦建立耶和华殿的上门。
Sed la altaĵoj ne estis senfunkciigitaj; la popolo ĉiam ankoraŭ oferadis kaj incensadis sur la altaĵoj. Li konstruis la supran pordegon ĉe la domo de la Eternulo.
约坦其余的事,凡他所行的都写在犹大列王记上。
La cetera historio de Jotam, kaj ĉio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Judujo.
在那些日子,耶和华才使亚兰王利汛和利玛利的儿子比加去攻击犹大。
En tiu tempo la Eternulo komencis sendadi sur Judujon Recinon, reĝon de Sirio, kaj Pekaĥon, filon de Remalja.
约坦与他列祖同睡,葬在他祖大卫城他列祖的坟地里。他儿子亚哈斯接续他作王。
Kaj Jotam ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de lia patro David. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Aĥaz.