Amataj, kiam mi faris ĉian diligentecon, por skribi al vi pri nia komuna savo, mi deviĝis skribi al vi, por kuraĝigi vin batali por la kredo, jam per unu fojo transdonita al la sanktuloj.
Ĉar enŝteliĝis iuj homoj, jam antaŭ longe destinitaj por ĉi tiu kondamno, malpiuloj, ŝanĝante la gracon de nia Dio en diboĉecon, kaj malkonfesante la solan Estron kaj nian Sinjoron Jesuo Kristo.
Mi do volas rememorigi vin, kvankam vi jam per unu fojo sciiĝis pri ĉio, ke la Sinjoro, savinte popolon el la Egipta lando, poste pereigis la nekredantojn.
Kaj anĝelojn, kiuj ne konservis sian regadon, sed forlasis sian propran loĝejon, Li rezervis sub mallumo en katenoj ĉiamaj ĝis la juĝo en la granda tago.
Kiel ankaŭ Sodom kaj Gomora kaj la ĉirkaŭaj urboj tiel same, kiel ĉi tiuj, malĉastiĝinte kaj foririnte post fremdan karnon, estas elmontritaj kiel ekzemplo, suferante la punon de eterna fajro.
Sed Miĥael, la ĉefanĝelo, kiam en kontraŭstaro al la diablo li disputis pri la korpo de Moseo, ne kuraĝis lin akuzi insulte, sed diris: La Sinjoro vin riproĉu.
Ili estas la subakvaj rokoj en viaj agapoj, kun vi kunfestenante, sentime sin paŝtante; nuboj senakvaj, per vento disportataj; aŭtunaj arboj senfruktaj, dufoje mortintaj, elradikigitaj;
por fari juĝon kontraŭ ĉiuj, kaj por kondamni ĉiujn malpiulojn pri ĉiuj malpiaĵoj, kiujn ili malpie faris, kaj pri ĉiuj obstinaj paroloj, kiujn malpiaj pekuloj parolis kontraŭ Li.
al la sola Dio, nia Savanto, per Jesuo Kristo, nia Sinjoro, estu gloro, majesto, potenco, kaj aŭtoritato, antaŭ ĉiu mondaĝo, kaj nun, kaj ĝis la eterneco. Amen.