Psalms 125

שיר המעלות הבטחים ביהוה כהר ציון לא ימוט לעולם ישב׃
Kiuj fidas la Eternulon, Tiuj estas kiel la monto Cion, Kiu ne ŝanceliĝas, sed restas eterne.
ירושלם הרים סביב לה ויהוה סביב לעמו מעתה ועד עולם׃
Montoj estas ĉirkaŭ Jerusalem, Kaj la Eternulo ĉirkaŭas Sian popolon, De nun kaj eterne.
כי לא ינוח שבט הרשע על גורל הצדיקים למען לא ישלחו הצדיקים בעולתה ידיהם׃
Ĉar ne kuŝos la sceptro de malvirteco sur la sorto de la virtuloj; Por ke la virtuloj ne etendu siajn manojn al maljustaĵo.
היטיבה יהוה לטובים ולישרים בלבותם׃
Bonfaru, ho Eternulo, al tiuj, Kiuj estas bonaj kaj piaj per sia koro;
והמטים עקלקלותם יוליכם יהוה את פעלי האון שלום על ישראל׃
Sed tiujn, kiuj dekliniĝas al siaj malrektaj vojoj, La Eternulo pereigos kune kun la malbonaguloj. Paco al Izrael!