Isaiah 16

שלחו כר משל ארץ מסלע מדברה אל הר בת ציון׃
Sendu ŝafidon al la reganto de la tero el Sela en la dezerto sur la monton de la filino de Cion.
והיה כעוף נודד קן משלח תהיינה בנות מואב מעברת לארנון׃
Kiel vaganta birdo, elpelita el la nesto, tiel estos la filinoj de Moab ĉe la transirejoj de Arnon.
הביאו עצה עשו פלילה שיתי כליל צלך בתוך צהרים סתרי נדחים נדד אל תגלי׃
Aranĝu konsilon, faru decidon; simile al nokto faru vian ombron meze de la tago; kaŝu la elpelitojn, ne malkaŝu la vaganton.
יגורו בך נדחי מואב הוי סתר למו מפני שודד כי אפס המץ כלה שד תמו רמס מן הארץ׃
Miaj elpelitaj Moabidoj loĝu ĉe vi; estu por ili ŝirmo kontraŭ la rabanto, ĝis ĉesiĝos la premado, finiĝos la rabado, malaperos la piedpremanto el la lando.
והוכן בחסד כסא וישב עליו באמת באהל דוד שפט ודרש משפט ומהר צדק׃
Kaj fortikiĝos trono per favorkoreco, kaj sur ĝi kun justeco en la tendo de David sidos juĝisto, celanta justecon, akcelanta la veron.
שמענו גאון מואב גא מאד גאותו וגאונו ועברתו לא כן בדיו׃
Ni aŭdis pri la fiereco de Moab, ke ĝi estas tre granda; lia malhumileco kaj fiereco kaj furiozado estas pli granda, ol lia forto.
לכן ייליל מואב למואב כלה ייליל לאשישי קיר חרשת תהגו אך נכאים׃
Tial ĝemkrios Moab pri si mem, ĉiuj ĝemkrios; pri la fundamentoj de Kir-Ĥareset ili ploras, profunde frapitaj.
כי שדמות חשבון אמלל גפן שבמה בעלי גוים הלמו שרוקיה עד יעזר נגעו תעו מדבר שלחותיה נטשו עברו ים׃
Ĉar la kampoj de Ĥeŝbon dezertiĝis, ankaŭ la vinberĝardenoj de Sibma; la estroj de la popoloj dishakis la plej bonajn branĉojn, kiuj atingis ĝis Jazer, etendiĝis en la dezerton; ĝiaj markotoj disĵetiĝis, transiris la maron.
על כן אבכה בבכי יעזר גפן שבמה אריוך דמעתי חשבון ואלעלה כי על קיצך ועל קצירך הידד נפל׃
Tial per la ploro de Jazer mi ploros pri la vinberĝardeno de Sibma; mi priverŝos vin per miaj larmoj, ho Ĥeŝbon kaj Eleale; ĉar krioj de triumfo falis sur viajn somerajn fruktojn kaj sur vian grenrikolton.
ונאסף שמחה וגיל מן הכרמל ובכרמים לא ירנן לא ירעע יין ביקבים לא ידרך הדרך הידד השבתי׃
Foriĝis de la kampo ĝojo kaj gajeco, kaj en la vinberĝardenoj oni ne kantas nek ĝojkrias; vinon en la vinpremejoj oni ne premas; la ĝojkriojn Mi ĉesigis.
על כן מעי למואב ככנור יהמו וקרבי לקיר חרש׃
Tial mia interno sonas pri Moab kiel harpo, kaj mia koro pri Kir-Ĥeres.
והיה כי נראה כי נלאה מואב על הבמה ובא אל מקדשו להתפלל ולא יוכל׃
Kaj kiam montriĝos, ke Moab senfortiĝis sur la altaĵo, kaj eniros en sian templon, por preĝi, li nenion atingos.
זה הדבר אשר דבר יהוה אל מואב מאז׃
Tio estas la vorto, kiun la Eternulo diris pri Moab antaŭ longe.
ועתה דבר יהוה לאמר בשלש שנים כשני שכיר ונקלה כבוד מואב בכל ההמון הרב ושאר מעט מזער לוא כביר׃
Sed nun la Eternulo diris jene: Post tri jaroj, kiel estas la jaroj de dungito, malaltiĝos la gloro de Moab kun la tuta grandnombreco, kaj restos tre malmulte, malgrandnombre.