Ezekiel 36

ואתה בן אדם הנבא אל הרי ישראל ואמרת הרי ישראל שמעו דבר יהוה׃
Kaj vi, ho filo de homo, profetu pri la montoj de Izrael, kaj diru: Ho montoj de Izrael, aŭskultu la vorton de la Eternulo!
כה אמר אדני יהוה יען אמר האויב עליכם האח ובמות עולם למורשה היתה לנו׃
Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ĉar la malamiko diras pri vi: Ha, ha! ankaŭ la eternaj altaĵoj fariĝis niaj posedaĵoj;
לכן הנבא ואמרת כה אמר אדני יהוה יען ביען שמות ושאף אתכם מסביב להיותכם מורשה לשארית הגוים ותעלו על שפת לשון ודבת עם׃
tial profetu, kaj diru: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ĝuste pro tio, ke oni dezertigis vin kaj premis vin de ĉiuj flankoj, por ke vi fariĝu heredaĵo por la aliaj nacioj, kaj oni prenis vin sur sian langon kaj la popoloj vin kalumnias,
לכן הרי ישראל שמעו דבר אדני יהוה כה אמר אדני יהוה להרים ולגבעות לאפיקים ולגאיות ולחרבות השממות ולערים הנעזבות אשר היו לבז וללעג לשארית הגוים אשר מסביב׃
tial, ho montoj de Izrael, aŭskultu la vorton de la Sinjoro, la Eternulo: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, al la montoj kaj al la montetoj, al la terfendoj kaj al la valoj, al la dezertigitaj ruinoj kaj al la forlasitaj urboj, kiuj fariĝis rabataĵo kaj mokataĵo por la aliaj nacioj ĉirkaŭe;
לכן כה אמר אדני יהוה אם לא באש קנאתי דברתי על שארית הגוים ועל אדום כלא אשר נתנו את ארצי להם למורשה בשמחת כל לבב בשאט נפש למען מגרשה לבז׃
tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Kredu, ke en la fajro de Mia fervoro Mi parolis pri la aliaj nacioj kaj pri la tuta Edomujo, kiuj alproprigis al si Mian landon kun tutkora ĝojo kaj kun mokado, por prirabi ĝiajn produktaĵojn;
לכן הנבא על אדמת ישראל ואמרת להרים ולגבעות לאפיקים ולגאיות כה אמר אדני יהוה הנני בקנאתי ובחמתי דברתי יען כלמת גוים נשאתם׃
tial profetu pri la lando de Izrael, kaj diru al la montoj kaj al la montetoj, al la terfendoj kaj al la valoj: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi parolis en Mia fervoro kaj en Mia kolero, pro tio, ke vi suferas malhonoron de la nacioj;
לכן כה אמר אדני יהוה אני נשאתי את ידי אם לא הגוים אשר לכם מסביב המה כלמתם ישאו׃
tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Mi ĵuras per levo de Mia mano, ke la nacioj, kiuj estas ĉirkaŭ vi, suferos malhonoron;
ואתם הרי ישראל ענפכם תתנו ופריכם תשאו לעמי ישראל כי קרבו לבוא׃
sed vi, montoj de Izrael, elkreskigos viajn branĉojn kaj alportados viajn fruktojn al Mia popolo Izrael; ĉar ili baldaŭ venos.
כי הנני אליכם ופניתי אליכם ונעבדתם ונזרעתם׃
Ĉar jen Mi venos al vi, Mi turnos Mian vizaĝon al vi, kaj vi estos prilaborataj kaj prisemataj;
והרביתי עליכם אדם כל בית ישראל כלה ונשבו הערים והחרבות תבנינה׃
kaj Mi aperigos sur vi multe da homoj, la tutan domon de Izrael, ilin ĉiujn; kaj la urboj fariĝos loĝataj, kaj la ruinoj estos rekonstruataj;
והרביתי עליכם אדם ובהמה ורבו ופרו והושבתי אתכם כקדמותיכם והיטבתי מראשתיכם וידעתם כי אני יהוה׃
Mi aperigos sur vi multe da homoj kaj brutoj, kaj ili multiĝos kaj fruktoriĉiĝos; kaj Mi faros vin loĝataj, kiel en via antaŭa tempo, kaj Mi bonfarados al vi pli ol en via komenco; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
והולכתי עליכם אדם את עמי ישראל וירשוך והיית להם לנחלה ולא תוסף עוד לשכלם׃
Mi venigos sur vin homojn, Mian popolon Izrael; kaj ili posedos vin, kaj vi estos ilia heredaĵo, kaj vi ne plu seninfanigos ilin.
כה אמר אדני יהוה יען אמרים לכם אכלת אדם אתי ומשכלת גויך היית׃
Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke oni diras al vi: Vi formanĝas homojn, kaj vi seninfanigis vian popolon —
לכן אדם לא תאכלי עוד וגויך לא תכשלי עוד נאם אדני יהוה׃
pro tio vi nun ne plu manĝos homojn, kaj vian popolon vi ne plu seninfanigos, diras la Sinjoro, la Eternulo.
ולא אשמיע אליך עוד כלמת הגוים וחרפת עמים לא תשאי עוד וגויך לא תכשלי עוד נאם אדני יהוה׃
Kaj Mi ne plu aŭdigos kontraŭ vi insultadon de la nacioj, kaj vi ne plu havos malhonoron de la flanko de popoloj, kaj vian popolon vi ne plu seninfanigos, diras la Sinjoro, la Eternulo.
ויהי דבר יהוה אלי לאמר׃
Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
בן אדם בית ישראל ישבים על אדמתם ויטמאו אותה בדרכם ובעלילותם כטמאת הנדה היתה דרכם לפני׃
Ho filo de homo! la domo de Izrael, loĝante sur sia tero, malpurigis ĝin per sia konduto kaj per siaj agoj; kiel la malpuraĵo de virino dum ŝia monataĵo estis antaŭ Mi ilia konduto.
ואשפך חמתי עליהם על הדם אשר שפכו על הארץ ובגלוליהם טמאוה׃
Kaj Mi elverŝis sur ilin Mian koleron pro la sango, kiun ili verŝadis sur la teron, kaj pro tio, ke ili malpurigadis ĝin per siaj idoloj;
ואפיץ אתם בגוים ויזרו בארצות כדרכם וכעלילותם שפטתים׃
kaj Mi disĵetis ilin inter la naciojn, kaj ili estis dispelitaj en la diversajn landojn; konforme al ilia konduto kaj al iliaj agoj Mi faris juĝon kontraŭ ili.
ויבוא אל הגוים אשר באו שם ויחללו את שם קדשי באמר להם עם יהוה אלה ומארצו יצאו׃
Kaj ili aliĝis al la nacioj, al kiuj ili venis, kaj malsanktigis Mian sanktan nomon tiel, ke oni diris pri ili: Ĉu tio estas la popolo de la Eternulo, kiu devis eliri el Lia lando?
ואחמל על שם קדשי אשר חללוהו בית ישראל בגוים אשר באו שמה׃
Sed Mi domaĝis Mian sanktan nomon, kiun la domo de Izrael malsanktigis inter la nacioj, kien ili venis.
לכן אמר לבית ישראל כה אמר אדני יהוה לא למענכם אני עשה בית ישראל כי אם לשם קדשי אשר חללתם בגוים אשר באתם שם׃
Tial diru al la domo de Izrael: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ne pro vi Mi agas, ho domo de Izrael, sed nur pro Mia sankta nomo, kiun vi malsanktigis inter la nacioj, kien vi venis.
וקדשתי את שמי הגדול המחלל בגוים אשר חללתם בתוכם וידעו הגוים כי אני יהוה נאם אדני יהוה בהקדשי בכם לעיניהם׃
Kaj Mi sanktigos Mian grandan nomon, malsanktigitan ĉe la nacioj, kiun vi malsanktigis inter ili; kaj la nacioj ekscios, ke Mi estas la Eternulo, diras la Sinjoro, la Eternulo, kiam Mi montros sur vi Mian sanktecon antaŭ iliaj okuloj.
ולקחתי אתכם מן הגוים וקבצתי אתכם מכל הארצות והבאתי אתכם אל אדמתכם׃
Mi prenos vin el inter la nacioj, Mi kolektos vin el ĉiuj landoj, kaj Mi venigos vin en vian landon.
וזרקתי עליכם מים טהורים וטהרתם מכל טמאותיכם ומכל גלוליכם אטהר אתכם׃
Kaj Mi aspergos vin per pura akvo, kaj vi puriĝos de ĉiuj viaj malpuraĵoj, kaj de ĉiuj viaj idoloj Mi purigos vin.
ונתתי לכם לב חדש ורוח חדשה אתן בקרבכם והסרתי את לב האבן מבשרכם ונתתי לכם לב בשר׃
Kaj Mi donos al vi koron novan, kaj spiriton novan Mi metos en vin; Mi eligos el via korpo la ŝtonan koron, kaj Mi donos al vi koron karnan.
ואת רוחי אתן בקרבכם ועשיתי את אשר בחקי תלכו ומשפטי תשמרו ועשיתם׃
Kaj Mian spiriton Mi metos en vin, kaj Mi faros, ke vi agados laŭ Miaj leĝoj, kaj Miajn ordonojn vi observados kaj plenumados.
וישבתם בארץ אשר נתתי לאבתיכם והייתם לי לעם ואנכי אהיה לכם לאלהים׃
Kaj vi loĝos en la lando, kiun Mi donis al viaj patroj; kaj vi estos Mia popolo, kaj Mi estos via Dio.
והושעתי אתכם מכל טמאותיכם וקראתי אל הדגן והרביתי אתו ולא אתן עליכם רעב׃
Kaj Mi liberigos vin de ĉiuj viaj malpuraĵoj; Mi vokos la grenon kaj multigos ĝin, kaj Mi ne venigos sur vin malsaton.
והרביתי את פרי העץ ותנובת השדה למען אשר לא תקחו עוד חרפת רעב בגוים׃
Mi multigos la fruktojn de la arboj kaj la produktaĵojn de la kampo, por ke vi ne plu havu antaŭ la nacioj honton pri malsato.
וזכרתם את דרכיכם הרעים ומעלליכם אשר לא טובים ונקטתם בפניכם על עונתיכם ועל תועבתיכם׃
Tiam vi rememoros vian malbonan konduton kaj viajn nebonajn agojn, kaj vi faros al vi mem riproĉojn pro viaj malbonagoj kaj pro viaj abomenindaĵoj.
לא למענכם אני עשה נאם אדני יהוה יודע לכם בושו והכלמו מדרכיכם בית ישראל׃
Ne pro vi Mi agas, diras la Sinjoro, la Eternulo; tion vi sciu. Hontu kaj ruĝiĝu pri via konduto, ho domo de Izrael!
כה אמר אדני יהוה ביום טהרי אתכם מכל עונותיכם והושבתי את הערים ונבנו החרבות׃
Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: En la tempo, kiam Mi purigos vin de ĉiuj viaj malbonagoj kaj loĝatigos la urbojn, kaj la ruinoj estos rekonstruitaj,
והארץ הנשמה תעבד תחת אשר היתה שממה לעיני כל עובר׃
kaj la dezertigita tero estos prilaborata anstataŭ tio, ke ĝi estis dezerto antaŭ la okuloj de ĉiu pasanto:
ואמרו הארץ הלזו הנשמה היתה כגן עדן והערים החרבות והנשמות והנהרסות בצורות ישבו׃
tiam oni diros: Ĉi tiu dezertigita tero fariĝis kiel la ĝardeno Eden, kaj la urboj ruinigitaj, dezertigitaj, kaj detruitaj estas nun fortikigitaj kaj loĝataj.
וידעו הגוים אשר ישארו סביבותיכם כי אני יהוה בניתי הנהרסות נטעתי הנשמה אני יהוה דברתי ועשיתי׃
Kaj ekscios la nacioj, kiuj restos ĉirkaŭ vi, ke Mi, la Eternulo, rekonstruis la detruitaĵon, priplantis la dezertigitaĵon; Mi, la Eternulo, tion diris, kaj Mi tion plenumos.
כה אמר אדני יהוה עוד זאת אדרש לבית ישראל לעשות להם ארבה אתם כצאן אדם׃
Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ankoraŭ en tio Mi trovigos Min al la domo de Izrael, kaj faros al ili: Mi multigos ĉe ili la homojn kiel ŝafojn.
כצאן קדשים כצאן ירושלם במועדיה כן תהיינה הערים החרבות מלאות צאן אדם וידעו כי אני יהוה׃
Kiel la sanktaj ŝafoj, kiel la ŝafoj de Jerusalem dum ĝiaj festoj, tiel la dezertigitaj urboj pleniĝos de amasoj da homoj; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo.