Exodus 14

וידבר יהוה אל משה לאמר׃
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
דבר אל בני ישראל וישבו ויחנו לפני פי החירת בין מגדל ובין הים לפני בעל צפן נכחו תחנו על הים׃
Diru al la Izraelidoj, ke ili iru returne, kaj starigu sian tendaron antaŭ Pi-Haĥirot, inter Migdol kaj la maro, apud Baal-Cefon; tie ili stariĝu tendare super la maro.
ואמר פרעה לבני ישראל נבכים הם בארץ סגר עליהם המדבר׃
Faraono diros pri la Izraelidoj: Ili perdis la vojon en la lando, la dezerto ilin ŝlosis.
וחזקתי את לב פרעה ורדף אחריהם ואכבדה בפרעה ובכל חילו וידעו מצרים כי אני יהוה ויעשו כן׃
Kaj Mi obstinigos la koron de Faraono, kaj li kuros post ili; kaj Mi gloriĝos per Faraono kaj per lia tuta militistaro, kaj la Egiptoj sciiĝos, ke Mi estas la Eternulo. Kaj ili faris tiel.
ויגד למלך מצרים כי ברח העם ויהפך לבב פרעה ועבדיו אל העם ויאמרו מה זאת עשינו כי שלחנו את ישראל מעבדנו׃
Kiam oni diris al la reĝo de Egiptujo, ke la popolo forkuris, tiam la koro de Faraono kaj de liaj servantoj turniĝis kontraŭ la popolon, kaj ili diris: Kion ni faris, forliberiginte la Izraelidojn de servado al ni?
ויאסר את רכבו ואת עמו לקח עמו׃
Kaj li jungis sian ĉaron kaj prenis kun si sian popolon.
ויקח שש מאות רכב בחור וכל רכב מצרים ושלשם על כלו׃
Kaj li prenis sescent plej bonajn ĉarojn kaj ĉiujn ĉarojn de Egiptujo kaj la ĉefojn de la tuta militistaro.
ויחזק יהוה את לב פרעה מלך מצרים וירדף אחרי בני ישראל ובני ישראל יצאים ביד רמה׃
Kaj la Eternulo obstinigis la koron de Faraono, la reĝo de Egiptujo, kaj li postkuris la Izraelidojn; sed la Izraelidojn elirigis mano alta.
וירדפו מצרים אחריהם וישיגו אותם חנים על הים כל סוס רכב פרעה ופרשיו וחילו על פי החירת לפני בעל צפן׃
La Egiptoj postkuris ilin, kaj ĉiuj ĉevaloj kaj ĉaroj de Faraono kaj liaj rajdantoj kaj lia militistaro atingis ilin, kiam ili staris tendare super la maro, apud Pi-Haĥirot antaŭ Baal-Cefon.
ופרעה הקריב וישאו בני ישראל את עיניהם והנה מצרים נסע אחריהם וייראו מאד ויצעקו בני ישראל אל יהוה׃
Kiam Faraono alproksimiĝis, tiam la Izraelidoj levis siajn okulojn, kaj ekvidis, ke jen la Egiptoj iras post ili; kaj ili tre ektimis, kaj la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo.
ויאמרו אל משה המבלי אין קברים במצרים לקחתנו למות במדבר מה זאת עשית לנו להוציאנו ממצרים׃
Kaj ili diris al Moseo: Ĉu ne ekzistis tomboj en Egiptujo, ke vi prenis nin, por morti en la dezerto? kion vi faris al ni, elkondukinte nin el Egiptujo?
הלא זה הדבר אשר דברנו אליך במצרים לאמר חדל ממנו ונעבדה את מצרים כי טוב לנו עבד את מצרים ממתנו במדבר׃
Tion ni diris ja al vi en Egiptujo: Lasu nin, kaj ni servu la Egiptojn; ĉar pli bone estus por ni servi la Egiptojn, ol morti en la dezerto.
ויאמר משה אל העם אל תיראו התיצבו וראו את ישועת יהוה אשר יעשה לכם היום כי אשר ראיתם את מצרים היום לא תסיפו לראתם עוד עד עולם׃
Tiam Moseo diris al la popolo: Ne timu; staru, kaj vidu la savon de la Eternulo, kiun Li faros al vi hodiaŭ; ĉar la Egiptojn, kiujn vi vidas hodiaŭ, vi eterne neniam plu vidos.
יהוה ילחם לכם ואתם תחרישון׃
La Eternulo militos por vi, kaj vi silentu.
ויאמר יהוה אל משה מה תצעק אלי דבר אל בני ישראל ויסעו׃
Kaj la Eternulo diris al Moseo: Kion vi krias al Mi? diru al la Izraelidoj, ke ili ekiru.
ואתה הרם את מטך ונטה את ידך על הים ובקעהו ויבאו בני ישראל בתוך הים ביבשה׃
Kaj vi levu vian bastonon kaj etendu vian manon super la maron kaj disfendu ĝin, por ke la Izraelidoj iru tra la mezo de la maro sur seka tero.
ואני הנני מחזק את לב מצרים ויבאו אחריהם ואכבדה בפרעה ובכל חילו ברכבו ובפרשיו׃
Kaj jen, Mi obstinigos la korojn de la Egiptoj, kaj ili iros post vi; kaj Mi gloriĝos per Faraono kaj per lia tuta militistaro, per liaj ĉaroj kaj liaj rajdantoj.
וידעו מצרים כי אני יהוה בהכבדי בפרעה ברכבו ובפרשיו׃
Kaj la Egiptoj sciiĝos, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi gloriĝos per Faraono, per liaj ĉaroj kaj liaj rajdantoj.
ויסע מלאך האלהים ההלך לפני מחנה ישראל וילך מאחריהם ויסע עמוד הענן מפניהם ויעמד מאחריהם׃
Kaj la Dia anĝelo, kiu iradis antaŭ la tendaro de la Izraelidoj, formoviĝis kaj ekiris post ili; kaj la nuba kolono formoviĝis de antaŭ ili kaj stariĝis post ili;
ויבא בין מחנה מצרים ובין מחנה ישראל ויהי הענן והחשך ויאר את הלילה ולא קרב זה אל זה כל הלילה׃
kaj ĝi aperis inter la tendaro de la Egiptoj kaj la tendaro de la Izraelidoj, kaj ĝi estis nubo malluma, kaj lumis dum la nokto tiamaniere, ke unuj al la aliaj ne povis alproksimiĝi dum la tuta nokto.
ויט משה את ידו על הים ויולך יהוה את הים ברוח קדים עזה כל הלילה וישם את הים לחרבה ויבקעו המים׃
Kaj Moseo etendis sian manon super la maron; kaj la Eternulo pelis la maron per forta orienta vento dum la tuta nokto kaj faris la maron seka tero; kaj la akvo disfendiĝis.
ויבאו בני ישראל בתוך הים ביבשה והמים להם חמה מימינם ומשמאלם׃
Kaj la Izraelidoj ekiris tra la mezo de la maro sur seka tero, kaj la akvo estis por ili muro dekstre kaj maldekstre.
וירדפו מצרים ויבאו אחריהם כל סוס פרעה רכבו ופרשיו אל תוך הים׃
Kaj la Egiptoj postkuris kaj venis post ili, ĉiuj ĉevaloj de Faraono, liaj ĉaroj kaj liaj rajdantoj, en la mezon de la maro.
ויהי באשמרת הבקר וישקף יהוה אל מחנה מצרים בעמוד אש וענן ויהם את מחנה מצרים׃
Kiam venis la matena gardotempo, la Eternulo ekrigardis la tendaron de la Egiptoj el la fajra kaj nuba kolono, kaj Li tumultigis la tendaron de la Egiptoj.
ויסר את אפן מרכבתיו וינהגהו בכבדת ויאמר מצרים אנוסה מפני ישראל כי יהוה נלחם להם במצרים׃
Kaj Li depuŝis la radojn de iliaj ĉaroj kaj malrapidigis ilian iradon. Tiam la Egiptoj diris: Ni forkuru for de la Izraelidoj, ĉar la Eternulo militas por ili kontraŭ la Egiptoj.
ויאמר יהוה אל משה נטה את ידך על הים וישבו המים על מצרים על רכבו ועל פרשיו׃
Kaj la Eternulo diris al Moseo: Etendu vian manon super la maron, por ke la akvo revenu sur la Egiptojn, sur iliajn ĉarojn kaj iliajn rajdantojn.
ויט משה את ידו על הים וישב הים לפנות בקר לאיתנו ומצרים נסים לקראתו וינער יהוה את מצרים בתוך הים׃
Kaj Moseo etendis sian manon super la maron, kaj la maro revenis en la komenco de la mateno, sur sian lokon, kaj la Egiptoj kuris renkonte al ĝi. Kaj la Eternulo ĵetis la Egiptojn en la mezon de la maro.
וישבו המים ויכסו את הרכב ואת הפרשים לכל חיל פרעה הבאים אחריהם בים לא נשאר בהם עד אחד׃
Kaj la akvo revenis, kaj kovris la ĉarojn kaj la rajdantojn de la tuta militistaro de Faraono, kiu venis post ili en la maron; ne restis el ili eĉ unu.
ובני ישראל הלכו ביבשה בתוך הים והמים להם חמה מימינם ומשמאלם׃
Sed la Izraelidoj iris sur seka tero tra la mezo de la maro, kaj la akvo estis por ili muro dekstre kaj maldekstre.
ויושע יהוה ביום ההוא את ישראל מיד מצרים וירא ישראל את מצרים מת על שפת הים׃
Kaj la Eternulo savis en tiu tago la Izraelidojn el la mano de la Egiptoj; kaj la Izraelidoj vidis la Egiptojn mortintaj sur la bordo de la maro.
וירא ישראל את היד הגדלה אשר עשה יהוה במצרים וייראו העם את יהוה ויאמינו ביהוה ובמשה עבדו׃
Kaj la Izraelidoj vidis la grandan manon, kiun la Eternulo aperigis sur la Egiptoj, kaj la popolo ektimis la Eternulon kaj ekkredis al la Eternulo kaj al Lia sklavo Moseo.