II John 1

הזקן אל הגבירה הבחירה ואל בניה אשר אני אהב אתם באמת ולא אני לבדי כי אם גם כל ידעי האמת׃
La presbitero al la elektita sinjorino kaj ŝiaj infanoj, kiujn mi amas en la vero; kaj ne mi sola, sed ankaŭ ĉiuj, kiuj konas la veron;
למען האמת העמדת בקרבנו וגם תהיה עמנו לעולם׃
pro la vero restanta en ni, kaj ĝi estos ĉe ni por ĉiam:
יהי עמכם חסד ורחמים ושלום מאת האלהים אבינו ומאת אדנינו ישוע המשיח בן האב באמת ובאהבה׃
Graco, kompato, paco, estos ĉe ni, de Dio, la Patro, kaj de Jesuo Kristo, la Filo de la Patro, en vero kaj amo.
שמחתי למאד כי מצאתי מבניך מתהלכים באמת כמצוה אשר קבלנו מאת האב׃
Mi treege ĝojas, ke mi trovis iujn el viaj infanoj iradantajn en la vero tiel same, kiel ni ricevis ordonon de la Patro.
ועתה מבקש אני ממך הגבירה ולא ככתב אליך מצוה חדשה כי אם את אשר היתה לנו מראש לאהבה איש את רעהו׃
Kaj nun mi vin petegas, sinjorino, skribante ne kvazaŭ novan ordonon al vi, sed tiun, kiun ni havis de la komenco, ke ni amu unu la alian.
וזאת היא האהבה אשר נתהלך במצותיו זאת היא המצוה אשר שמעתם מראש להתהלך בה׃
Kaj jen estas la amo: ke ni iradu laŭ Liaj ordonoj. Tio estas la ordono, tiu sama, kiun vi aŭdis de la komenco, ke vi iradu en ĝi.
כי מתעים רבים באו לעולם אשר אינם מודים בישוע המשיח כי בא בבשר זה הוא המתעה וצר המשיח׃
Ĉar multaj delogantoj eliris en la mondon, kiuj ne konfesas Jesuon Kriston venantan en karno. Tio estas la deloganto kaj la antikristo.
השמרו לכם פן תאבד ממנו פעלתנו כי אם נקח משכרתנו שלמה׃
Gardu vin, ke vi ne perdu viajn elfaritaĵojn, sed ke vi ricevu plenan rekompencon.
כל העבר על תורת המשיח ואיננו עמד בה אין לו אלהים והעמד בתורת המשיח יש לו גם האב גם הבן׃
Ĉiu, kiu iras antaŭen kaj ne restas en la instruado de Kristo, ne havas Dion; kiu restas en la instruado, tiu havas kaj la Patron kaj la Filon.
כל הבא אליכם ולא יביא את התורה הזאת לא תאספו אתו הביתה ולא תשאלו לו לשלום׃
Se iu al vi venas kaj ne kunportas ĉi tiun instruadon, ne ricevu lin en la domon, kaj al li ne donu salutan vorton;
כי השאל בשלומו הוא משתתף במעשיו הרעים׃
ĉar kiu al li salute parolas, tiu partoprenas en liaj malbonfaroj.
הרבה לי לכתב אליכם ולא חפצתי בניר ובדיו כי אקוה לבוא אליכם ולדבר פה אל פה למען תהיה שמחתנו שלמה׃
Havante multon por skribi al vi, mi ne volis skribi per papero kaj inko; sed mi esperas veni al vi kaj paroli vizaĝon kontraŭ vizaĝo, por ke via ĝojo estu plena.
בני אחותך הבחירה שאלים לשלומך אמן׃
Salutas vin la infanoj de via fratino, la elektita.