II Chronicles 30

וישלח יחזקיהו על כל ישראל ויהודה וגם אגרות כתב על אפרים ומנשה לבוא לבית יהוה בירושלם לעשות פסח ליהוה אלהי ישראל׃
Ĥizkija sendis al la tuta Izrael kaj Jehuda, li skribis ankaŭ leterojn al Efraim kaj Manase, ke ili venu en la domon de la Eternulo, en Jerusalemon, por fari Paskon al la Eternulo, Dio de Izrael.
ויועץ המלך ושריו וכל הקהל בירושלם לעשות הפסח בחדש השני׃
Kaj la reĝo kaj liaj eminentuloj kaj la tuta komunumo en Jerusalem per konsiliĝo decidis fari la Paskon en la dua monato;
כי לא יכלו לעשתו בעת ההיא כי הכהנים לא התקדשו למדי והעם לא נאספו לירושלם׃
ĉar ili ne povis fari ĝin en tiu tempo pro tio, ke la pastroj ne sanktigis sin en sufiĉa nombro kaj la popolo ne kolektiĝis en Jerusalem.
ויישר הדבר בעיני המלך ובעיני כל הקהל׃
La afero plaĉis al la reĝo kaj al la tuta komunumo.
ויעמידו דבר להעביר קול בכל ישראל מבאר שבע ועד דן לבוא לעשות פסח ליהוה אלהי ישראל בירושלם כי לא לרב עשו ככתוב׃
Kaj ili decidis proklami en la tuta lando de Izrael, de Beer-Ŝeba ĝis Dan, ke oni venu fari Paskon al la Eternulo, Dio de Izrael, en Jerusalem; ĉar jam delonge oni ne faris ĝin, kiel estas skribite.
וילכו הרצים באגרות מיד המלך ושריו בכל ישראל ויהודה וכמצות המלך לאמר בני ישראל שובו אל יהוה אלהי אברהם יצחק וישראל וישב אל הפליטה הנשארת לכם מכף מלכי אשור׃
Kaj ekiris kurieroj kun leteroj de la reĝo kaj de liaj eminentuloj en la tutan landon de Izrael kaj Jehuda, kun jena ordono de la reĝo: Ho idoj de Izrael, revenu al la Eternulo, Dio de Abraham, Isaak, kaj Izrael, kaj tiam Li revenos al la saviĝintoj, kiuj restis ĉe vi de la mano de la reĝoj de Asirio.
ואל תהיו כאבותיכם וכאחיכם אשר מעלו ביהוה אלהי אבותיהם ויתנם לשמה כאשר אתם ראים׃
Kaj ne estu kiel viaj patroj kaj viaj fratoj, kiuj krimis kontraŭ la Eternulo, Dio de iliaj patroj, kaj kiujn Li tial elmetis al ruinigo, kiel vi vidas.
עתה אל תקשו ערפכם כאבותיכם תנו יד ליהוה ובאו למקדשו אשר הקדיש לעולם ועבדו את יהוה אלהיכם וישב מכם חרון אפו׃
Nun ne estu malmolnukaj kiel viaj patroj: donu la manon al la Eternulo, kaj venu en Lian sanktejon, kiun Li sanktigis por ĉiam, kaj servu al la Eternulo, via Dio, kaj Li deturnos de vi la flamon de Sia kolero.
כי בשובכם על יהוה אחיכם ובניכם לרחמים לפני שוביהם ולשוב לארץ הזאת כי חנון ורחום יהוה אלהיכם ולא יסיר פנים מכם אם תשובו אליו׃
Ĉar se vi revenos al la Eternulo, viaj fratoj kaj viaj filoj trovos favorkorecon ĉe tiuj, kiuj ilin forkaptis, kaj povos reveni en ĉi tiun landon; ĉar kompatema kaj favorkora estas la Eternulo, via Dio, kaj Li ne deturnos de vi Sian vizaĝon, se vi revenos al Li.
ויהיו הרצים עברים מעיר לעיר בארץ אפרים ומנשה ועד זבלון ויהיו משחיקים עליהם ומלעגים בם׃
La kurieroj iris de urbo al urbo en la lando de Efraim kaj Manase kaj ĝis la lando de Zebulun; sed oni ridis pri ili kaj mokis ilin.
אך אנשים מאשר ומנשה ומזבלון נכנעו ויבאו לירושלם׃
Nur kelkaj el la Aŝeridoj, Manaseidoj, kaj Zebulunidoj humiliĝis, kaj venis en Jerusalemon.
גם ביהודה היתה יד האלהים לתת להם לב אחד לעשות מצות המלך והשרים בדבר יהוה׃
Super Judujo estis la mano de Dio, por doni al ili unuanimecon, por plenumi la ordonon de la reĝo kaj de la eminentuloj konforme al la vorto de la Eternulo.
ויאספו ירושלם עם רב לעשות את חג המצות בחדש השני קהל לרב מאד׃
Kaj kolektiĝis en Jerusalem multe da popolo, por fari la feston de macoj en la dua monato, tre granda homamaso.
ויקמו ויסירו את המזבחות אשר בירושלם ואת כל המקטרות הסירו וישליכו לנחל קדרון׃
Kaj ili leviĝis, kaj forigis la altarojn, kiuj estis en Jerusalem; kaj ĉion, sur kio oni faradis incensadon, ili forigis kaj ĵetis en la torenton Kidron.
וישחטו הפסח בארבעה עשר לחדש השני והכהנים והלוים נכלמו ויתקדשו ויביאו עלות בית יהוה׃
Kaj ili buĉis la Paskon en la dek-kvara tago de la dua monato. La pastroj kaj la Levidoj hontis, kaj sanktigis sin kaj venigis la bruloferojn al la domo de la Eternulo.
ויעמדו על עמדם כמשפטם כתורת משה איש האלהים הכהנים זרקים את הדם מיד הלוים׃
Kaj ili staris sur siaj postenoj laŭ la preskribo, konforme al la instruo de Moseo, la homo de Dio. La pastroj aspergis per la sango el la manoj de la Levidoj.
כי רבת בקהל אשר לא התקדשו והלוים על שחיטת הפסחים לכל לא טהור להקדיש ליהוה׃
Ĉar en la komunumo estis multaj, kiuj sin ne sanktigis, tial la Levidoj okupis sin per la buĉado de la Paskoj anstataŭ ĉiu, kiu ne estis pura, por esti sanktigata al la Eternulo.
כי מרבית העם רבת מאפרים ומנשה יששכר וזבלון לא הטהרו כי אכלו את הפסח בלא ככתוב כי התפלל יחזקיהו עליהם לאמר יהוה הטוב יכפר בעד׃
Multaj el la popolo, plejparte el Efraim, Manase, Isaĥar, kaj Zebulun, ne purigis sin; tamen ili manĝis la Paskon, ne konforme al la preskribo; sed Ĥizkija preĝis pri ili, dirante: La Eternulo, la bona, pardonu ĉiun,
כל לבבו הכין לדרוש האלהים יהוה אלהי אבותיו ולא כטהרת הקדש׃
kiu pretigis sian koron, por turni sin al Dio, la Eternulo, Dio de liaj patroj, kvankam ne konforme al la sankta puriĝo.
וישמע יהוה אל יחזקיהו וירפא את העם׃
Kaj la Eternulo aŭskultis Ĥizkijan kaj pardonis la popolon.
ויעשו בני ישראל הנמצאים בירושלם את חג המצות שבעת ימים בשמחה גדולה ומהללים ליהוה יום ביום הלוים והכהנים בכלי עז ליהוה׃
Kaj la Izraelidoj, kiuj troviĝis en Jerusalem, faris la feston de macoj dum sep tagoj en granda ĝojo; kaj ĉiutage la Levidoj kaj la pastroj glorkantis al la Eternulo per instrumentoj, difinitaj por glorado de la Eternulo.
וידבר יחזקיהו על לב כל הלוים המשכילים שכל טוב ליהוה ויאכלו את המועד שבעת הימים מזבחים זבחי שלמים ומתודים ליהוה אלהי אבותיהם׃
Kaj Ĥizkija parolis afable al ĉiuj Levidoj, kiuj distingiĝis en la servado al la Eternulo. Kaj oni manĝis la festan manĝaĵon dum sep tagoj, alportante pacoferojn, kaj dankante la Eternulon, Dion de iliaj patroj.
ויועצו כל הקהל לעשות שבעת ימים אחרים ויעשו שבעת ימים שמחה׃
Kaj la tuta komunumo interkonsiliĝe decidis festi aliajn sep tagojn, kaj ili pasigis la sep tagojn en gajeco.
כי חזקיהו מלך יהודה הרים לקהל אלף פרים ושבעת אלפים צאן והשרים הרימו לקהל פרים אלף וצאן עשרת אלפים ויתקדשו כהנים לרב׃
Ĉar Ĥizkija, reĝo de Judujo, donis por la popolo mil bovojn kaj sep mil ŝafojn, kaj la eminentuloj donis al la popolo mil bovojn kaj dek mil ŝafojn; kaj jam tre multaj el la pastroj sin sanktigis.
וישמחו כל קהל יהודה והכהנים והלוים וכל הקהל הבאים מישראל והגרים הבאים מארץ ישראל והיושבים ביהודה׃
Kaj ĝojis la tuta komunumo de la Judoj kaj la pastroj kaj la Levidoj, kaj la tuta popolamaso, kiu venis de Izrael, kaj la aligentuloj, kiuj venis el la lando de Izrael kaj kiuj loĝis en Judujo.
ותהי שמחה גדולה בירושלם כי מימי שלמה בן דויד מלך ישראל לא כזאת בירושלם׃
Kaj estis granda ĝojo en Jerusalem; ĉar de la tempo de Salomono, filo de David, reĝo de Izrael, ne estis io simila en Jerusalem.
ויקמו הכהנים הלוים ויברכו את העם וישמע בקולם ותבוא תפלתם למעון קדשו לשמים׃
Kaj leviĝis la pastroj kaj la Levidoj kaj benis la popolon; kaj aŭskultita estis ilia voĉo, kaj venis ilia preĝo en Lian sanktan loĝejon, en la ĉielon.