I Samuel 5

ופלשתים לקחו את ארון האלהים ויבאהו מאבן העזר אשדודה׃
La Filiŝtoj prenis la keston de Dio kaj portis ĝin el Eben-Ezer en Aŝdodon.
ויקחו פלשתים את ארון האלהים ויביאו אתו בית דגון ויציגו אתו אצל דגון׃
Kaj la Filiŝtoj prenis la keston de Dio kaj enportis ĝin en la templon de Dagon kaj starigis ĝin apude de Dagon.
וישכמו אשדודים ממחרת והנה דגון נפל לפניו ארצה לפני ארון יהוה ויקחו את דגון וישבו אתו למקומו׃
Sed kiam la Aŝdodanoj en la morgaŭa tago leviĝis, ili vidis, ke jen Dagon kuŝas vizaĝaltere antaŭ la kesto de la Eternulo. Kaj ili prenis Dagonon kaj restarigis lin sur lia loko.
וישכמו בבקר ממחרת והנה דגון נפל לפניו ארצה לפני ארון יהוה וראש דגון ושתי כפות ידיו כרתות אל המפתן רק דגון נשאר עליו׃
Kiam ili en la morgaŭa tago matene leviĝis, ili vidis, ke jen Dagon kuŝas vizaĝaltere antaŭ la kesto de la Eternulo; la kapo de Dagon kaj liaj ambaŭ manoj dehakitaj kuŝas sur la sojlo, nur la torso restis.
על כן לא ידרכו כהני דגון וכל הבאים בית דגון על מפתן דגון באשדוד עד היום הזה׃
Pro tio la pastroj de Dagon, kaj ĉiuj, kiuj eniras en la templon de Dagon en Aŝdod, ne paŝas sur la sojlon de Dagon ĝis la nuna tago.
ותכבד יד יהוה אל האשדודים וישמם ויך אתם בעפלים את אשדוד ואת גבוליה׃
Kaj la mano de la Eternulo peze falis sur la Aŝdodanojn, kaj Li komencis ekstermi ilin kaj frapis ilin per tuberoj, en Aŝdod kaj en ĝiaj ĉirkaŭaĵoj.
ויראו אנשי אשדוד כי כן ואמרו לא ישב ארון אלהי ישראל עמנו כי קשתה ידו עלינו ועל דגון אלהינו׃
Kiam la Aŝdodanoj vidis, ke estas tiel, tiam ili diris: Ne restu ĉe ni la kesto de la Dio de Izrael, ĉar peza estas Lia mano sur ni kaj sur nia dio Dagon.
וישלחו ויאספו את כל סרני פלשתים אליהם ויאמרו מה נעשה לארון אלהי ישראל ויאמרו גת יסב ארון אלהי ישראל ויסבו את ארון אלהי ישראל׃
Ili sendis kaj kunvenigis al si ĉiujn estrojn de la Filiŝtoj, kaj diris: Kion ni faru kun la kesto de la Dio de Izrael? Kaj tiuj diris: Oni transportu la keston de la Dio de Izrael en Gaton. Kaj oni transportis la keston de la Dio de Izrael.
ויהי אחרי הסבו אתו ותהי יד יהוה בעיר מהומה גדולה מאד ויך את אנשי העיר מקטן ועד גדול וישתרו להם עפלים׃
Sed kiam oni transportis ĝin, la mano de la Eternulo faris en la urbo tre grandan tumulton, kaj Li frapis la loĝantojn de la urbo, kiel la malgrandajn, tiel ankaŭ la grandajn, kaj aperis sur ili tuberoj.
וישלחו את ארון האלהים עקרון ויהי כבוא ארון האלהים עקרון ויזעקו העקרנים לאמר הסבו אלי את ארון אלהי ישראל להמיתני ואת עמי׃
Tiam ili forsendis la keston de Dio en Ekronon. Sed kiam la kesto de Dio venis en Ekronon, la Ekronanoj ekkriis, dirante: Oni alportis al ni la keston de la Dio de Izrael, por mortigi nin kaj nian popolon.
וישלחו ויאספו את כל סרני פלשתים ויאמרו שלחו את ארון אלהי ישראל וישב למקמו ולא ימית אתי ואת עמי כי היתה מהומת מות בכל העיר כבדה מאד יד האלהים שם׃
Ili sendis kaj kunvenigis ĉiujn estrojn de la Filiŝtoj, kaj diris: Forsendu la keston de la Dio de Izrael, ke ĝi revenu sur sian lokon kaj ne mortigu nin kaj nian popolon; ĉar en la tuta urbo estis morta teruro, tiel forte pezis la mano de Dio.
והאנשים אשר לא מתו הכו בעפלים ותעל שועת העיר השמים׃
Kaj la homoj, kiuj ne mortis, estis frapitaj per tuberoj, kaj la kriado de la urbo leviĝis ĝis la ĉielo.