I Chronicles 25

ויבדל דויד ושרי הצבא לעבדה לבני אסף והימן וידותון הנביאים בכנרות בנבלים ובמצלתים ויהי מספרם אנשי מלאכה לעבדתם׃
David kaj la militestroj apartigis por la servado filojn de Asaf, de Heman, kaj de Jedutun, kiuj estis inspiritaj por harpoj, psalteroj, kaj cimbaloj. Ili estis kalkulitaj por sia servado:
לבני אסף זכור ויוסף ונתניה ואשראלה בני אסף על יד אסף הנבא על ידי המלך׃
el la filoj de Asaf: Zakur, Jozef, Netanja, kaj Aŝarela, filoj de Asaf, sub gvidado de Asaf, kiu kantis ĉe la reĝo.
לידותון בני ידותון גדליהו וצרי וישעיהו חשביהו ומתתיהו ששה על ידי אביהם ידותון בכנור הנבא על הדות והלל ליהוה׃
De Jedutun, la filoj de Jedutun: Gedalja, Ceri, Jeŝaja, Ĥaŝabja, kaj Matitja, ses, sub gvidado de sia patro Jedutun, kiu ludis inspirite sur harpo, por laŭdi kaj glori la Eternulon.
להימן בני הימן בקיהו מתניהו עזיאל שבואל וירימות חנניה חנני אליאתה גדלתי ורממתי עזר ישבקשה מלותי הותיר מחזיאות׃
De Heman, la filoj de Heman: Bukija, Matanja, Uziel, Ŝebuel, Jerimot, Ĥananja, Ĥanani, Eliata, Gidalti, Romamti-Ezer, Joŝbekaŝa, Maloti, Hotir, kaj Maĥaziot.
כל אלה בנים להימן חזה המלך בדברי האלהים להרים קרן ויתן האלהים להימן בנים ארבעה עשר ובנות שלוש׃
Ĉiuj ili estis filoj de Heman, viziisto de la reĝo koncerne la vortojn de Dio, por levi la kornon. Dio donis al Heman dek kvar filojn kaj tri filinojn.
כל אלה על ידי אביהם בשיר בית יהוה במצלתים נבלים וכנרות לעבדת בית האלהים על ידי המלך אסף וידותון והימן׃
Ĉiuj ĉi tiuj estis sub la gvidado de siaj patroj ĉe la kantado en la domo de la Eternulo, kun cimbaloj, psalteroj, kaj harpoj, ĉe la servado en la domo de Dio, sub la gvidado de la reĝo, Asaf, Jedutun, kaj Heman.
ויהי מספרם עם אחיהם מלמדי שיר ליהוה כל המבין מאתים שמונים ושמונה׃
Ilia nombro, kune kun iliaj fratoj, instruitaj por kanti antaŭ la Eternulo, ĉiuj kompetentuloj, estis ducent okdek ok.
ויפילו גורלות משמרת לעמת כקטן כגדול מבין עם תלמיד׃
Ili lotis pri la vico de sia deĵorado, la malgrandaj egale kiel la grandaj, kompetentulo egale kiel lernanto.
ויצא הגורל הראשון לאסף ליוסף גדליהו השני הוא ואחיו ובניו שנים עשר׃
La unua loto eliris ĉe Asaf por Jozef; la dua por Gedalja; li kun siaj fratoj kaj siaj filoj estis dek du;
השלשי זכור בניו ואחיו שנים עשר׃
la tria por Zakur; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;
הרביעי ליצרי בניו ואחיו שנים עשר׃
la kvara por Jicri; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;
החמישי נתניהו בניו ואחיו שנים עשר׃
la kvina por Netanja; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;
הששי בקיהו בניו ואחיו שנים עשר׃
la sesa por Bukija; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;
השבעי ישראלה בניו ואחיו שנים עשר׃
la sepa por Jeŝarela; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;
השמיני ישעיהו בניו ואחיו שנים עשר׃
la oka por Jeŝaja; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;
התשיעי מתניהו בניו ואחיו שנים עשר׃
la naŭa por Matanja; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;
העשירי שמעי בניו ואחיו שנים עשר׃
la deka por Ŝimei; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;
עשתי עשר עזראל בניו ואחיו שנים עשר׃
la dek-unua por Azarel; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;
השנים עשר לחשביה בניו ואחיו שנים עשר׃
la dek-dua por Ĥaŝabja; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;
לשלשה עשר שובאל בניו ואחיו שנים עשר׃
la dek-tria por Ŝubael; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;
לארבעה עשר מתתיהו בניו ואחיו שנים עשר׃
la dek-kvara por Matitja; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;
לחמשה עשר לירמות בניו ואחיו שנים עשר׃
la dek-kvina por Jeremot; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;
לששה עשר לחנניהו בניו ואחיו שנים עשר׃
la dek-sesa por Ĥananja; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;
לשבעה עשר לישבקשה בניו ואחיו שנים עשר׃
la dek-sepa por Joŝbekaŝa; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;
לשמונה עשר לחנני בניו ואחיו שנים עשר׃
la dek-oka por Ĥanani; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;
לתשעה עשר למלותי בניו ואחיו שנים עשר׃
la dek-naŭa por Maloti; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;
לעשרים לאליתה בניו ואחיו שנים עשר׃
la dudeka por Eliata; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;
לאחד ועשרים להותיר בניו ואחיו שנים עשר׃
la dudek-unua por Hotir; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;
לשנים ועשרים לגדלתי בניו ואחיו שנים עשר׃
la dudek-dua por Gidalti; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;
לשלשה ועשרים למחזיאות בניו ואחיו שנים עשר׃
la dudek-tria por Maĥaziot; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;
לארבעה ועשרים לרוממתי עזר בניו ואחיו שנים עשר׃
la dudek-kvara por Romamti-Ezer; liaj filoj kaj fratoj estis dek du.