Hosea 1

Vorto de la Eternulo, kiu aperis al Hoŝea, filo de Beeri, en la tempo de Uzija, Jotan, Aĥaz, kaj Ĥizkija, reĝoj de Judujo, kaj en la tempo de Jerobeam, filo de Joaŝ, reĝo de Izrael.
דבר יהוה אשר היה אל הושע בן בארי בימי עזיה יותם אחז יחזקיה מלכי יהודה ובימי ירבעם בן יואש מלך ישראל׃
Kiam la Eternulo komencis paroli al Hoŝea, la Eternulo diris al Hoŝea: Iru, prenu al vi edzinon malĉastulinon kaj naskigu infanojn malĉastajn, ĉar la lando malĉastiĝis for de la Eternulo.
תחלת דבר יהוה בהושע ויאמר יהוה אל הושע לך קח לך אשת זנונים וילדי זנונים כי זנה תזנה הארץ מאחרי יהוה׃
Kaj li iris, kaj prenis Gomeron, filinon de Diblaim; kaj ŝi gravediĝis kaj naskis al li filon.
וילך ויקח את גמר בת דבלים ותהר ותלד לו בן׃
Kaj la Eternulo diris al li: Donu al li la nomon Jizreel; ĉar baldaŭ Mi punos pro la sango de Jizreel la domon de Jehu, kaj Mi metos finon al la regno de la domo de Izrael.
ויאמר יהוה אליו קרא שמו יזרעאל כי עוד מעט ופקדתי את דמי יזרעאל על בית יהוא והשבתי ממלכות בית ישראל׃
En tiu tempo Mi rompos la pafarkon de Izrael en la valo Jizreel.
והיה ביום ההוא ושברתי את קשת ישראל בעמק יזרעאל׃
Kaj ŝi denove gravediĝis kaj naskis filinon; kaj Li diris al li: Donu al ŝi la nomon Lo-Ruĥama; ĉar Mi ne plu kompatos la domon de Izrael, sed postulos de ili pagon.
ותהר עוד ותלד בת ויאמר לו קרא שמה לא רחמה כי לא אוסיף עוד ארחם את בית ישראל כי נשא אשא להם׃
Tamen la domon de Jehuda Mi kompatos, kaj Mi helpos al ili per la Eternulo, ilia Dio; Mi ne helpos al ili per pafarko, glavo, kaj batalo, nek per ĉevaloj kaj rajdantoj.
ואת בית יהודה ארחם והושעתים ביהוה אלהיהם ולא אושיעם בקשת ובחרב ובמלחמה בסוסים ובפרשים׃
Kiam ŝi demamigis Lo-Ruĥaman, ŝi gravediĝis kaj naskis filon.
ותגמל את לא רחמה ותהר ותלד בן׃
Kaj Li diris: Donu al li la nomon Lo-Ami; ĉar vi ne estas Mia popolo, kaj Mi ne estos por vi.
ויאמר קרא שמו לא עמי כי אתם לא עמי ואנכי לא אהיה לכם׃
Tamen la nombro de la Izraelidoj estos kiel la sablo ĉe la maro, ne mezurebla kaj ne kalkulebla. Kaj sur la sama loko, kie estis dirite al ili: Vi ne estas Mia popolo, oni diros al ili: Infanoj de la vivanta Dio.
והיה מספר בני ישראל כחול הים אשר לא ימד ולא יספר והיה במקום אשר יאמר להם לא עמי אתם יאמר להם בני אל חי׃
Kolektiĝos kune la idoj de Jehuda kaj la idoj de Izrael, kaj faros al si unu ĉefon, kaj iros el la lando; ĉar granda estos la tago de Jizreel.
ונקבצו בני יהודה ובני ישראל יחדו ושמו להם ראש אחד ועלו מן הארץ כי גדול יום יזרעאל׃