Haggai 2

En la sepa monato, en la dudek-unua tago de la monato, aperis vorto de la Eternulo per la profeto Ĥagaj, dirante:
בשביעי בעשרים ואחד לחדש היה דבר יהוה ביד חגי הנביא לאמר׃
Diru al Zerubabel, filo de Ŝealtiel, regionestro de Judujo, kaj al la ĉefpastro Josuo, filo de Jehocadak, kaj al la cetera popolo jene:
אמר נא אל זרבבל בן שלתיאל פחת יהודה ואל יהושע בן יהוצדק הכהן הגדול ואל שארית העם לאמר׃
Kiu restis inter vi, kiu vidis ĉi tiun domon en ĝia antaŭa belegeco? kaj kion vi vidas en ĝi nun? ĉu ĝi ne aperas antaŭ viaj okuloj kiel nenio?
מי בכם הנשאר אשר ראה את הבית הזה בכבודו הראשון ומה אתם ראים אתו עתה הלוא כמהו כאין בעיניכם׃
Sed estu kuraĝa, ho Zerubabel, diras la Eternulo; estu kuraĝa, ho ĉefpastro Josuo, filo de Jehocadak; estu kuraĝa, ho tuta popolo de la lando, diras la Eternulo; kaj laboru, ĉar Mi estas kun vi, diras la Eternulo Cebaot.
ועתה חזק זרבבל נאם יהוה וחזק יהושע בן יהוצדק הכהן הגדול וחזק כל עם הארץ נאם יהוה ועשו כי אני אתכם נאם יהוה צבאות׃
Konforme al la interligo, kiun Mi faris kun vi, kiam vi eliris el Egiptujo, Mia spirito estas inter vi; ne timu.
את הדבר אשר כרתי אתכם בצאתכם ממצרים ורוחי עמדת בתוככם אל תיראו׃
Ĉar tiele diras la Eternulo Cebaot: Pasos malmulte da temo, kaj Mi ekmovos la ĉielon kaj la teron, la maron kaj la sekteron;
כי כה אמר יהוה צבאות עוד אחת מעט היא ואני מרעיש את השמים ואת הארץ ואת הים ואת החרבה׃
Mi skuos ĉiujn popolojn; kaj venos io ĉarma por ĉiuj nacioj, kaj Mi plenigos ĉi tiun domon per gloro, diras la Eternulo Cebaot.
והרעשתי את כל הגוים ובאו חמדת כל הגוים ומלאתי את הבית הזה כבוד אמר יהוה צבאות׃
Al Mi apartenas la arĝento kaj al Mi apartenas la oro, diras la Eternulo Cebaot.
לי הכסף ולי הזהב נאם יהוה צבאות׃
La gloro de ĉi tiu lasta domo estos pli granda, ol de la antaŭa, diras la Eternulo Cebaot; kaj sur ĉi tiu loko Mi donos pacon, diras la Eternulo Cebaot.
גדול יהיה כבוד הבית הזה האחרון מן הראשון אמר יהוה צבאות ובמקום הזה אתן שלום נאם יהוה צבאות׃
En la dudek-kvara tago de la naŭa monato, en la dua jaro de Dario, aperis vorto de la Eternulo per la profeto Ĥagaj, dirante:
בעשרים וארבעה לתשיעי בשנת שתים לדריוש היה דבר יהוה אל חגי הנביא לאמר׃
Tiele diras la Eternulo Cebaot: Petu de la pastroj instruon, kaj diru:
כה אמר יהוה צבאות שאל נא את הכהנים תורה לאמר׃
Jen homo portis sanktigitan viandon en la basko de sia vesto, kaj per sia basko li ektuŝis panon aŭ ion kuiritan aŭ vinon aŭ oleon aŭ ian manĝaĵon — ĉu ĝi tiam fariĝos sankta? La pastroj respondis kaj diris: Ne.
הן ישא איש בשר קדש בכנף בגדו ונגע בכנפו אל הלחם ואל הנזיד ואל היין ואל שמן ואל כל מאכל היקדש ויענו הכהנים ויאמרו לא׃
Ĥagaj plue diris: Kaj se ĉion ĉi tion ektuŝos iu, kiu malpuriĝis per mortinto — ĉu ĝi tiam malpuriĝos? La pastroj respondis kaj diris: Ĝi malpuriĝos.
ויאמר חגי אם יגע טמא נפש בכל אלה היטמא ויענו הכהנים ויאמרו יטמא׃
Tiam Ĥagaj diris: Tia estas ĉi tiu popolo, kaj tia estas ĉi tiu gento antaŭ Mi, diras la Eternulo, kaj tiaj estas ĉiuj faroj de iliaj manoj; kaj ĉio, kion ili tie alportas, estas malpura.
ויען חגי ויאמר כן העם הזה וכן הגוי הזה לפני נאם יהוה וכן כל מעשה ידיהם ואשר יקריבו שם טמא הוא׃
Nun pripensu bone la tempon de ĉi tiu tago malantaŭen, antaŭ ol estis metita ŝtono sur ŝtonon en la templo de la Eternulo:
ועתה שימו נא לבבכם מן היום הזה ומעלה מטרם שום אבן אל אבן בהיכל יהוה׃
kiam iu venis al garbaro, kiu devis havi dudek mezurojn, ĝi havis nur dek; kiam iu venis al la vinpremejo, por ĉerpi kvindek mezurojn, troviĝis nur dudek;
מהיותם בא אל ערמת עשרים והיתה עשרה בא אל היקב לחשף חמשים פורה והיתה עשרים׃
Mi frapis vin per sekiga vento, per forvelkado kaj per hajlo ĉiujn laborojn de viaj manoj, sed vi tamen ne turnis vin al Mi, diras la Eternulo.
הכיתי אתכם בשדפון ובירקון ובברד את כל מעשה ידיכם ואין אתכם אלי נאם יהוה׃
Pripensu bone la tempon de ĉi tiu tago malantaŭen, de la dudek-kvara tago de la naŭa monato, de la tago, en kiu estas fondita la templo de la Eternulo; pripensu bone:
שימו נא לבבכם מן היום הזה ומעלה מיום עשרים וארבעה לתשיעי למן היום אשר יסד היכל יהוה שימו לבבכם׃
ĉu troviĝas semoj en la grenejo? ĝis nun la vinberbranĉo, la figarbo, la granatarbo, kaj la olivarbo ne donis fruktojn; sed de post ĉi tiu tago Mi vin benos.
העוד הזרע במגורה ועד הגפן והתאנה והרמון ועץ הזית לא נשא מן היום הזה אברך׃
Kaj duafoje aperis vorto de la Eternulo al Ĥagaj en la dudek-kvara tago de la monato, dirante:
ויהי דבר יהוה שנית אל חגי בעשרים וארבעה לחדש לאמר׃
Diru al Zerubabel, regionestro de Judujo, jene: Mi ekmovos la ĉielon kaj la teron;
אמר אל זרבבל פחת יהודה לאמר אני מרעיש את השמים ואת הארץ׃
Mi renversos tronojn de regnoj, Mi ekstermos la forton de regnoj de la nacioj, Mi renversos ĉarojn kun iliaj veturantoj; falos la ĉevaloj, kaj iliaj rajdantoj falos unu de glavo de alia.
והפכתי כסא ממלכות והשמדתי חזק ממלכות הגוים והפכתי מרכבה ורכביה וירדו סוסים ורכביהם איש בחרב אחיו׃
En tiu tempo, diras la Eternulo Cebaot, Mi prenos vin, ho Zerubabel, Mia servanto, filo de Ŝealtiel, diras la Eternulo, kaj Mi konservos vin kiel sigelringon; ĉar vin Mi elektis, diras la Eternulo Cebaot.
ביום ההוא נאם יהוה צבאות אקחך זרבבל בן שאלתיאל עבדי נאם יהוה ושמתיך כחותם כי בך בחרתי נאם יהוה צבאות׃