Ezekiel 47

Kaj li revenigis min al la pordo de la domo; kaj mi ekvidis, ke jen el sub la sojlo de la domo fluas akvo orienten, ĉar la vizaĝa flanko de la domo estis turnita orienten; kaj la akvo fluis el sub la dekstra flanko de la domo al la suda flanko de la altaro.
וישבני אל פתח הבית והנה מים יצאים מתחת מפתן הבית קדימה כי פני הבית קדים והמים ירדים מתחת מכתף הבית הימנית מנגב למזבח׃
Kaj li elkondukis min tra la norda pordego, kaj kondukis min laŭ ekstera vojo al la ekstera pordego, turnita orienten; kaj jen la akvo fluas el la dekstra flanko.
ויוצאני דרך שער צפונה ויסבני דרך חוץ אל שער החוץ דרך הפונה קדים והנה מים מפכים מן הכתף הימנית׃
Kiam la viro iris orienten, li havis en sia mano mezurŝnuron, kaj li mezuris mil ulnojn, kaj transpasigis min trans la akvon, kiu estis alta ĝis la maleoloj.
בצאת האיש קדים וקו בידו וימד אלף באמה ויעברני במים מי אפסים׃
Kaj li mezuris ankoraŭ mil ulnojn, kaj transpasigis min trans la akvon; la akvo estis alta ĝis la genuoj. Kaj li mezuris ankoraŭ mil, kaj transpasigis min trans la akvon, kiu estis alta ĝis la lumboj.
וימד אלף ויעברני במים מים ברכים וימד אלף ויעברני מי מתנים׃
Kiam li mezuris ankoraŭ mil, estis jam torento, kiun mi ne povis transiri; ĉar la akvo estis tro alta, oni devis ĝin transnaĝi, sed transiri la torenton oni ne povis.
וימד אלף נחל אשר לא אוכל לעבר כי גאו המים מי שחו נחל אשר לא יעבר׃
Kaj li diris al mi: Ĉu vi vidis, ho filo de homo? Kaj li kondukis min returne al la bordo de la torento.
ויאמר אלי הראית בן אדם ויולכני וישבני שפת הנחל׃
Kiam mi revenis, mi vidis, ke sur la bordo de la torento estas jam tre multe da arboj sur ambaŭ flankoj.
בשובני והנה אל שפת הנחל עץ רב מאד מזה ומזה׃
Kaj li diris al mi: Ĉi tiu akvo, kiu eliras el la orienta regiono, iros malsupren en la stepon, kaj venos en la maron; kiam ĝi troviĝos en la maro, tiam saniĝos la akvo.
ויאמר אלי המים האלה יוצאים אל הגלילה הקדמונה וירדו על הערבה ובאו הימה אל הימה המוצאים ונרפאו המים׃
Kaj ĉiu vivanta estaĵo, kiu rampas tie, kie pasas la torentoj, reviviĝos, kaj estos tre multe da fiŝoj; ĉar tien venos ĉi tiu akvo, kaj ĉio saniĝos kaj reviviĝos, kien venos la torento.
והיה כל נפש חיה אשר ישרץ אל כל אשר יבוא שם נחלים יחיה והיה הדגה רבה מאד כי באו שמה המים האלה וירפאו וחי כל אשר יבוא שמה הנחל׃
Kaj staros apud ĝi fiŝkaptistoj de En-Gedi ĝis En-Eglaim, kaj ili etendos tie retojn; iliaj fiŝoj estos tiaspecaj, kiel la fiŝoj de la Granda Maro, kaj tre multe.
והיה יעמדו עליו דוגים מעין גדי ועד עין עגלים משטוח לחרמים יהיו למינה תהיה דגתם כדגת הים הגדול רבה מאד׃
Sed ĝiaj marĉoj kaj marĉetoj ne saniĝos, ili estos destinitaj por salo.
בצאתו וגבאיו ולא ירפאו למלח נתנו׃
Kaj apud la torento sur ambaŭ bordoj kreskos ĉiaspecaj manĝaĵdonantaj arboj; ne velkos iliaj folioj, kaj ne forfiniĝos iliaj fruktoj; ĉiumonate ili donos novajn fruktojn, ĉar la akvo por ili fluas el la sanktejo; kaj iliaj fruktoj estos uzataj kiel manĝaĵo, kaj iliaj folioj kiel kuracilo.
ועל הנחל יעלה על שפתו מזה ומזה כל עץ מאכל לא יבול עלהו ולא יתם פריו לחדשיו יבכר כי מימיו מן המקדש המה יוצאים והיו פריו למאכל ועלהו לתרופה׃
Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen estas la limoj, laŭ kiuj vi devas dividi heredige la teron al la dek du triboj de Izrael: al Jozef duoblan parton.
כה אמר אדני יהוה גה גבול אשר תתנחלו את הארץ לשני עשר שבטי ישראל יוסף חבלים׃
Kaj dividu ĝin al ĉiuj egale; ĉar per levo de la mano Mi promesis doni ĝin al viaj patroj, tial ĉi tiu tero fariĝos via hereda posedaĵo.
ונחלתם אותה איש כאחיו אשר נשאתי את ידי לתתה לאבתיכם ונפלה הארץ הזאת לכם בנחלה׃
Jen estas la limo de la lando: sur la norda rando, komencante de la Granda Maro, ĝi iras tra Ĥetlon en la direkto al Cedad;
וזה גבול הארץ לפאת צפונה מן הים הגדול הדרך חתלן לבוא צדדה׃
tra Ĥamat, Berota, Sibraim, kiu estas inter la limo de Damasko kaj la limo de Ĥamat, ĝis Ĥacer-Tiĥon, kiu troviĝas ĉe la limo de Ĥavran.
חמת ברותה סברים אשר בין גבול דמשק ובין גבול חמת חצר התיכון אשר אל גבול חורן׃
Kaj la limo estos de la maro ĝis Ĥacar-Enan apud la limo de Damasko, kaj ĝis la norda Cafon kaj la limo de Ĥamat. Tio estas la rando norda.
והיה גבול מן הים חצר עינון גבול דמשק וצפון צפונה וגבול חמת ואת פאת צפון׃
Kaj la orientan randon mezuru inter Ĥavran kaj Damasko, inter Gilead kaj la lando de Izrael, laŭ Jordan, de la limo ĝis la orienta maro; tio estas la rando orienta.
ופאת קדים מבין חורן ומבין דמשק ומבין הגלעד ומבין ארץ ישראל הירדן מגבול על הים הקדמוני תמדו ואת פאת קדימה׃
La suda rando estas de Tamar ĝis la Akvo de Malpaco apud Kadeŝ, laŭ la torento ĝis la Granda Maro; tio estas la rando suda.
ופאת נגב תימנה מתמר עד מי מריבות קדש נחלה אל הים הגדול ואת פאת תימנה נגבה׃
La okcidenta rando estas la Granda Maro, ĝis la komenco de Ĥamat; tio estas la rando okcidenta.
ופאת ים הים הגדול מגבול עד נכח לבוא חמת זאת פאת ים׃
Kaj dividu inter vi ĉi tiun landon laŭ la triboj de Izrael.
וחלקתם את הארץ הזאת לכם לשבטי ישראל׃
Kaj dividu ĝin lote al vi, kaj ankaŭ al la fremduloj, kiuj loĝas inter vi kaj kiuj naskis infanojn inter vi; ili devas esti por vi kiel indiĝenoj inter la Izraelidoj, kune kun vi ili devas ricevi lote heredan posedaĵon inter la triboj de Izrael.
והיה תפלו אותה בנחלה לכם ולהגרים הגרים בתוככם אשר הולדו בנים בתוככם והיו לכם כאזרח בבני ישראל אתכם יפלו בנחלה בתוך שבטי ישראל׃
En tiu tribo, inter kiu ekloĝis la fremdulo, tie donu al li lian heredan posedaĵon, diras la Sinjoro, la Eternulo.
והיה בשבט אשר גר הגר אתו שם תתנו נחלתו נאם אדני יהוה׃