I Chronicles 22

Kaj David diris: Ĉi tie estas la domo de Dio, la Eternulo, kaj ĉi tio estas altaro por bruloferoj por Izrael.
ויאמר דויד זה הוא בית יהוה האלהים וזה מזבח לעלה לישראל׃
Kaj David ordonis kunvenigi la fremdulojn, kiuj estis en la lando de Izrael, kaj li starigis ŝtonhakistojn, por ĉirkaŭhaki ŝtonojn por la konstruado de la domo de Dio.
ויאמר דויד לכנוס את הגרים אשר בארץ ישראל ויעמד חצבים לחצוב אבני גזית לבנות בית האלהים׃
Kaj multe da fero por najloj al la pordoj de la pordegoj kaj por la krampoj pretigis David, ankaŭ multe da kupro, en nemezurita kvanto;
וברזל לרב למסמרים לדלתות השערים ולמחברות הכין דויד ונחשת לרב אין משקל׃
kaj sennombran kvanton da cedra ligno, ĉar la Cidonanoj kaj Tiranoj alveturigis al David multe da cedra ligno.
ועצי ארזים לאין מספר כי הביאו הצידנים והצרים עצי ארזים לרב לדויד׃
Kaj David diris: Mia filo Salomono estas juna kaj neforta, kaj la domo, kiun oni devas konstrui por la Eternulo, devas esti granda, por ke Lia nomo kaj gloro estu konata en ĉiuj landoj. Tial mi preparados por li. Kaj David multe preparis antaŭ sia morto.
ויאמר דויד שלמה בני נער ורך והבית לבנות ליהוה להגדיל למעלה לשם ולתפארת לכל הארצות אכינה נא לו ויכן דויד לרב לפני מותו׃
Kaj li alvokis sian filon Salomono, kaj testamentis al li, ke li konstruu domon por la Eternulo, Dio de Izrael.
ויקרא לשלמה בנו ויצוהו לבנות בית ליהוה אלהי ישראל׃
Kaj David diris al Salomono: Mia filo, mi havis la intencon konstrui domon al la nomo de la Eternulo, mia Dio;
ויאמר דויד לשלמה בנו אני היה עם לבבי לבנות בית לשם יהוה אלהי׃
sed aperis pri mi vorto de la Eternulo, dirante: Multe da sango vi verŝis, kaj grandajn militojn vi faris, tial vi ne devas konstrui domon al Mia nomo; ĉar multe da sango vi verŝis antaŭ Mi sur la teron.
ויהי עלי דבר יהוה לאמר דם לרב שפכת ומלחמות גדלות עשית לא תבנה בית לשמי כי דמים רבים שפכת ארצה לפני׃
Jen filo naskiĝos al vi; li estos homo de paco, kaj Mi donos al li pacon en rilato al ĉiuj liaj malamikoj ĉirkaŭe; Salomono estos lia nomo, kaj pacon kaj trankvilecon Mi donos al Izrael en lia tempo.
הנה בן נולד לך הוא יהיה איש מנוחה והנחותי לו מכל אויביו מסביב כי שלמה יהיה שמו ושלום ושקט אתן על ישראל בימיו׃
Li konstruos domon al Mia nomo; li estos al Mi filo, kaj Mi estos al li patro; kaj Mi fortikigos la tronon de lia reĝado super Izrael por ĉiam.
הוא יבנה בית לשמי והוא יהיה לי לבן ואני לו לאב והכינותי כסא מלכותו על ישראל עד עולם׃
Nun, ho mia filo, la Eternulo estu kun vi, por ke vi sukcesu kaj konstruu la domon de la Eternulo, via Dio, kiel Li diris pri vi.
עתה בני יהי יהוה עמך והצלחת ובנית בית יהוה אלהיך כאשר דבר עליך׃
La Eternulo donu al vi saĝon kaj kompetentecon, kaj Li faru vin ordonanto super Izrael, por ke vi plenumadu la instruon de la Eternulo, via Dio.
אך יתן לך יהוה שכל ובינה ויצוך על ישראל ולשמור את תורת יהוה אלהיך׃
Tiam vi havos sukceson, se vi observos kaj plenumos la leĝojn kaj preskribojn, kiujn la Eternulo donis per Moseo al Izrael. Estu forta kaj kuraĝa; ne timu, kaj ne tremu.
אז תצליח אם תשמור לעשות את החקים ואת המשפטים אשר צוה יהוה את משה על ישראל חזק ואמץ אל תירא ואל תחת׃
Jen mi en mia malriĉeco pretigis por la domo de la Eternulo cent mil kikarojn da oro, kaj milionon da kikaroj da arĝento, kaj kupron kaj feron en nekalkulebla kvanto, ĉar estas multe da ĝi; ankaŭ lignon kaj ŝtonojn mi pretigis; kaj vi povas aldoni al tio.
והנה בעניי הכינותי לבית יהוה זהב ככרים מאה אלף וכסף אלף אלפים ככרים ולנחשת ולברזל אין משקל כי לרב היה ועצים ואבנים הכינותי ועליהם תוסיף׃
Vi havas multe da farontoj de la laboroj, masonistojn kaj ĉarpentistojn kaj kompetentulojn pri ĉiaj aferoj.
ועמך לרב עשי מלאכה חצבים וחרשי אבן ועץ וכל חכם בכל מלאכה׃
La oro, arĝento, kupro, kaj fero estas en nekalkulebla kvanto; leviĝu kaj faru, kaj la Eternulo estu kun vi.
לזהב לכסף ולנחשת ולברזל אין מספר קום ועשה ויהי יהוה עמך׃
Kaj David ordonis al ĉiuj estroj de Izrael, ke ili helpu lian filon Salomono:
ויצו דויד לכל שרי ישראל לעזר לשלמה בנו׃
La Eternulo, via Dio, estas ja kun vi, kaj Li donis al vi trankvilecon ĉiuflanke ĉirkaŭe; ĉar Li transdonis en miajn manojn la loĝantojn de la lando, kaj la lando humiliĝis antaŭ la Eternulo kaj antaŭ Lia popolo.
הלא יהוה אלהיכם עמכם והניח לכם מסביב כי נתן בידי את ישבי הארץ ונכבשה הארץ לפני יהוה ולפני עמו׃
Direktu do nun vian koron kaj vian animon, por turni vin al la Eternulo, via Dio. Leviĝu, kaj konstruu la sanktejon de la Eternulo Dio, por transporti la keston de interligo de la Eternulo kaj la sanktajn vazojn de Dio en la domon, kiu estos konstruita al la nomo de la Eternulo.
עתה תנו לבבכם ונפשכם לדרוש ליהוה אלהיכם וקומו ובנו את מקדש יהוה האלהים להביא את ארון ברית יהוה וכלי קדש האלהים לבית הנבנה לשם יהוה׃