I Chronicles 21

Satano leviĝis kontraŭ Izraelon kaj instigis Davidon kalkuli Izraelon.
ויעמד שטן על ישראל ויסת את דויד למנות את ישראל׃
Kaj David diris al Joab kaj al la estroj de la popolo: Iru, kalkulu la Izraelidojn, de Beer-Ŝeba ĝis Dan, kaj raportu al mi, por ke mi sciu ilian nombron.
ויאמר דויד אל יואב ואל שרי העם לכו ספרו את ישראל מבאר שבע ועד דן והביאו אלי ואדעה את מספרם׃
Joab diris: La Eternulo multigu Sian popolon centoble; ili ĉiuj, ho reĝo, mia sinjoro, estas ja servantoj por mia sinjoro; por kio do mia sinjoro tion postulas? por kio tio fariĝu kulpo sur Izrael?
ויאמר יואב יוסף יהוה על עמו כהם מאה פעמים הלא אדני המלך כלם לאדני לעבדים למה יבקש זאת אדני למה יהיה לאשמה לישראל׃
Sed la vorto de la reĝo superfortis Joabon; tial Joab iris, trairis la tutan Izraelidaron, kaj venis Jerusalemon.
ודבר המלך חזק על יואב ויצא יואב ויתהלך בכל ישראל ויבא ירושלם׃
Kaj Joab transdonis al David la rezulton de la kalkulado de la popolo; kaj montriĝis, ke da Izraelidoj estas miliono kaj cent mil viroj povantaj eltiri glavon, kaj da Jehudaidoj kvarcent sepdek mil povantaj eltiri glavon.
ויתן יואב את מספר מפקד העם אל דויד ויהי כל ישראל אלף אלפים ומאה אלף איש שלף חרב ויהודה ארבע מאות ושבעים אלף איש שלף חרב׃
La Levidojn kaj la Benjamenidojn li ne kalkulis inter ili, ĉar antipatia estis al Joab la vorto de la reĝo.
ולוי ובנימן לא פקד בתוכם כי נתעב דבר המלך את יואב׃
Kaj tiu afero malplaĉis al Dio, kaj Li frapis Izraelon.
וירע בעיני האלהים על הדבר הזה ויך את ישראל׃
Tiam David diris al Dio: Mi forte pekis, farante tiun aferon. Sed nun, pardonu do la malbonagon de Via servanto; ĉar mi agis tre malsaĝe.
ויאמר דויד אל האלהים חטאתי מאד אשר עשיתי את הדבר הזה ועתה העבר נא את עוון עבדך כי נסכלתי מאד׃
Kaj la Eternulo parolis al Gad, la viziisto de David, dirante:
וידבר יהוה אל גד חזה דויד לאמר׃
Iru kaj diru al David: Tiele diras la Eternulo: Tri punojn Mi proponas al vi; elektu al vi unu el ili, ke Mi ĝin faru al vi.
לך ודברת אל דויד לאמר כה אמר יהוה שלוש אני נטה עליך בחר לך אחת מהנה ואעשה לך׃
Kaj Gad venis al David, kaj diris al li: Tiele diras la Eternulo: Akceptu por vi:
ויבא גד אל דויד ויאמר לו כה אמר יהוה קבל לך׃
aŭ dum tri jaroj estos malsato en la lando; aŭ dum tri monatoj vi estos premata de viaj kontraŭuloj kaj vin atingos la glavo de viaj malamikoj; aŭ dum tri tagoj regos en la lando la glavo de la Eternulo kaj pesto, kaj anĝelo de la Eternulo ekstermados en ĉiuj regionoj de Izrael. Pripensu do nun, kion mi respondu al mia Sendinto.
אם שלוש שנים רעב ואם שלשה חדשים נספה מפני צריך וחרב אויבך למשגת ואם שלשת ימים חרב יהוה ודבר בארץ ומלאך יהוה משחית בכל גבול ישראל ועתה ראה מה אשיב את שלחי דבר׃
Tiam David diris al Gad: Estas al mi tre malfacile; sed mi falu en la manon de la Eternulo, ĉar tre granda estas Lia kompatemeco; nur mi ne falu en manon homan.
ויאמר דויד אל גד צר לי מאד אפלה נא ביד יהוה כי רבים רחמיו מאד וביד אדם אל אפל׃
Kaj la Eternulo venigis peston sur Izraelon, kaj falis el la Izraelidoj sepdek mil homoj.
ויתן יהוה דבר בישראל ויפל מישראל שבעים אלף איש׃
Kaj Dio sendis anĝelon al Jerusalem, por fari en ĝi ekstermon. Sed kiam li komencis la ekstermadon, la Eternulo rigardis, kaj bedaŭris la malbonon, kaj diris al la anĝelo-ekstermanto: Sufiĉe! nun haltigu vian manon! La anĝelo de la Eternulo staris tiam apud la draŝejo de Ornan, la Jebusido.
וישלח האלהים מלאך לירושלם להשחיתה וכהשחית ראה יהוה וינחם על הרעה ויאמר למלאך המשחית רב עתה הרף ידך ומלאך יהוה עמד עם גרן ארנן היבוסי׃
David levis siajn okulojn, kaj ekvidis la anĝelon de la Eternulo, starantan inter la tero kaj la ĉielo, kaj tenantan en sia mano eltiritan glavon, etenditan super Jerusalem. Tiam David kaj la plejaĝuloj, kovritaj per sakaĵoj, ĵetis sin vizaĝaltere.
וישא דויד את עיניו וירא את מלאך יהוה עמד בין הארץ ובין השמים וחרבו שלופה בידו נטויה על ירושלם ויפל דויד והזקנים מכסים בשקים על פניהם׃
Kaj David diris al Dio: Mi estas ja tiu, kiu ordonis kalkuli la popolon; mi estas tiu, kiu pekis kaj faris la malbonaĵon; sed kion faris ĉi tiuj ŝafoj? Ho Eternulo, mia Dio, Via mano estu sur mi kaj sur la domo de mia patro; sed Vian popolon ne plagu.
ויאמר דויד אל האלהים הלא אני אמרתי למנות בעם ואני הוא אשר חטאתי והרע הרעותי ואלה הצאן מה עשו יהוה אלהי תהי נא ידך בי ובבית אבי ובעמך לא למגפה׃
La anĝelo de la Eternulo diris al Gad, ke li diru al David, ke David iru kaj starigu altaron al la Eternulo sur la draŝejo de Ornan, la Jebusido.
ומלאך יהוה אמר אל גד לאמר לדויד כי יעלה דויד להקים מזבח ליהוה בגרן ארנן היבסי׃
Tiam David iris, konforme al la vorto de Gad, kiun li eldiris en la nomo de la Eternulo.
ויעל דויד בדבר גד אשר דבר בשם יהוה׃
Kiam Ornan sin returnis kaj ekvidis la anĝelon, li kaj liaj kvar filoj kun li sin kaŝis. Ornan tiam estis draŝanta tritikon.
וישב ארנן וירא את המלאך וארבעת בניו עמו מתחבאים וארנן דש חטים׃
Kaj David venis al Ornan. Ornan ekrigardis kaj ekvidis Davidon, kaj li eliris el la draŝejo kaj adorkliniĝis antaŭ David vizaĝaltere.
ויבא דויד עד ארנן ויבט ארנן וירא את דויד ויצא מן הגרן וישתחו לדויד אפים ארצה׃
David diris al Ornan: Donu al mi la lokon de la draŝejo, por ke mi konstruu sur ĝi altaron al la Eternulo; pro ĝia plena prezo donu ĝin al mi, por ke ĉesiĝu la pesto inter la popolo.
ויאמר דויד אל ארנן תנה לי מקום הגרן ואבנה בו מזבח ליהוה בכסף מלא תנהו לי ותעצר המגפה מעל העם׃
Kaj Ornan diris al David: Prenu al vi; mia sinjoro la reĝo faru tion, kio plaĉas al li; vidu, mi fordonas la bovojn por bruloferoj, la draŝilojn por ligno, kaj la tritikon por farunofero; ĉion mi fordonas.
ויאמר ארנן אל דויד קח לך ויעש אדני המלך הטוב בעיניו ראה נתתי הבקר לעלות והמורגים לעצים והחטים למנחה הכל נתתי׃
Sed la reĝo David diris al Ornan: Ne; mi volas aĉeti pro plena prezo; ĉar mi ne oferportos vian propraĵon al la Eternulo, kaj mi ne alportos bruloferon senpagan.
ויאמר המלך דויד לארנן לא כי קנה אקנה בכסף מלא כי לא אשא אשר לך ליהוה והעלות עולה חנם׃
Kaj David donis al Ornan pro la loko sescent siklojn da oro.
ויתן דויד לארנן במקום שקלי זהב משקל שש מאות׃
Kaj David konstruis tie altaron al la Eternulo, kaj alportis bruloferojn kaj pacoferojn, kaj ekvokis al la Eternulo; kaj Li respondis al li per fajro el la ĉielo sur la altaron de la brulofero.
ויבן שם דויד מזבח ליהוה ויעל עלות ושלמים ויקרא אל יהוה ויענהו באש מן השמים על מזבח העלה׃
Kaj la Eternulo ordonis al la anĝelo, ke li remetu sian glavon en ĝian ingon.
ויאמר יהוה למלאך וישב חרבו אל נדנה׃
En tiu tempo, vidante, ke la Eternulo respondis al li sur la draŝejo de Ornan, la Jebusido, David alportis tie oferon.
בעת ההיא בראות דויד כי ענהו יהוה בגרן ארנן היבוסי ויזבח שם׃
La tabernaklo de la Eternulo, kiun faris Moseo en la dezerto, kaj la altaro de bruloferoj, estis en tiu tempo sur altaĵo en Gibeon.
ומשכן יהוה אשר עשה משה במדבר ומזבח העולה בעת ההיא בבמה בגבעון׃
Sed David ne povis iri antaŭ ĝin por demandi Dion; ĉar lin timigis la glavo de la anĝelo de la Eternulo.
ולא יכל דויד ללכת לפניו לדרש אלהים כי נבעת מפני חרב מלאך יהוה׃