Joshua 7

Sed la Izraelidoj pekis kontraŭ la anatemo: Aĥan, filo de Karmi, filo de Zabdi, filo de Zeraĥ, el la tribo de Jehuda, prenis el la anatemitaĵo, kaj la kolero de la Eternulo ekflamis kontraŭ la Izraelidoj.
Ali se sinovi Izraelovi teško ogriješiše o "herem", jer je Akan, sin Karmija, sina Zabdijeva, sina Zerahova, od plemena Judina, uzeo od ukletih stvari, i Jahve se razgnjevi na sinove Izraelove.
Kaj Josuo sendis virojn el Jeriĥo al Aj, kiu estis apud Bet-Aven, oriente de Bet-El, kaj li diris al ili jene: Iru kaj esplorrigardu la landon. Kaj la viroj iris kaj esplorrigardis Ajon.
Jošua pak posla ljude iz Jerihona u Aj, koji leži istočno od Betela, i reče im: "Uziđite onamo, izvidite kraj!" Ljudi odoše te izvidješe Aj.
Kaj ili revenis al Josuo, kaj diris al li: Ne iru la tuta popolo, nur du mil aŭ tri mil viroj iru kaj venkobatu Ajon; ne lacigu tien la tutan popolon, ĉar ili estas malgrandnombraj.
Vrativši se k Jošui, rekoše mu: "Ne treba da onamo uzlazi sav narod; dvije do tri tisuće ljudi neka idu da osvoje Aj. Ne muči onamo sav narod, jer je ondje malo svijeta."
Kaj iris tien el la popolo ĉirkaŭ tri mil viroj; sed ili forkuris de antaŭ la loĝantoj de Aj.
Pođe onamo oko tri tisuće ljudi od svega naroda, ali su morali pobjeći pred onima iz Aja.
Kaj la loĝantoj de Aj mortigis el ili tridek ses homojn, kaj persekutis ilin de la pordego ĝis Ŝebarim, kaj venkobatis ilin sur la deklivo de la monto; kaj malkuraĝiĝis la koro de la popolo kaj fariĝis kiel akvo.
Ajani pobiše oko trideset i šest ljudi i tjerali su ih ispred svojih vrata do Šebarima: pobili su ih na strmini. Klonu tada srce narodu kao da mu je voda u žilama.
Tiam Josuo disŝiris siajn vestojn, kaj ĵetis sin vizaĝaltere antaŭ la keston de la Eternulo, restante tiel ĝis la vespero, li kaj la plejaĝuloj de Izrael; kaj ili ŝutis polvon sur siajn kapojn.
Razdrije Jošua haljine svoje i baci se ničice pred Kovčegom Jahvinim, i ostade tako do večeri, on i starješine u Izraelu, posuvši glave pepelom.
Kaj Josuo diris: Ho, mia Sinjoro, Eternulo, kial Vi transirigis ĉi tiun popolon trans Jordanon, por transdoni nin en la manon de la Amoridoj, por pereigi nin? ho, kial ni ne restis sur tiu flanko de Jordan?
Tada reče Jošua: "Jao, Gospode Jahve, zašto si preveo ovaj narod preko Jordana? Da nas predaš u ruke Amorejaca da nas pobiju? Kamo sreće da smo stali s onu stranu Jordana!
Ho, mia Sinjoro! kion mi povas diri, post kiam Izrael turnis sian dorson al siaj malamikoj?
Oprosti, Gospode! Što drugo da rečem kad je Izrael okrenuo leđa pred svojim neprijateljima?
Kiam aŭdos la Kanaanidoj kaj ĉiuj loĝantoj de la lando, ili ĉirkaŭos nin kaj ekstermos nian nomon de sur la tero; kaj kion Vi faros por Via granda nomo?
Ako to čuju Kanaanci i ostali žitelji zemlje, udružit će se protiv nas da zbrišu ime naše sa zemlje. Što ćeš, dakle, učiniti za veliko ime svoje?"
Tiam la Eternulo diris al Josuo: Leviĝu! por kio vi ĵetis vin vizaĝaltere?
A Jahve odgovori Jošui: "Ustani! Zašto si pao ničice?
Izrael pekis, kaj ili agis kontraŭ Mia interligo, kiun Mi donis al ili, kaj ili prenis el la anatemitaĵo, kaj ŝtelis, kaj mensoge neis, kaj metis inter siajn vazojn.
Izrael je sagriješio: prekršili su Savez kojim sam ih vezao. Zaista, uzeše ukleto, porobiše, posakrivaše i prisvojiše.
Tial la Izraelidoj ne povos rezisti antaŭ siaj malamikoj, sian dorson ili turnos al siaj malamikoj, ĉar ili falis sub anatemon; Mi ne estos plu kun vi, se vi ne malaperigos la anatemitaĵon el inter vi.
I zato Izraelci ne mogu izdržati pred svojim neprijateljima, okreću leđa pred protivnicima jer su postali ukleti. Ja ne mogu više biti s vama ako iz svoje sredine ne maknete proklete.
Leviĝu, sanktigu la popolon, kaj diru: Sanktigu vin por morgaŭ; ĉar tiel diris la Eternulo, Dio de Izrael: Anatemitaĵo estas inter vi, Izrael; vi ne povos rezisti antaŭ viaj malamikoj, ĝis vi forigos la anatemitaĵon el inter vi.
Ustani! Sazovi narod na posvećenje i reci mu: Posvetite se za sutra, jer ovako govori Jahve, Bog Izraelov: 'Kletva je u tebi, Izraele; i nećeš izdržati pred svojim neprijateljima sve dok ne odstranite kletvu iz svoje sredine.'
Kaj vi aliros matene laŭ viaj triboj; kaj la tribo, kiun montros la Eternulo, aliros laŭ la familioj; kaj la familio, kiun montros la Eternulo, aliros laŭ la domoj; kaj la domo, kiun montros la Eternulo, aliros laŭ apartaj homoj.
Zato sutra zorom pristupite pleme za plemenom; iz plemena koje odredi Jahve prići će rod za rodom, a onda iz roda koji označi Jahve pristupit će obitelj po obitelj, a iz obitelji koju označi Jahve pristupit će čovjek za čovjekom.
Kaj tiun, ĉe kiu montriĝos la anatemitaĵo, oni forbruligu per fajro, lin kaj ĉion, kio apartenas al li; ĉar li agis kontraŭ la interligo de la Eternulo, kaj ĉar li faris malnoblaĵon en Izrael.
I tko se tada nađe s ukletom stvari, neka se spali on i sve što mu pripada, jer je prekršio Savez Jahvin i osramotio Izraela."
Kaj Josuo leviĝis frue matene, kaj alirigis Izraelon laŭ liaj triboj; kaj la montro falis sur la tribon de Jehuda.
Urani Jošua ujutro i pozva Izraela po plemenima; pristupiše i otkri se pleme Judino.
Kaj li alirigis la tribon de Jehuda, kaj la montro falis sur la familion de la Zeraĥidoj; kaj li alirigis la familion de la Zeraĥidoj laŭ apartaj homoj, kaj la montro falis sur Zabdin.
Potom pristupi rod za rodom iz plemena Judina i pronađe se rod Zerahov. Pristupiše obitelji roda Zerahova, domaćin jedan za drugim, i pronađoše obitelj Zabdijevu.
Kaj li alirigis lian domon laŭ apartaj homoj, kaj la montro falis sur Aĥanon, filon de Karmi, filo de Zabdi, filo de Zeraĥ, el la tribo de Jehuda.
Naposljetku naredi Jošua da pristupi obitelj Zabdijeva, muškarac jedan za drugim, i pronašao se Akan, sin Karmija, sina Zabdijeva, sina Zerahova, od plemena Judina.
Tiam Josuo diris al Aĥan: Mia filo! donu gloron al la Eternulo, Dio de Izrael, kaj faru al Li konfeson, kaj diru al mi, kion vi faris; ne kaŝu antaŭ mi.
Tada reče Jošua Akanu: "Sine moj, daj slavu Jahvi, Bogu Izraelovu, i priznaj mu što si učinio; objasni što si učinio i nemoj mi ništa tajiti."
Kaj Aĥan respondis al Josuo, kaj diris: Efektive, mi pekis antaŭ la Eternulo, Dio de Izrael, kaj tiel kaj tiel mi faris.
Akan reče Jošui: "Zaista, ja sagriješih Jahvi, Bogu Izraelovu, i evo što sam učinio:
Mi vidis inter la militakiraĵo belan Ŝinaran mantelon, kaj ducent siklojn da arĝento, kaj unu stangeton da oro, havantan la pezon de kvindek sikloj, kaj mi ekdeziris ilin kaj prenis ilin; kaj nun ili estas kaŝitaj en la tero meze de mia tendo, kaj la arĝento estas sub tio.
vidjeh u plijenu lijep šinearski plašt, dvije stotine srebrnjaka i zlatnu šipku vrijednu pedeset srebrnjaka, pa se polakomih i uzeh sebi. Eno je sve zakopano usred moga šatora, a srebro je odozdo."
Kaj Josuo sendis senditojn, kaj ili kuris en la tendon; kaj montriĝis, ke tio estas kaŝita en lia tendo kaj la arĝento estas sub tio.
Tada uputi Jošua poslanike, koji otrčaše u šator. I gle, sve bijaše zakopano u šatoru, a odozdo srebro.
Kaj ili prenis tion el meze de la tendo, kaj alportis al Josuo kaj al ĉiuj Izraelidoj, kaj elmetis tion antaŭ la Eternulo.
Uzmu sve iz šatora i donesu Jošui i starješinama Izraelovim i prostriješe sve pred Jahvu.
Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael prenis Aĥanon, filon de Zeraĥ, kaj la arĝenton kaj la mantelon kaj la stangeton da oro, kaj liajn filojn kaj liajn filinojn, kaj liajn bovojn kaj liajn azenojn kaj liajn ŝafojn, kaj lian tendon, kaj ĉion, kio apartenis al li, kaj elkondukis ilin en la valon Aĥor.
Tada uze Jošua Akana, sina Zerahova, i srebro, plašt i zlatnu šipku, i sve sinove i kćeri njegove, volove njegove i magarad, i ovce, šator njegov i sve što bijaše njegovo te ga izvede u dolinu Akor. Pratio ih sav Izrael.
Kaj Josuo diris: Pro tio, ke vi malĝojigis nin, la Eternulo malĝojigos vin en ĉi tiu tago. Kaj la tuta Izrael mortigis lin per ŝtonoj; kaj oni forbruligis ilin per fajro, kaj ĵetis sur ilin ŝtonojn.
Reče Jošua: "Kako si ti nas unesrećio, tako danas tebe unesrećio Jahve!" I kamenova ga sav Izrael.
Kaj oni amasigis super li grandan amason da ŝtonoj, kiu restis ĝis hodiaŭ. Kaj malaperis la flama kolero de la Eternulo. Pro tio tiu loko havas la nomon valo Aĥor ĝis hodiaŭ.
Potom navališe na njega gomilu kamenja, koje stoji do danas. Tako se Jahve ublaži od svoga žestoka gnjeva. Zbog toga se događaja prozva ono mjesto dolina Akor i tako se zove do danas.